Al la enhavo

Gefreiter

de Sxak, 2011-oktobro-19

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Sxak (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 04:37:49

Min interesas traduko de la militista rango, kiu germane nomiĝas "Gefreiter"
Tial mi demandas: kiel en via lingvo nomiĝas la militista rango de Hitler dum la 1a mondmilito kaj kiel tiu vorto estas tradukata esperanten fare de viaj vortaroj?
Fakte ( mi esperas, ke ) mi scias viajn respondojn kaj tial mi petas vin ankaŭ pensi, ke laŭ kaj PIV kaj laŭ ReVo la vorto "kaporalo" signifas, ke li estas rangulo, kio signifas, ke li havas subulojn, dum Gefreiter estas priveligiita soldato sen subuloj.
Mi trovis en la tekstaro, ke Hitler almenaŭ 2foje estis nomita ekskaporalo tie, sed tio okazis en 1 libro. Ĉu vi povas referenci aliajn same fidindajn fontojn? (ne referencu vikipedion)
La propono de la rusaj vortaroj por tiu vorto estas same (fakte eĉ pli) malĝusta.

Tjeri (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 05:28:54

Ĉu vi certas?
Eĉ mia Larousse Germana-Franca vortaro tradukas "Gefreiter" al "caporal"....kaj "caporal" al "Gefreiter", kaj "caporal-chef" al "Obergefreiter".
En la franca armeo, priviligiita soldato estas unuaklasa soldato. Aliaj estas duaklasaj. En ĝi, foje kaporaloj ne havas subulojn.

Sxak (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 13:24:41

Tjeri:Ĉu vi certas?
Pri kio? Mi ĵus venis hejmen, kaj evidentiĝis, ke laŭ PIV 2005 rangulo estas iu, havanta rangon, do eĉ soldato, do el la PIVa difino sekvas, ke kaporalo estas soldato (kio estas malpli ol Gefreiter), sed laŭ la difino de Revo:

kaporalo Plej malsupera rangulo en terarmeo kaj aerarmeo

rangulo Iu, havanta malsuperulojn en hierarkio

Sekve do kaporalo devas havi malsuperulojn, sed en multaj armeoj, kiuj havas la rangon Gefreiter, tiu rango signifas nur privilegiitan soldaton.

La rusaj vortaroj konsilas la vorton ĉefsoldato, kiu taŭgas por la rusia kaj la sovetia armeo, sed tute ne taŭgas por iuj aliaj armeoj pro multaj kaŭzoj. (ekzemple en la nazia armeo estis kaj la rango Oberschuetze (ĉefsoldato) kaj la rango Gefreiter kaj 2 aŭ 3 derivaĵoj de tiu rango)

Krome, mi vidis en kelkaj tekstoj, ke la vorto kaporalo estas jam okupita por ekzemple la rango Unteroffizier, kion mi vidis en la filmo "Die Bruecke" kun la anglaj subtitoloj, kaj por tiu vorto la vorto kaporalo vere plej taŭgas.

Mi emas konkludi, ke Eo bezonas apartan radikon por tiu rango kaj ke nun por tiu rango estas preferinde uzi la vorton kaporalo, sed mi volas tamen legi ankaŭ aliajn opiniojn kaj vidi citaĵojn el la literaturo.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 13:47:01

Tio ĉi fakte bonege montras problemon de internacia lingvo: Ne eblas per ĝi bone paroli pri aferoj kaj strukturoj propraj al certa lando, kiuj estas tute malsamaj en aliaj landoj.

La diversaj armeoj simple havas malsamajn rangojn kaj tial Esperanto ne havas por ĉiuj bonan esprimon. Mi certas, ke ankaŭ ne eblas bone uzi la germanan por paroli pri la rusa armeo, ĉar la strukturoj estas malsamaj.

Verŝajne en naciaj lingvoj oni kutime elturniĝas simple uzante alilingvan vorton (do en mia ekzemplo, ruslingvan). Esperanto eble faru same.

(Tio ĉi estas same vera, kiam temas ekzemple pri lernejaj sistemoj!)

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 15:47:10

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 17:40:04

Hyperboreus:
Tiu problema ne nur ekzistas kun internaciaj lingvoj sed ankaŭ kun naturaj lingvoj. Ekzemple, por povi kompari la rangojn de la diversaj armeoj de la NATO, oni uzas kodojn. La "Gefreiter" estas OR-2, kaj la "Obergefreiter" kaj same la "Hauptgefreiter" estas OR-3. Kiel vi vidas, ne ekzistas mapado unu al unu.
Jes ja. Ĝi fakte okazas ĉiam, kiam oni parolas kun alilandano, kiu konas malsamajn strukturojn.

Pri armeoj mi nenion scias, sed ekzemple eĉ la komunikado inter germanoj kaj aŭstroj - en la germana! - povas esti problema, se ili parolas pri la lernejaj sistemoj de siaj landoj.

Reen al la supro