Al la enhavo

SVJ (Juniora scienco kaj vivo) parolas pri Esperanto

de Julieno, 2011-decembro-20

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Julieno (Montri la profilon) 2011-decembro-20 13:36:10

Mi hodiaŭ ricevis magazino de SVJ (Juniora scienco kaj vivo). Kiel kutime, mi kontentis, sed mi pli kontentiĝis, kiam mi vidis, ke estas artikolo pri Klingono, kaj aliaj inventitaj lingvoj. Kaj divenis, kio estas la konstruita lingvo la plej fama laŭ ili ?
ESPERANTO, kompreneble !
La artikolo trifoje parolas pri Esperanto. La unua fojo ĝi diras, ke Esperanto estas la plej fama konstruita lingvo, la dua fojo, ke Esperanto ja estas reala kaj internacia, kaj la tria fojo... ke Esperanto ne havas vorton por la franca "téléportation". Sed ne, mi pensas, ke "forekiro" estas vorto de sama senco.
Unuvorte, mi ja kontentas, vidante la bono, kiun diras l'artikolo pri nia lingvuĵo.

Ĝis !

Matthieu (Montri la profilon) 2011-decembro-20 15:33:25

Julieno:kaj la tria fojo... ke Esperanto ne havas vorton por la franca "téléportation".
Ĉu vere ili skribis tion?

Julieno (Montri la profilon) 2011-decembro-20 17:33:34

Mutusen:
Julieno:kaj la tria fojo... ke Esperanto ne havas vorton por la franca "téléportation".
Ĉu vere ili skribis tion?
Jes, strange. Estas skribita, precize, kaj tradukite :
"Alia diferencego : difine, tiuj lingvoj ne vere estas adaptitaj por nia mondo. Tiel, ne estas klingona vorto "fridigilo", dum pluraj terminoj ebligantaj la konceptaĵo de teleportado... Tial, la teatraĵo Hamlet, de Ŝekspiro, eĉ se ĝi estas tute tradukita en klingonan, nur dek-kvino da uloj en la mondo kapablas legi sen vortaro. Tio estas pli bona ol la elfa, lingvo pri kiu multuloj povas iomete paroli, sed en kiu neniu kapablus vere konversi. Oni estas for de la 100 000 parolantoj de Esperanto... Sed, ne estas vorto por teleportado en Esperanto !"

Alia rimarkaĵo : ili neniam skribis "Esperanto" kun ĉeflitero... ploro.gif

Kaj ankaŭ : mi pli pensas, ke Esperanto havas pli ol 100 000 parolantoj... malgajo.gif

Julieno (Montri la profilon) 2011-decembro-20 18:01:42

Mi pensas ke mi sendos mesaĝon al JSV por ke ili ŝanĝu siajn falsaĵoj pri la Lingvuĵo. okulumo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-20 18:13:58

Julieno:
Alia rimarkaĵo : ili neniam skribis "Esperanto" kun ĉeflitero... ploro.gif
Ĉu ne en la franca tio estas normala?

Matthieu (Montri la profilon) 2011-decembro-20 18:35:34

darkweasel:
Julieno:
Alia rimarkaĵo : ili neniam skribis "Esperanto" kun ĉeflitero... ploro.gif
Ĉu ne en la franca tio estas normala?
Jes, en la franca oni skribas ĉiujn lingvonomojn kun minusklo.

Julieno (Montri la profilon) 2011-decembro-21 10:58:03

Mutusen:
darkweasel:
Julieno:
Alia rimarkaĵo : ili neniam skribis "Esperanto" kun ĉeflitero... ploro.gif
Ĉu ne en la franca tio estas normala?
Jes, en la franca oni skribas ĉiujn lingvonomojn kun minusklo.
Ĉu ? Mi ne sciis tion. Mia eraro okulumo.gif. Sed ĉu vi vere pensas ke Esperanto havas 100 000 parolantojn aŭ malpli ? Ŝajnas iom malgranda nombro. Kvankam, kompreneble ekzistas diferencaj niveloj de scipovo... Ili ne diris ekde kiu nivelo ili rigardas iun kiel parolanton.
Denove bedaŭrinde pri "espéranto"/"Esperanto" rido.gif

Reen al la supro