Al la enhavo

Kiu estas pli bona?

de Ierathel, 2011-decembro-25

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Ierathel (Montri la profilon) 2011-decembro-25 23:52:04

Sauton al ĉiuj! sal.gif
Kiu vi uzas: hundETINo aŭ hundINETo? demando.gif

jchthys (Montri la profilon) 2011-decembro-26 01:10:57

Ina hundeto estas "hundetino". Eta hundino estas "hundineto". Simple, ĉu ne?

Ierathel (Montri la profilon) 2011-decembro-26 01:22:10

do, ambaŭ estas korektaj vortoj?

Sahaquiel (Montri la profilon) 2011-decembro-26 02:01:13

Ierathel:Sauton al ĉiuj! sal.gif
Kiu vi uzas: hundETINo aŭ hundINETo? demando.gif
Mi uzas hundineton

Ierathel (Montri la profilon) 2011-decembro-26 04:08:00

Dankon!!

drinkulo (Montri la profilon) 2011-decembro-26 07:43:32

Ierathel:do, ambaŭ estas korektaj vortoj?
Ambaŭ vortoj estas ĝustaj. Ĝi dependas nur de via opinio. Se vi volas esprimas ke la eteco (hundineto) estas pli grava ol la ineco (hundetino), aŭ inverse.

Alsete (Montri la profilon) 2011-decembro-26 09:21:53

drinkulo:
Ierathel:do, ambaŭ estas korektaj vortoj?
Ambaŭ vortoj estas ĝustaj. Ĝi dependas nur de via opinio. Se vi volas esprimas ke la eteco (hundineto) estas pli grava ol la ineco (hundetino), aŭ inverse.
Saluton al ĉiuj!

Mi ankaŭ eklernas la lingvon esperanton... (una mesaĝo en tiun foromon!)
Bv. ekskusu mian eraron, sed mi rendencas utiligi la francan vorto-sinsekvon. Vi povas korekti, mi ne estas ofendiĝema. rideto.gif

Ĉu oni skribas la gravan sufikson antaŭ aŭ malantaŭ la malgravan ?
Mi pensas ke oni devas skribi ĝi malantaŭ la alian, ĉar ĉeestas la aŭdeblan akcenton. Gûsta ?

Dankon de vian comprenemon!

Alano

Alsete (Montri la profilon) 2011-decembro-26 10:20:23

eroro: unua mesaĝo... Pardonu min.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-26 11:02:31

Alsete:eroro: unua mesaĝo... Pardonu min.
Vi povas mem redakti viajn mesaĝojn, se vi faris eraron.

Reen al la supro