Al la enhavo

lernu! dum la ekspozicio en Berlino

de Jev, 2011-septembro-27

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2011-septembro-27 14:34:23

Ĉiujare okazas granda ekspozicio pri lingvoj kaj kulturoj en Berlino, kiu nomiĝas Expolingua. Ĉi-jare ĝi okazos inter la 28a kaj la 30a de oktobro. Dum la aranĝo okazas prezentoj de diversaj organizoj, firmaoj, kiuj okupiĝas pri lingvo-instruado, okazas prelegoj pri la koncernaj temoj ks. Pli da informoj eblas trovi ĉe tiu ĉi paĝo. La informoj estas en la angla kaj germana lingvoj.

Ĉi-jare dum la ekspozicio ankaŭ E@I havos propran tablon, ĉe kiu estos prezentataj diversaj E@I-projektoj, interalie ankaŭ lernu.net. Por helpantoj de lernu! ni povus aranĝi senpagan eniron. Do se vi estas tradukanto, lingvohelpanto, vortaristo aŭ alispeca helpanto kaj volas partopreni senpage la aranĝon, bonvolu informi pri tio. Ni ankaŭ bezonas homojn, kiuj povus helpi nin deĵori ĉe la tablo. La aranĝo daŭros 3 tagojn, pro tio bezonatas aldonaj homfortoj.

Reen al la supro