Al la enhavo

Via opinio

de Balbutanto, 2011-septembro-15

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Balbutanto (Montri la profilon) 2011-septembro-15 14:54:26

Vian opinion mi petas pri tiu tradukaĵo, kiun mi ĵus faris. Kompreneble, vi ne havas la originalan (Réflexions sur la guillotine, far Albert Camus), sed ĉu mia esperantigaĵo taŭgas? Dankon al ĉiuj!
--------------------------------------

Iom antaŭ la Unua Mondmilito, oni mortkondamnis en Alĝero manlaboriston kies krimo ŝajnis aparte abomeninda (li masakris tutan familion de terkultivistoj, inklusive de la infanoj). Impulsis la murdinton ia sangema deliro, sed li plimalbonigis sian kazon priŝtelante la viktimojn. La afero estis vaste diskonigita. Oni ĝenerale taksis senkapigon tro indulga por monstro tia. Samopiniis mia patro, laŭ oni poste rakontis min, kiun la morto de la infanoj aparte indignis. Ĉiaokaze, unu el la raraj detaloj, kiujn mi konas pri li, estas ke li decidis ĉeesti la ekzekuton, unuafoje siavive. Li leviĝis meznokte kaj trairis la urbon ĝis la ekzekutloko, kie atendis granda homamaso. Pri tio, kion li vidis tiumatene, li parolis neniun. Mia patrino nur rakontas, ke li envenis hejmen ventosubite, kun emociegita mieno, rifuzis diri kion ajn, streĉiĝis iun momenton sur la lito, kaj subite ekvomis. Li ĵus estis malkovrinta la krudan realon kaŝitan sub belaj formuloj. Anstataŭ pensi pri la murditaj infanoj, li nur eblis rememori la tremetantan korpon ĵetitan sur tabulon ĵus antaŭ la ekfalo de la tranĉilo.

glig (Montri la profilon) 2011-septembro-15 15:37:10

Laŭ mi la teksto aspektas bone; ĝi estas interesa kaj legebla.

Tjeri (Montri la profilon) 2011-septembro-16 05:43:11

Mi opinias la tradukon bona, krom du punktoj:

1/ inkluZive
2/ oni akontis AL mi, li parolis AL neniu

krome mi preferus buĉi al masakri

darkweasel (Montri la profilon) 2011-septembro-16 05:49:49

Mi ne legis la tuton, sed jen io, kion mi rimarkis:
Balbutanto:li nur eblis rememori la tremetantan korpon ĵetitan sur tabulon ĵus antaŭ la ekfalo de la tranĉilo.
Anstataŭ eblis vi volis diri povis kaj oni normale metas nur antaŭ tion, al kio ĝi rilatas, do ĉi-kaze verŝajne antaŭ rememori aŭ antaŭ la tremetantan korpon.

Tjeri (Montri la profilon) 2011-septembro-16 08:20:17

Mi konsentas kun darkweasel.

Chainy (Montri la profilon) 2011-septembro-16 09:03:33

Balbutanto:Samopiniis mia patro, laŭ oni poste rakontis min, kiun la morto de la infanoj aparte indignis
...laŭ kion oni poste rakontis al mi,...

..indignIGis...

Fakte, mi ŝanĝus la vortordon, por ke estu iom pli klare al kio rilatas la 'kiun':

"Laŭ kion oni poste rakontis al mi, samopiniis mia patro, kiun la morto de la infanoj aparte indignigis"

Balbutanto:Mia patrino nur rakontas, ke li envenis hejmen ventosubite, kun emociegita mieno, rifuzis diri kion ajn, streĉiĝis iun momenton sur la lito, kaj subite ekvomis.
"ventosubite" - interesa kaj belsona vorto! ridulo.gif

...rifuzis diri ion ajn.

"Kion ajn" = 'whatever', ĉu ne?

Mi ne certas pri la vorto 'streĉiĝi' en tia kunteksto. Eble vi celis 'senstreĉiĝis'? Aŭ eble 'li kuŝis/sidis momenton sur la lito'? (ne necesas 'iun' antaŭ 'momenton')

Balbutanto:...li nur eblis rememori la tremetantan korpon ĵetitan sur tabulon ĵus antaŭ la ekfalo de la tranĉilo.
Mi konsentas kun Darkweasel, ke oni diru 'povis' anstataŭ 'eblis'.

Mi aldonus nur, ke 'tranĉilo' eble ne estas la taŭga vorto ĉi tie. Laŭ mi, estus pli bone diri 'klingo'.

Balbutanto (Montri la profilon) 2011-septembro-22 13:31:03

Mi (post tro longa tempo) danku vin por via atenta legado kaj viaj komentoj. Mi revizos la tekston konsiderante la korektendaĵojn rimarkigitajn. Kuraĝigas min la fakto, ke kvankam mi ja eraris, ĉio restas legebla.

Ek, al pliboniĝo! sal.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2011-oktobro-03 13:25:00

Chainy:
Balbutanto:Samopiniis mia patro, laŭ oni poste rakontis min, kiun la morto de la infanoj aparte indignis
...laŭ kion oni poste rakontis al mi,...

..indignIGis...

Fakte, mi ŝanĝus la vortordon, por ke estu iom pli klare al kio rilatas la 'kiun':

"Laŭ kion oni poste rakontis al mi, samopiniis mia patro, kiun la morto de la infanoj aparte indignigis"
Mi pensas ke "laŭ tio, kion" estas pli bona.

Reen al la supro