Al la enhavo

Ĉu vi kredas ke "Irano estas malbona kaj Israelo bona"?

de flipe, 2011-novembro-02

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

flipe (Montri la profilon) 2011-novembro-02 19:53:18

La novaĵo estas simpla kaj rekta, Israelo antaŭsciigas pensi pri ataki iranaj nukleaj strukturoj, la amasmezoj diras al ni per Israelo/Usono/Britio/Francio/Germanio ke Irano estas malbona kaj Israelo estas bona, kion vi pensas pri tio?

Sunjo (Montri la profilon) 2011-novembro-02 20:43:23

flipe: la amasmezoj diras al ni per Israelo/Usono/Britio/Francio/Germanio ke Irano estas malbona kaj Israelo estas bona,
Mi pensas ke jam via eldiro estas malĝusta. De kiuj amasinformiloj vi havas viajn informojn?

Greyshades (Montri la profilon) 2011-novembro-03 16:17:07

Mi aŭdas multon pri ĉi tiu diskuto, ĉi tie en la Usono. La amasinformiloj trakti Israelo kun nenio sed laŭdo.

omid17 (Montri la profilon) 2011-novembro-03 16:48:22

Mia respondo estas simple NE!

Estas tro baldaŭ prognozi kio okazos. Mi pensas kaj esperas ke Israelo estas nur blufanta, ĉar militado kontraŭ Irano povus estigi multan ĥaoson en mezoriento.

cellus (Montri la profilon) 2011-novembro-03 17:25:46

Ni vidas tiipan situacion antaŭilitan.

Israelo timas ke Irano fabrikas nukleajn armojn kaj iu irana gvidanto diris ke li volas forigi Israelon de la mapo.

Se Israel estus certa ke Irano ne uzos la armojn kontraŭ ĝi, certe ĝi ne atakus Iranon. Ĉio dependas de kiom korekte ili komprenas unu la alian.

La ebleco de misjuĝo nur damaĝos al la popoloj de Israel kaj Irano. La gvidantoj de ambaŭ landoj ĉiam povos savi sin. Eble fuĝi al alia lando! Kiel ĉiam la popolo ne havos ien iri.

Komenci militon estas kiel konate, sufiĉe facile. Fini ĝin – jen la granda malfacilaĵo!

lgg (Montri la profilon) 2011-novembro-03 19:04:50

Ambaŭ Irano kun Israelo estas malbona, kiel ĉiu teokratia ŝtato.

Reen al la supro