Al la enhavo

Najbara esperantistaro

de Altebrilas, 2011-decembro-22

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-decembro-22 14:37:27

Malfacilas rapide trovi samregionanojn, kiam oni loĝas en densa areo.

La mapo ne estas "zoomebla", kaj oni ne povas elekti distrikton aŭ departementon.

(ekz: poŝta kodo inter xx000 kaj xx999).

Kaj grandaj urboj havas plurdekurbajn suburbojn...

Jev (Montri la profilon) 2011-decembro-23 12:58:17

Altebrilas:Malfacilas rapide trovi samregionanojn, kiam oni loĝas en densa areo.

La mapo ne estas "zoomebla", kaj oni ne povas elekti distrikton aŭ departementon.

(ekz: poŝta kodo inter xx000 kaj xx999).

Kaj grandaj urboj havas plurdekurbajn suburbojn...
Vi tute pravas, la nuna mapo ne estas uzebla kaj malfacilas trovi tiujn, kiuj loĝas apude. Ni sendube tion ŝanĝos en la nova versio de lernu!

raffadalbo (Montri la profilon) 2012-januaro-11 20:57:33

Jev:Ni sendube tion ŝanĝos en la nova versio de lernu!
Nova versio? lango.gif Kiam?

Mi konsentas kun Altebrilas, nun tre malfacile estas trovi najbaraj esperantistoj en densaj areoj!

darkweasel (Montri la profilon) 2012-januaro-11 21:33:56

raffadalbo:
Jev:Ni sendube tion ŝanĝos en la nova versio de lernu!
Nova versio? lango.gif Kiam?
Birdeto pepis en mian orelon, ke ĝi estos finita post ĉirkaŭ jaro - sed kion oni pensu pri la pepaĵoj de birdetoj? rideto.gif

erinja (Montri la profilon) 2012-januaro-12 15:15:38

La nova lernu kredeble uzos Google-mapon por montri la lokojn de uzantoj, do eblos vidi sufiĉe precize kie estas aliaj uzantoj.

Reen al la supro