Al la enhavo

Demando pri la verbo "manki"

de Zigzag, 2020-decembro-31

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Zigzag (Montri la profilon) 2020-decembro-31 09:43:13

Saluton kaj felican novjaron !

Hierau, mi sercis francajn ekzamenojn de Esperanto.

Mi eltrovis demandon, kion mi ne povas respondi. Mi devas plenigi la truon en la demando "Cu mankas temp...?" Mi ne scias, se "tempo" estas akuzativo au nominativo. Se gi estas akuzativo, estas nepersona subjekto (estas ebla en Esperanto, ekzemple "pluvas"). Se gi estas nominativo, "tempo" estas la subjekto.

Kompreneble ci tiu ekzameno ne havas korekton (gi estus tro facila)... :/

Dankon !

sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-31 11:13:55

Vidu vortaron, ekz. ReVo aŭ vortaro.net - multaj havas markojn tr verbo transitiva, ntr verbo netransitiva.
manki estas netransitiva verbo kaj signifas Ne esti aŭ esti en ne sufiĉa kvanto.
Do mankas tempo.

Zigzag (Montri la profilon) 2020-decembro-31 11:20:14

Dankon !

Reen al la supro