Al la enhavo

ERA prezentas “La angla lingva imperialismo daŭrigas” de Robert Phillipson

de cartacanta, 2011-oktobro-20

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

cartacanta (Montri la profilon) 2011-oktobro-20 18:02:39

Esperanto Radikala Asocio prezentas la italan eldonon, fare de ERA, de la libro “La angla lingva imperialismo daŭrigas” de Robert Phillipson, kiu partoprenis ankaŭ en la lasta ILEI-Konferenco en Kopenhago en julio, kun interveno pri la diverseco de la lernejaj lingvoj.

La evento okazos en Romo, la 25an de oktubro 2011, je la 17 posttagmeze, en Via de Torre Argentina 76. Ĉeestos, aldone al la aŭtoro: Pino Caruso, Ulderico Pesce, Giselda Pontesilli, Corrado Veneziano, kun debatestro la Sekretario de la Asocio, Giorgio Pagano.

La libro estos prezentita ankaŭ ĉe la gatezista ĉambro de la Ĉambro de la Deputitoj, la 26an de oktubro je la 11,30 matene: ĉeestos la Sekretario Giorgio Pagano, la deputito Marco Beltrandi, la aŭtoro kaj pluaj gastoj, kies konfirmo estas atendita.
Ĉiuj el vi estas invitataj!

“La akademiaj studaĵoj pri internacia komunikado kaj la praktikaj proponoj por la solvo de la grandaj problemoj de la internaciaj organizoj devus preni en konsideron la uzon de la Esperanto kiel alternativo al la angla lavango, kiu ruinigas la rajtojn de multaj parolantoj ne anglaj denaske.”
Robert Phillipson

Marco Cattaneo
ERA onlus

Reen al la supro