Al la enhavo

Pluraj substantivoj kiel subjekto?

de lgg, 2012-januaro-01

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

lgg (Montri la profilon) 2012-januaro-01 19:35:34

Kio estas metodo ghusta por konstruajho de subjektoj kompleksaj:
anarkisto+pentristo,
tataro+kortisto,
maljunulo+pastro,
k.t.p?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-januaro-01 21:07:51

Vi povas uzi adjektivojn:

anarkista pentristo
tatara kortisto
maljuna pastro

En iuj okazoj (el viaj ekzemploj mi tion farus eble ĉe anarkisto-pentristo) vi povas uzi ankaŭ kunskribon.

Ondo (Montri la profilon) 2012-januaro-02 11:40:34

lgg:Kio estas metodo ghusta por konstruajho de subjektoj kompleksaj:
anarkisto+pentristo,
tataro+kortisto,
maljunulo+pastro
Mi ne estas tute certa, kion vi volas demandi. Se mi divenis malĝuste, bonvolu klarigi la demandon per ekzemploj.

Se vi serĉas vorton por homo, kiu estas kaj anarkiisto kaj pentristo ktp., vi povas ja uzi ajektivojn, kiel la aliaj jam konsilis:

anarkiisma pentristo
tatara kortisto
maljuna pastro

(Bonvolu noti, ke la vorto estas "anarkiisto", kun du litetroj "i".)

Se vi nepre volas unuvortan esprimon, ankaŭ tio eblas, sed per simpla kunmeto facile naskiĝas vortoj kies signifo estas tre malklara. Ekz. oni ne scias, kio estus "maljunulpastro" – al mi tio ŝajnas unuavice esti pastro, kiu unuavice okupiĝas pri kaj servas al maljunuloj. Anarkiist-pentristo povus esti pentristo, kiu faras bildojn pri anarkiistoj. Tiaj vortoj apenaŭ estas uzataj, kaj ili ne havas signifon fiksitan en la praktiko. Tial oni certigu, ke la kunteksto igas la signifojn de la vortoj tute klaraj.

Sed eble vi serĉas esprimojn kiel "anarkiisto-pentristo", "tataro-kortisto" kaj "maljunulo-pastro" (eblas enkaŭ alia ordo: "pentristo-anarkiisto" k.a.). Tiaj estas ne veraj kunmetitaj vortoj sed tiel nomataj "apudmetoj", pli precize "kunskribaĵoj" (vidu ekz. PMEG, ĉapitro 25.3).

En tia kunskribaĵo "samspecaj vortoj kunlaboras por esprimi ion specialan" kaj fariĝas preskaŭ kunmetita vorto. Oni nur simple skribas la vortojn unu post la alian kaj ligas per streketo. La vortoj kondutas gramatike kiel apartaj vortoj, ekzemple ambaŭ vortoj prenas finaĵon: "tie kunsidis grupo de anarkiistoj-pentristoj". Oftaj tiaj esprimoj estas ekzemple "membro-abonanto (de UEA)" aŭ "ŝtato-membro (de interŝtata organizaĵo)". Ne nur substantivojn eblas tiel kunskribi: "nigra-blanka foto" ("mi havas multajn nigrajn-blankajn fotojn de antaŭ 50 jaroj"), "vole-nevole".

Reen al la supro