Al la enhavo

Unu kovrilo al vi!

de flipe, 2011-novembro-25

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

flipe (Montri la profilon) 2011-novembro-25 21:14:51

En la mondo ne ekzistas forto pligranda ol la povo por kontroli la komunikmezojn, la bazo de la interago inter la homoj, paroli, skribi, legi, do, povi komunikiĝi, tiel vi sukcesas lerni kaj instrui, sed tio ne necese diras ke vi estas sekvante al bona aŭ malbona, do, tio estas personaj konceptoj el ĉiu. Grandaj konglomeratoj montras tion tre bone, ili estas enhavitaj kun interesoj kiuj devas evidente esti plenumitaj, tiale, tiuj komunikmezoj simple malsciigas nin, mensogas, distordas, aŭ simple nenion raportas, jen bela ekzemplo de la detrueca taŭgeco kiu povas havi tiun povon kiam en eraraj manoj.

zan (Montri la profilon) 2011-novembro-26 02:58:16

@Unu kovrilo al vi!
Haha, la Usona TIME ŝajnas malsama gazeto ol tiuj por alilandoj. TIME scias la manieron vendi la plej grandan kvanton al koncernaj legantoj. rideto.gif

Sed serioze, ne nur en "malliberaj" landoj kiel XXX, YYY k.a, sed ankaŭ en "liberaj" landoj kiel Usono oni ne estas libera pri informoj. Ankaŭ en Japanio kiam mi legas nur "grandajn" ĵurnalojn aŭ vidas televidon, miaj informoj estas tre limigitaj. Tio estas tolerenda, ĉar amaskomunikilaj kompanioj kaj ties mon-subtenantoj celas vendi multon kaj samtempe celas al legantoj ne ĝeni ilin.
Pro tio ni devas havi la liberecon de esprimo. Iuj el diversaj informfontoj povas montri al ni aliajn vidpuntojn.

Polaris (Montri la profilon) 2011-novembro-26 05:52:33

Angle, ni parolas pri "spaco en la vendoplaco de ideoj"---koncepto kiu reflektas la teorio ke, same kiel ni povas elekti la komercaĵon kion ni volas aĉeti en la vendejo, tiel ankaŭ, ni povas elekti inter la diversaj ideoj tiujn, kiujn ni deziras alpreni. Tiu koncepto enhavas las povo de libera ekzerco de pensado kaj prijuĝado...la bazo de homaj rajtoj.

Jes, la povo de mem-esprimado povas esti danĝera, sed ne tiel danĝera kiel klopodi restrikti aŭ regi la mensoj de la popolo. Tio estas la bazo de tiraneco.

Reen al la supro