Naar de inhoud

Kiel diri "potluck" en Esperanto?

door robbkvasnak, 15 oktober 2011

Berichten: 10

Taal: Esperanto

robbkvasnak (Profiel tonen) 15 oktober 2011 21:30:08

Ni ĵus fondis novan E-rondon ĉitie en suda Florido. Nia onta renkontiĝo estos en mia hejmo kaj mi volis proponi ke ĉiu alportu ion dolĉan por manĝi kun la kafo aŭ teo. Mi volis uzi la vorton "potluck" sed mi ne trovas ĝin en Esperanto. Kelkaj proponoj?

barat (Profiel tonen) 15 oktober 2011 22:00:06

robbkvasnak:Ni ĵus fondis novan E-rondon ĉitie en suda Florido. Nia onta renkontiĝo estos en mia hejmo kaj mi volis proponi ke ĉiu alportu ion dolĉan por manĝi kun la kafo aŭ teo. Mi volis uzi la vorton "potluck" sed mi ne trovas ĝin en Esperanto. Kelkaj proponoj?
atingeblaĵo - io, kio estas atingebla

manĝeblaĵeto - malgranda aĵo, kiun oni povas manĝi, se iu havas plezuron por tio ĉi.

Aliaj:

manĝeto
postmanĝeto
glutaĵeto

Chainy (Profiel tonen) 15 oktober 2011 22:17:32

Unue mi ne komprenis pri kio vi parolas. Sed ŝajne temas pri usona vorto.

"Potluck" estas bufedo, kie ĉiuj gastoj alportas almenaŭ unu pladon da manĝo por kontribui al la tuto. Tio estas, ne sole la gastiganto preparas ĉion!

Mi rigardis en Wells, kaj li sugestas 'ĉiesmanĝo' aŭ 'kooperativa manĝo'. Sed mi dubas pri tiuj sugestoj. "Kooperativa" ja signifas 'rilata al koopera societo", kio neniel rilatas al ĉi tiu temo. Kaj 'ĉiesmanĝo'? Nu eble, sed ĉu oni komprenus tion se oni ne jam antaŭe scius la koncepton? Kaj oni trovas neniajn ekzemplojn de tiu vorto per Google-serĉo.

Tjeri (Profiel tonen) 16 oktober 2011 05:39:52

Kontribui: alporti sian parton al komuna laboro aŭ ofero.
Do: Kunkontribua aŭ kontribua bufedo

antoniomoya (Profiel tonen) 16 oktober 2011 07:50:28

Kial ne, tute simple, "kuketoj"?

Kiam vi venos miahejmen venontsemajne, ne forgesu alporti kelkajn kuketojn aŭ similaĵojn por manĝi kun la kafo aŭ la teo.

Amike el Hispanalando.

Chainy (Profiel tonen) 16 oktober 2011 09:15:40

antoniomoya:Kial ne, tute simple, "kuketoj"?

Kiam vi venos miahejmen venontsemajne, ne forgesu alporti kelkajn kuketojn aŭ similaĵojn por manĝi kun la kafo aŭ la teo.
Ĉi-kaze mi pensas ke robbkvasnak celas per 'Potluck' la nomon de la bufedo mem kaj ne la manĝaĵerojn.

Chainy (Profiel tonen) 16 oktober 2011 09:52:22

Tjeri:Kontribui: alporti sian parton al komuna laboro aŭ ofero.
Do: Kunkontribua aŭ kontribua bufedo
Jes, unue mi pensis pri uzado de 'kunlabora' sed nun mi dubas pri tio. Kion ekzakte ĝi signifus? Kaj mi demandas min la samon pri 'kontribua'.

Ŝajnas ke tiuj vortoj povus esti utilaj ĉi-rilate, sed mi ne scias ekzakte kiel oni povus uzi ilin.

samueldora (Profiel tonen) 16 oktober 2011 10:35:23

Mia propono: kunportbufedo

En Germanujo ekzistas la vorto "Mitbringfete" (kunportfesto aŭ kunalportfesto) por festo, al kiu ĉiuj alportas ion ajn manĝajon aŭ trinkaĵon. Oni povus analoge fari vorton por "potluck".

sudanglo (Profiel tonen) 16 oktober 2011 12:32:06

Tiu specifa termino ŝajne estas limigita al usona uzo.

En Britujo, 'potluck' ŝajne estas uzata ĉefe por signifi ke vi devas akcepti laŭ la hazardo kio estas havebla en tiu momento.

Tamen ni konas la esprimon 'bring a bottle party' - por kiu oni atendas ke ĉiu gasto alportos alkoholaĵon por la propra aŭ komuna konsumo.

Kion ni angloj diras kiam temas pri kunporto de manĝajoj anstataŭ alkoholaĵojn, mi momente ne povas memori.

Mi proponas kiel tradukon de 'potluck supper' (en la dezirata senco), 'komun-oferta bufedo'.

Tamen eble 'alporta bufedo' aŭ 'komuna bufedo' jam sufiĉas.

Se vi volas neologismon, mi proponas 'kanjota bufedo' (laŭ la franca cagnotte) ĉar tio enhavas la ideon de kontribuo fare de ĉiu partoprenanto.

En kartludoj, la komuna kaso al kiu ĉiu ludanto kontribuas estas la kanjoto.

robbkvasnak (Profiel tonen) 16 oktober 2011 17:51:16

Ĉiuj havas bonajn ideojn kaj estas interese scii ke ĉiu kulturo vidas tion malsame. Usono havas longan tradicion de grupa kunlaboro kiu prais en la tagoj kiam Usono estis pionira lando. Oni devis helpi al la najbaroj ĉar ofte ne ĉeestis fakulo en la regiono, do oni plantis kaj rikoltis la klutivaĵojn kune, oni konstruis grenejojn kun la najbaroj, ktp. Al mi plaĉas pli "alportfesto". Mi ne volas uzi la vorton "kuketoj" ĉar ni bezonas vorton por priskribi la usonan tradicion ĝenerale, tiel ke povus esti fromaĝo, salato, aŭ pudingo, ktp.
Ni ofte uzas tiajn festojn por fortigi la solidarecon inter la membroj. Estas ia aparta simbolo kiam oni donas manĝaĵon de si mem al la grupo.
Do, dankon por la helpo. Se iu havas aliajn ideojn, bv. sciigi ilin. Robb

Terug naar boven