Sisu juurde

Lingvoj parolataj de tre malmultaj personoj

kelle poolt Klimrme, 15. detsember 2011

Postitused: 6

Keel: Esperanto

Klimrme (Näita profiili) 15. detsember 2011 9:07.17

Estas lingvoj parolataj nur de 500, 100, 50, 10, 5 aŭ eĉ 1 persono. Ĉu vi legis aŭ aŭdis interesajn historiojn pri tiuj lingvoj? Mi ŝatus paroli pri tiu temo.

Sxak (Näita profiili) 15. detsember 2011 9:41.22

Klimrme:Estas lingvoj parolataj nur de 500, 100, 50, 10, 5 aŭ eĉ 1 persono. Ĉu vi legis aŭ aŭdis interesajn historiojn pri tiuj lingvoj? Mi ŝatus paroli pri tiu temo.
Iam en komenco de fabelo, kiam vorto eĉ ne estis du bajtoj, estis unu lingvo, parolata de nur unu persono. Kaj tiu persono eldonis la unan libron pri sia lingvo kaj nomis ĝin lingvo internacia ridulo.gif

N-true (Näita profiili) 15. detsember 2011 23:40.36

Mi tre ŝatas tiun temon.
Mi ja studas lingvistikon kaj unu tre grava afero en lingvistiko estas ja la deskribo de formortantaj lingvoj antaŭ ol ilia morto. Kaj ekzistas ja multege da lingvoj en la mondo kun nur malpli ol 100 parolantoj. En Aŭstralio, ekzemple, se iu indiĝena lingvo havas pli ol 100 parolantoj, oni povas jam nomi ĝin "grandega". :/

Mi mem laboras/analizas/esploras malgrandan kaŭkazan lingvon, kiun nur parolas 15.000 homojn, nome: la ceza (angle: Tsez, germane: Tsesisch, ruse: цезский, ceze: цезйас мец).

Koracio (Näita profiili) 19. detsember 2011 15:44.42

Mi memoras pri la finnugra lingveto kamas, kiun parolis nur unu avineto. Kun aliaj homoj ŝi parolis ruse, sed ŝi preĝis kamase.
En unu tago venis ia esploristo, kiu lernis la lingvon kreditan mortintan lingvon ĉe universitato. Li trovis la avineton, kaj parolis kun ŝi en tiu lingvo. Unue ŝi falis surgenue, kaj diris dankon al Dio, ke li respondis.
Poste ili komencis labori kune ĝis la morto la avineto kaj ŝia lingvo.

N-true (Näita profiili) 19. detsember 2011 16:42.12

Koracio:Mi memoras pri la finnugra lingveto kamas...
Fakte ĝi estas urala (samojeda) lingveto, ne finno-ugra. Mi ĵus legis pri ĝi, ĉar mi ne plu rememoris.

Sed mi iam antaŭ jaroj skribis artikolon en la angla Wikipedia pri mortintaj lingvoj, estas listo de lingvoj laŭ la tempo de ilia morto. Tiel oni vidas, kiom multe da lingvoj jam mortis. Kaj tiu listo ja nur estas eta eta kvanto. Oni diras, ke ĉiu 14 tagoj formortas iu lingvo ie sur la planedo, sed mi ankoraŭ ne aŭdis pri iu lingvomorto en 2011.
Jen la artikolo:

http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_languages_b...

vidas vandenis (Näita profiili) 19. detsember 2011 17:40.50

N-true:
Koracio:Mi memoras pri la finnugra lingveto kamas...
Fakte ĝi estas urala (samojeda) lingveto, ne finno-ugra. Mi ĵus legis pri ĝi, ĉar mi ne plu rememoris.

Sed mi iam antaŭ jaroj skribis artikolon en la angla Wikipedia pri mortintaj lingvoj, estas listo de lingvoj laŭ la tempo de ilia morto. Tiel oni vidas, kiom multe da lingvoj jam mortis. Kaj tiu listo ja nur estas eta eta kvanto. Oni diras, ke ĉiu 14 tagoj formortas iu lingvo ie sur la planedo, sed mi ankoraŭ ne aŭdis pri iu lingvomorto en 2011.
Jen la artikolo:

http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_languages_b...
Lingvoj ne mortas, ilin oni mortigas!

Tagasi üles