Ĉu vi pensas pri via morto?
IvanCvetoči :lta, 2. heinäkuuta 2007
Viestejä: 105
Kieli: Esperanto
ora knabo (Näytä profiilli) 5. elokuuta 2007 12.19.31
Mi nur volis diri ke mi iam pensas multe pri la morto. Jen la kialo por ne skribi ĉiujn miajn pensojn: mi estas pigra
Efim (Näytä profiilli) 5. elokuuta 2007 14.19.31
ora knabo:Efim, mi ŝercasMi komprenis.
Mi nur volis diri ke mi iam pensas multe pri la morto. Jen la kialo por ne skribi ĉiujn miajn pensojn: mi estas pigra
Gerusa (Näytä profiilli) 23. elokuuta 2007 17.31.13
Mi lasas la malvivoj pensi en tiu ĉi. (se ili pensas).
diogotux (Näytä profiilli) 27. elokuuta 2007 1.48.11
nuntempe oni povas morti tre facile pro tre malgravaj kialoj. Oni eĉ sinmortigas.
Mi ne maltrankviliĝas pri kion oni faros kun mia morta korpo. Mi maltrankviliĝas pri nenio post mia morto.
Lasu fakuloj kaj religiuloj diskuti pri postmorto. Se oni ne vivas sian vivon ĝue oni ja jam mortas. Mi nur volas vivi sendolorsufere.
Mi opinias, tre bela estas diri vivo estas eterna, ni renaskiĝos, oni konstruadas pere niajn vivojn, Jesuo atendas vian alvenon en paradizo... ktp. Nure tio. Tre bela.
Fakte, la vivo ne estas bela, kaj se vi ne suferas, homoj ie suferas. Krom vi ne vidas.
Vivo estas lasiĝo, morto estas abstinenteco, pro tio kio gravas estas esti feliĉa.
Finfine, rimarkinde estas ke estis la homoj, ne Dio, kiu establis ĉiujn spritajn religiojn kaj kiu skribis ĉiujn el la sanktaj libroj. Do oni ne pensu tiel multe pri Dio kiam oni parolas pri morto.
Efim (Näytä profiilli) 28. elokuuta 2007 5.49.09
diogotux (Näytä profiilli) 30. elokuuta 2007 19.29.51
Kio tio signifas? Fakte ni estas la nuraj bestoj kiuj pensas konscie pri nia morto. Aliaj bestoj eble pensas pri siaj mortoj, sed neniaokaze ili sinmortigus.
Ĉu homo estas stulta besto? Finigi sian vivon estas ĉu trafo, ĉu stultaĵo?
Efim (Näytä profiilli) 31. elokuuta 2007 6.02.41
Tio signifas, ke oni povas vivi eterne, sed ni ne scias kiel.
Gerusa (Näytä profiilli) 31. elokuuta 2007 19.03.41
Terurĉjo (Näytä profiilli) 1. syyskuuta 2007 13.07.32
miaj plej ŝatataj filmoj estas la familio de adams kaj de sunsubiro ĝis sunleviĝo miaj plej ŝatataj bildoj estas bildoj de tombejo de tempo al tempo mi tranoktas en tombo mial unuaj ludiloj estis ostoj de mortintaj bestoj, kiujn mi knabaĝe kolektis savu min de mmiajn pensoj ĉar mitimas ilin helpu al ĉiam pensanta pri morrrrrttaj kaj ĉirkaŭmortaj aferoj povra terurĉjo kiu volas vivi eterne eterne eterne eterne, mi ne estas pluvhomo savu min min min min savu mi hieraŭ vidis mortintojn
terure timige ĉiama timego ĉirkaŭ mi ĉirkaŭ mi
kaj мёртвые с косами стоят и тишина
estrellarmand (Näytä profiilli) 1. syyskuuta 2007 14.31.01
Mia esperanta scio ne estas sufiĉe bona por exprimi direkte miajn pensojn, do malrekte, mi nur volus rekomendi la verkojn de:
Dra. Elisabeth Kubler-Ross
Dr. Brian Weiss
(Many Lives, Many Masters)
(Muchas vidas, muchos maestros)
Kaj por aliaj pripensoj eble bonvolu kontakti la asociojn:
"Asociación de Morir Dignamente"
"Exit"
Ĝis "reskribido".
Amike,
Estrella