Al la enhavo

La porko sub la kverko

de bildo, 2012-januaro-27

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

bildo (Montri la profilon) 2012-januaro-27 05:50:56

LA PORKO SUB LA KVERKO

fablo de Ivan Krilov

Iame Porko sube granda Kverko
satmanĝis per bongustaj glanoj.
Manĝita, ĝi satdormis, poste
ekfosis teron apud radikanoj!

- Sed tio povas rompi arbon, -
sidante supre Korvo diras,
- se lasi radikojn sen tero,
sekiĝos Kverko kaj foriros.

- Ĝi seku! - tuj respondas Porko,
- Pri tio estas mi trankvila.
Eĉ ĝi entute ne ekzistus!
laŭ mi, ĝi estas senutila.

- Mi zorgas nur pri glanoj tiuj,
kiuj bongustaj estas vere,
mi manĝas ilin ĉiutage,
kaj mi dikiĝas ili pere.

- Jen sendankema! - tuj ekkrias Kverko,
- se supren povus levi ci facion,
ci vidus, ke ja miaj frondoj
por glanoj tiuj estas la kreskilo.

Kaj nesciulo same agas,
kiam sciencon li mallaŭdas,
nekomprenanta, ke bongustajn
fruktojn de scienco li manĝas.

Tradukita el rusa de mi. Bonvolu kritiki!

bildo (Montri la profilon) 2012-januaro-28 07:21:14

Neniu volas kritiki... ploro.gif Ĉu mia traduko estas bona? demando.gif Spertuloj, la demando estas al vi.

janele (Montri la profilon) 2012-januaro-28 10:04:47

bildo:Neniu volas kritiki... ploro.gif Ĉu mia traduko estas bona? demando.gif Spertuloj, la demando estas al vi.
saluton,mi ne estas spertulo sed multe tradukas por infanoj char mankas nunaj legadoj por ili.
mi chion komprenas de via poemo tradukita bone lauh mi. nur la fosilon iomete malbone sonas por mi.
chu estas la ilo kiun oni nomas, auh estas la fosilachulo auh fosisto: do la porko en tute auh nur ghia "nazo",. kion uzis la verkisto? mi nur konas mia patra lingvo (franca) kaj E°

mi shatas la ritmon de la fabelo(nur iom fabelo lauh mia franca koncepto, char mankas ne morala falo sed tiu falo estas orientita sur preciza fako, ne estas generalajho pri ero de moralo.)

bildo (Montri la profilon) 2012-januaro-28 10:42:42

janele:saluton,mi ne estas spertulo sed multe tradukas por infanoj char mankas nunaj legadoj por ili.
mi chion komprenas de via poemo tradukita bone lauh mi. nur la fosilon iomete malbone sonas por mi.
chu estas la ilo kiun oni nomas, auh estas la fosilachulo auh fosisto: do la porko en tute auh nur ghia "nazo",. kion uzis la verkisto? mi nur konas mia patra lingvo (franca) kaj E°

mi shatas la ritmon de la fabelo(nur iom fabelo lauh mia franca koncepto, char mankas ne morala falo sed tiu falo estas orientita sur preciza fako, ne estas generalajho pri ero de moralo.)
Dankon al vi! En rusa la vorto "рыло" signifas "facio, per kiu oni fosas". Do, mi anstataŭigu la vorton "fosilo" per vorto "facio".

janele (Montri la profilon) 2012-januaro-29 10:43:15

bildo:

pardonu mim, fine mi retrovas la poemon. vere mi malfacile regas reton
amike al vi

Rugxdoma (Montri la profilon) 2012-januaro-29 12:03:07

bildo:LA PORKO SUB LA KVERKO
- Gi seku! - tuj respondas Porko,
Ankaŭ mi shatas la ritmon. La traduko estas facile kompreneble je mi. Mi ne estas kapabla juĝi la esperantan lingvouzon, ĉar
mia lerto ne estas granda, sed mi demandas min se anstataŭ "gi" estus "ĝi".

bildo (Montri la profilon) 2012-januaro-29 12:07:52

Ruĝdoma:
bildo:LA PORKO SUB LA KVERKO
- Gi seku! - tuj respondas Porko,
Ankaŭ mi shatas la ritmon. La traduko estas facile kompreneble je mi. Mi ne estas kapabla juĝi la esperantan lingvouzon, ĉar
mia lerto ne estas granda, sed mi demandas min se anstataŭ "gi" estus "ĝi".
Jes! Vi pravas. Dankon.

bildo (Montri la profilon) 2012-februaro-01 11:32:13

Forgesu mian tradukaĉon. Jen bona traduko de Sergej Rublov:

PORKO SUB KVERKO

La Porko sub la Kverk-kolos'
Per glanoj en abund' regalon bonan havis,
Kaj poste sub la kverk' ekdormis por ripoz'.
Post dormo kaj vekiĝ' la Porko tute bravis
Kaj grundon ĉe radik' per la muzelo kavis.
"Por arb' ĝi estas malutil'",
La korvo diras laŭ konsil':
"Se nudos la radik', sekiĝo sekvos plena".
"Sekiĝu ĝi", ekgruntas Pork' sur ter';
"Por mi la kverka sort' ne estas ja ĉagrena.
Ĉu vivos kverk' aŭ ne, ne gravas la afer',
Al mia bona stat' ne povas ĝi utili.
Ekzistu glanoj nur, grasiĝas mi per ili".
Al Pork' respondas Kverk': "Sendanka estas vi!
Se povos vi muzelon supren teni,
Kapablus vi kompreni,
Ke kreskas ĉiu glan' sur mi".

Per sia blind' similas sensciulo:
Por li scienco estas nulo,
Ignoras li pri studo kaj esplor'
Sed manĝas fruktojn de scienc-labor'!

Reen al la supro