Al la enhavo

Nova dokumenta filmo "La Universala Lingvo" de Oskar-premia nomumito Sam Green

de pauxleto, 2012-januaro-07

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

pauxleto (Montri la profilon) 2012-januaro-07 04:50:04

La Universala Lingvo estas nova dokumenta filmo de Oskar-premia nomumito Sam Green. La 30-minuta filmo kaj spuras la historion de Esperanto kaj estas portreto de la hodiaŭa Esperanto-movado. En ĉi tiu pionira dokumenta filmo pri la lingvo, Green kunplektas intervjuojn kaj portretojn: kiujn li filmis ĉe pluraj lastatempaj Universalaj Kongresoj kun trezoro da neniam viditaj arĥivaj bildoj pri Zamenhof kaj la frua Esperanto-movado. La filmo ankaŭ inkluzivas intervjuojn kun Humphrey Tonkin, Arika Okrent kaj multaj aliaj. “Mi spektis La Universalan Lingvon kun granda plezuro kaj esperas, ke ĝi sukcesas kiel ĝi meritas.” diris Renato Corsetti. “Kelkaj homoj en Kopenhago sin esprimis, ke oni devintus fari pli propagandecan filmon. Ili ne komprenas, ke objektiva filmo estas pli forta.”

Paĝaro de la filmo: Esperanto Documentary

Vidu fragmentojn el la filmo:
Fragmento unu - Esperanta versio

Portraits of Esperantists at the 2007 World Espe...

Rogir (Montri la profilon) 2012-januaro-07 18:44:54

Mi vidis la filmon. Ĝi estas bone farita, sed por Esperantistoj ĝi havas nenion novan.

KienLi (Montri la profilon) 2012-januaro-07 19:38:13

Ankaŭ mi spektis la filmon kaj opinias ĝin absolute spektinda.
Mi malkonsentas kun Rogir kaj pensas, ke multaj esperantistoj ĝuos arkivajn materialojn, bonegan stilon kaj interesajn intervjuojn.

La filmo "La universala lingvo" estis malferma filmo de Esperanta Kinofestivalo en San-Paŭlo, Brazilo kaj vekis grandan diskuton inter la ĉeestantoj.

La reĝisoro prezentas sian propran, laŭ mi, tre objektivan kaj foje kritikeman vidpunkton pri la E-movado kaj ideoj de Esperanto.

Aleksander Osincev,
direktoro de Esperanta Kinofestivalo

pauxleto (Montri la profilon) 2012-januaro-07 22:16:01

Rogir:Mi vidis la filmon. Ĝi estas bone farita, sed por Esperantistoj ĝi havas nenion novan.
Dankon por via komento.

Mi estas gaja ke vi ŝatis la filmon!

Paŭleto
http://www.facebook.com/EsperantoDocumentary

pauxleto (Montri la profilon) 2012-januaro-07 22:17:03

KienLi:Ankaŭ mi spektis la filmon kaj opinias ĝin absolute spektinda.
Mi malkonsentas kun Rogir kaj pensas, ke multaj esperantistoj ĝuos arkivajn materialojn, bonegan stilon kaj interesajn intervjuojn...
Dankon Aleksander pro via komento!

Reen al la supro