Al la enhavo

Reta konkurso / Helpo bezonata!

de Esperantst, 2011-novembro-01

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Esperantst (Montri la profilon) 2011-novembro-01 18:25:39

Momente okazas reta konkurso en Germanio, sed ĉiu persono povas helpi (ne gravas el kiu parto de la mondo). La celo estas elekti la 1000 plej ŝatatajn asociojn de Germanio. Germana Esperanto-Asocio kandidatas kaj vi povas helpi, ke ĝi estos inter la plej ŝatataj asocioj de Germanio. En tiu kazo ni ricevus monpremion. Pliaj klarigoj estas en la paĝo: http://www.esperanto-mexico.org/helpualgea

Esperantst (Montri la profilon) 2011-novembro-02 20:39:38

Hieraŭ okazis plia alproksimiĝo al la rango 1000! Ĉu GEA ankoraŭ atingos la celon. Certe tio nur funkcias per helpo de la internacia komunumo. Ĉiu persono povas voĉdoni.

http://www.esperanto-mexico.org/helpualgea

Chainy (Montri la profilon) 2011-novembro-02 21:44:00

Oni eble menciu, ke la Germana Esperanta Asocio povas gajni EUR1000, se ĉe la fino de la konkurso ĝi estos en la grupo de la mil plej popularaj asocioj.

Tio estas tute antingebla, do ni voĉdonu! Mi jam voĉdonis. Kaj ne forgesu, ke ĉiu el ni povas doni po 3 voĉojn!

Ĝuste nun, la klubo en la mila rangloko havas 2135 voĉojn. La Germana Esperanta Asocio havas 1758. Do la diferenco estas ne tre granda. Necesas nur, ke pliaj 126 homoj voĉdonu po 3 voĉoj! Per Lernu kaj aliaj interretaj paĝaroj kiel Libera Folio ktp, tiu celo devas esti facile atingebla.

Mi ĵus rimarkis artikolon skribitan de Esperanst pri ĉi tiu temo ĉe Libera Folio jen.

Chainy (Montri la profilon) 2011-novembro-03 20:19:09

La Germana Esperanto-Asocio ankoraŭ havas bonan ŝancon gajni la monpremion! Do, ni voĉdonu!

Oni povas voĉdoni ĝis la 15-a novembro.

alesh13 (Montri la profilon) 2011-novembro-29 18:58:46

Mi dezirus scii ĉu la Germana Esperanto-Asocio finfine gajnis la monpremion ?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-29 19:02:04

alesh13:Mi dezirus scii ĉu la Germana Esperanto-Asocio finfine gajnis la monpremion ?
Bedaŭrinde ŝajne ne.

Chainy (Montri la profilon) 2011-novembro-29 20:34:53

Oni povas legi raporton pri la rezulto jen: Kunikloj pli popularas ol Esperanto.

Plaĉas al mi la titolo kaj la foto de la kuniklo en tiu artikolo! rideto.gif

Esperantst (Montri la profilon) 2011-novembro-30 00:20:19

Ne, bedaŭrinde ĝi ne gajnis la monpremion. Multaj aliaj asocioj en la lastaj tagoj komencis amase trompi. Pliajn detalojn vi povas legi en la menciita artikolo ĉe Libera Folio.

mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-30 10:23:13

Esperantst: Multaj aliaj asocioj en la lastaj tagoj komencis amase trompi.
Tio estas nur supozo, ĉu ne.

Ĉiuokaze, la mila pocizio do bezonis 7896 voĉojn. Ni diru ke unu voĉo kostis unu minuton de laboro. Tiu klubo do igis aliajn labori por si je salajro de (1000 eŭroj / 7896) * 60 minutoj / horo = 7,5 eŭroj / horo.

Tio estas malpli ol la minimuma salajro en Nederlando. Probable estus pli tempefektive por ĉiu simple peti monon.

Esperantst (Montri la profilon) 2011-decembro-01 05:33:54

Nu, labori por iu honora celo havas tradicion en Germanio. Multaj homoj helpas al asocioj. Multaj homoj preferas labori iomete ol doni monon. Vi tamen tute pravas, ke la afero ne estas ege efika.

Rilate al la trompo: Mi mem observis, ke je la 2.00 h nokte iu asocio kiu okupiĝas pri komputilaj aferoj ene de unu horo subite altigis siajn voĉojn je 400 (= minimume 133 personoj). La averaĝaj voĉdonoj por la rangoj ĉe 1000 altiĝis de 100 tage al 200, poste al 400 kaj fine al 700 kaj eĉ 1000 voĉoj. Eble ne temas pri trompo sed statistike estus tre strange, se la voĉdonkvanto altiĝas tiom draste. Alia strango fakto estas, ke kelkaj asocioj en vilaĝoj kun 400 loĝantoj havis pli ol 7000 voĉoj. Sed vi pravas: Nur temas pri supozo rideto.gif

miĥil:
Esperantst: Multaj aliaj asocioj en la lastaj tagoj komencis amase trompi.
Tio estas nur supozo, ĉu ne.

Ĉiuokaze, la mila pocizio do bezonis 7896 voĉojn. Ni diru ke unu voĉo kostis unu minuton de laboro. Tiu klubo do igis aliajn labori por si je salajro de (1000 eŭroj / 7896) * 60 minutoj / horo = 7,5 eŭroj / horo.

Tio estas malpli ol la minimuma salajro en Nederlando. Probable estus pli tempefektive por ĉiu simple peti monon.

Reen al la supro