Al la enhavo

Malnovaj kaj Simpligitaj Ĉinaj Ideografiaĵoj

de Demian, 2012-januaro-26

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2012-januaro-26 14:46:43

La registaro de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR) komencis simpligi la ĉinan skribsistemon en 1956. Ĉefe la registaro nur oficialigis tiujn formojn de malnovaj ideografiaĵoj, kiujn oni povas skribi per pli malmultaj strekoj. Precipe la agadon la lingvosciencistoj faris logike; kvankam oni povas trovi kelkajn nelogikaĵojn.

Nun, la situacio estas, ke preskaŭ ĉiuj ĉinoj (~1.336.000.000) kaj pli ol du trionoj da singapuranoj (~37.000.000) uzas la simpligitan skribsistemon de la ĉina. Nur tajvananoj (~23.000.000), hongkonganoj (~7.000.000) kaj kelkaj aliaj skribas per malnovaj ideografiaĵoj.

Entute, nur inter 2-3% ĉina-parolantoj esprimas sin per malnovaj ideografiaĵoj.

Mia demando estas: kion pensas ĉina-parolantoj pri la kondiĉo? Ĉu multaj alte estimas malnovajn ideografiaĵojn (kiel baratanoj la sanskrita kaj arabanoj la Korana araba) sed nur malmultaj provas lerni?

erinja (Montri la profilon) 2012-januaro-26 18:20:41

Mi ne estas ĉino.

Sed la diferenco inter tradiciaj kaj simpligitaj skribaĵoj eble estas malpli grava nun ol antaŭe.

Oni povas traduki de unu sistemo al la alia, per relative facila komputil-programo. Ne estas tre grave se oni devas presi alian version de libro, por la alia merkato. Estas iom stulte, sed eĉ usonaj versioj de britaj libroj ofte havas "usonigitan" skribadon, kvankam la diferencoj estas malmultaj kaj plene kompreneblaj!

Estas nur malgranda elcento el la ideografoj kiuj estis ŝanĝitaj de la tradicia sistemo. Persono kiu legas tekston skribita laŭ la alia sistemo, ol tiu kiun tiu uzas, ankoraŭ povas kompreni plej grandan parton de la enhavo, laŭ mi.

En la universitato mi faris kurson pri ĉina kaligrafio, kaj mi ankoraŭ fojfoje praktikas tion. Mi trovas la tradician skribsistemon esti pli bela, kvankam ĝi foje portas al tre "densaj" simboloj. Mi kredas ke eĉ en ĉeftera ĉinio, oni foje uzas la tradiciajn simbolojn por la kaligrafia arto.

Mi ŝatas la aferon ke oni povas pli klare vidi la kernan signifon de vorto per la tradiciaj simboloj. La fama diro estas ke la simpligita ĉina "forprenis la koron de la amo"!

愛-心 = 爱

Sed mi rapide trovis ke ĝi ankaŭ forprenis la pluvon de la nuboj ridulo.gif

雲-雨= 云

okulumo.gif

Reen al la supro