Al la enhavo

'ŝ' por poloj

de zan, 2012-januaro-11

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2012-januaro-11 03:08:45

La pola lingvo havas du konsonantojn uzeblajn por esperanta ŝ: sz kaj ś.
Japanoj havas solan konsonanton similan al esperanta ŝ; tio estas 'sh'/ɕ/. Do mi uzas la japanan 'sh' por ŝ. Por angl-parolantoj ŝ estas /ʃ/, mi supozas. Sed poloj havas du. Kiun konsonanon poloj uzas por ŝ? Laŭ Wikipedia 'sz' estas /ʂ/, kaj 'ś' estas /ɕ/.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-januaro-11 09:01:54

Mi ne estas polo, sed havas ioman sperton kun la pola, do mi kuraĝas respondi.

Mi neniam aŭdis polon prononci ŝ kiel [ɕ], sed ili uzas la ekvivalenton sz, kiu povas varii, krom la vikpedia [ʂ] oni oftege aŭdas simple [ʃ] kiel en la angla.
La polaj lernolibroj instruas ŝ = sz (kaj la germanaj libroj pri la pola instruas sz = sch [ʃ] kun iom malpli da lipa rondigo ol en la germana).

Toeko (Montri la profilon) 2012-januaro-12 07:46:34

Polaj ŝ (esp. ŝ) kaj ś - diferencas esence. Sz egalas al germana sch , ankaŭ al S en Strasse, kaj al la rusa ш. Pola Ś ś ne estas Ŝ-simila; ĝi pli similas al la rusa cь, sed estas pli mola.
Polo tuj rimarkas se iu prononcas Ś rusmaniere - la parolanto devenas de tre fora orienta pollingvujo(Belarusio) aŭ estas pole parolanta Ruso.
Kaj mi scias pri malfacileco distingi sz kaj ś por ekz. Germanoj. Tre amuze sonas la pollingvaj frazoj dirataj de la Papo Benedikto al polaj pilgrimantoj en Romo.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-januaro-12 08:22:57

zan:La pola lingvo havas du konsonantojn uzeblajn por esperanta ŝ: sz kaj ś.
Japanoj havas solan konsonanton similan al esperanta ŝ; tio estas 'sh'/ɕ/. Do mi uzas la japanan 'sh' por ŝ. Por angl-parolantoj ŝ estas /ʃ/, mi supozas. Sed poloj havas du. Kiun konsonanon poloj uzas por ŝ? Laŭ Wikipedia 'sz' estas /ʂ/, kaj 'ś' estas /ɕ/.
Simple:

sz = ŝ

szop = ŝop
szkoła = ŝkoŭa
szal = ŝal
...

zan (Montri la profilon) 2012-januaro-12 09:01:08

Dankegon al ĉiuj!

Reen al la supro