Al la enhavo

Tiu stranga ruĝulo

de Zam_franca, 2020-decembro-23

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-decembro-23 10:00:29

Kiel nomi en Esperanto la homon, kiu laŭ por-infanaj mitoj en multaj landoj, donacas ludilojn al milionoj da infanoj dum kristnasko?
La anglalingva vortaro de lernu.net prezentas plurajn eblecojn: Kristnaska Viro, Patro Kristnasko, Sankta Nikolao, Santa Claus, Avo Frosto.

Mi opinias, ke "Santa Claus" estas tute ne Esperanteca, kaj ke ĝi ne estu uzata. "Patro Kristnasko" estas la laŭlitera traduko de la franclingva Père Noël, kaj estas laŭ mi iom stranga en la internacia lingvo. "Sankta Nikolao" estas tro religia, multaj infanetoj estas instruataj ke ne estas sanktulo kiu donacadas ludilojn (male de nederlandanetoj, ĉu ne?). Mi ke konas la devenon de "Avo Frosto".

Mi ŝatas la eblecon diri "Kristnaska viro", ĝi ŝajnas esti neŭtrala diraĵo, ĉu ĝi vere estas?

Kion vi opinias?

Metsis (Montri la profilon) 2020-decembro-23 10:58:39

Julavo.

sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-23 11:01:58

Avo Frosto estas traduko de rusa Дед Мороз - kiel mi scias tio estas la plej kutima traduko al Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-decembro-23 16:16:38

Metsis:Julavo.
Estas interese, ke por slavoj kaj finnlandanoj (kaj estonoj? kaj ĉu ankaŭ por la skandinavaro?) "li" estas avo, kaj ne patro kiel por almenaŭ franclingvanoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-decembro-23 16:16:38

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-decembro-23 16:19:07

Krome, gratulon al esperantistoj kiuj estis la unuaj vikipedianoj kiuj verkis artikolon pri "Avo Frosto"! https://eo.wikipedia.org/wiki/Avo_Frosto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-decembro-23 16:23:17

Metsis, ĉu vi konsideras "jul-" kiel neŭtrala, nereligia vorto, aŭ ĉu ĝi estas ja ligata al paganismo?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-decembro-23 16:25:44

Plia demando: kio estas la opinio de UEA? https://uea.org/aktuale/tejo/2011/974-Kristnaska-V... En tiu komuniko ĝi uzas kaj "Kristnaska viro" kaj "avo frosto"?

StefKo (Montri la profilon) 2020-decembro-23 18:26:01

El https://eo.wikipedia.org/wiki/Nikolao_de_Mira:
"
La historia persono

Nikolao de Mira distingis sin pro sia nobleco al la malriĉuloj kaj la bezonantoj. La epizodo, efektive, kiu karakterizis la periodon de lia juneco, kiam li estis ankoraŭ simpla laiko, estas kiam li helpis tri malriĉajn junulinojn, donante sekrete, dumnokte, tri saketojn plenajn je mono. Nuntempe, en la ikonografio estas bildigitaj tri sferoj oraj (la tri saketoj) sur la evangeliaro. Tiel, danke al li, ili edziniĝis. Pastro plena je karitato, li zorgis pri bezonoj spiritaj kaj malspiritaj de liaj fiduloj.

Eble li mortis post la 1-a Koncilio de Niceo, do post la jaro 325 p.K. Arkeologoj kredas ke Gemiler Insulo estis la loko de la origina tombo de Sankta Nikolao.

Famega pro sia protektado sur maro, li fariĝis dum la 11-a kaj la 15-a jarcento la Sanktulo plej alpreĝata en la kristana mondo, precipe post la "ŝtelo" de liaj ostoj fare de maristoj apuliaj en 1087. Multaj tradiciaj legendoj aldoniĝis je lia vivo, ekzemple en Loreno la rakonto de la tri infanoj mortigitaj kaj peklitaj kiel porkaĵon, kiujn li revivigis. Sankta Nikolao estas patrono de bakistoj kaj lombardistoj.

Lia festotago estas la 6-a de decembro.

Hodiaŭ Sankta Nikolao estas simbolo de ekumenismo.
"
Se iun vundas/ĝenas/ofendas la vorto "sankta", povas esti, sufiĉas sola vorto "Nikolao" aŭ "avo Nikolao"?

thyrolf (Montri la profilon) 2020-decembro-24 10:03:26

Amazon

Reen al la supro