Al la enhavo

Via politika vidpunkto

de piotrek92, 2007-aŭgusto-24

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-26 01:48:03

Mendacapote:Komunismo kaj Fascismo tro similas, laŭ mi.
Nuntempe en Ĉinio Komunismo-Partio estas la sola regista partio, kaj mi neniom vidas Fascismon.
Tamen, la situacio de Komunismo en Ĉinio nun estas strangeta, ke niaj lernolibroj instruadas pri Komunismo-Societo future, sed ke multaj Ĉinoj (eĉ iuj Komunismo-Partianoj) ne kredas je Komunismo. Malgraŭ tio, mi ankoraŭ kredas je Komunismo. (Kvankam mi ne aliĝos al Komunismo-Partio.)

DaniBCN (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-26 15:04:53

Esperantisto estas kiel akvomelono: ekstere verda sed interne ruĝa
Esperantisto estas kiel akvomelono: ekstere verda sed interne ruĝa
Mi ŝatas tion frazon! Ĝi estas tre bona ekzemplo!

Kaj ne la akvomelono, sed la verda melono estas esperantista simbolo! trebone!

Rao (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-26 17:49:02

liĉ:Ĉu povas ekzisti esperantaj dekstremuloj?! Tio estas tro stranga kaj neebla lango.gif
Hehehehe, mi iam pensis tiel iluzie... Ĉar pli bonas frustriĝo ol nescio, mi sugestas al vi viziti la jenan retpaĝon:

http://www.resonoelusono.com/

Liberecanajn salutojn sal.gif

irikagina (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-27 02:37:05

sinjoro:Kompreneble ke socialdemokratio estas maldekstra koncepto. Mi mem estas socialdemokrato kaj tiel mi elektis enkete.
Mi volis iom provoki ridulo.gif Tamen mi estis serioza: socialdemokratiismo antaŭ eble estus maldekstra (estus), sed hodiaŭ tiu ne pli veras: vidu ĝiajn politikojn en Germanujo aŭ Anglujo, vidu ĝiajn politikistojn kiel Romano Prodi aŭ Segolene Royal: kie estas la vera malsameco inter ili kaj "tories", CDU... ? Vidu Germanujon: ni havas registaron de dekstra kaj socialdemokratiistoj! Ili havas neniun malsamojn tie, kie estas la interesoj de la kapitalo!
Ili malsamus pri malsekssema edzeco aŭ ekologio (grave temo, prave), sed ambaŭ (dekstra kaj socialdemokratiistoj) havas la saman ekonomian politikon: "TINA" ("There is no alternative" (Tatcher) -> Oni havas nenian alternativon)
Liberalismo ne estas maldekstra politiko, tial socialdemokratio ne povas esti maldekstra dum ĝi defendas ĝin.

irikagina (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-27 02:46:51

piteredfan: Ne nur multaj bonaj socialistaj mortiĝis de Stalino kaj siaj sekvantoj, sed ankaŭ hodiaŭ la ekskomunistoj de la Maldektra Partio koaliciĝas kun SociDemokratiPartio en Berlino, Germanio por ataki la Laborklason.
Tiu politiko de la PDS estas bedaŭrebla kaj perfido. Mi estas ano de la PDS (nun "La Maldekstra.") kaj povas nek defendi nek kompreni tiun. Mi esperas ke tiu ŝanĝas dum/post la kreo de la nova partio...

hulten (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-27 16:46:31

Mendacapote:Mi estas politike anarkisto. Komunismo kaj Fascismo tro similas, laŭ mi.
...aŭ oni diras "Komunismo kaj Fascismo estas tro malsimilas." Dilemo.

Ĝi estas malambaŭ korekte. Ĝij estas valoroj sur ortaj skaloj.

La ekonomiko skalo:
Plej maldekstrularo estas komunismo.
Plej dekstrularo estas por tre libra merkato.

La socialo skalo:
Unu ekstrema estas faŝismo (tre aŭtoritamo).
Alia ekstrema estas anarkismo (tre liberalismo).

Ekzemplo: Stalin kaj Gandi estas ambaŭ komunisto, nur Stalin estas faŝisto kaj Gandi estas moderanarkisto.

Mia konvinko estas komunisto kaj moderanarkisto. (-8, -5) konforma al http://politicalcompass.org/

Legu retpaĝo por ekspliko!

Marco

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-27 21:18:56

Ege interesa retpaĝo, dankon! Laŭ tiu paĝo mi estas maldestr/anarkisto(-5.75/-1.5)… pli malpli kiel mi jam diris antaŭe.

piteredfan (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-29 01:07:17

borja:Mi voĉdonus neniun.
Ankaŭ mi estas anarkiisto.
Ŝajnas ke Esperantujo estas lando liberecana.
rido.gif
Mi ŝatas ke ni povas priparoli amike pri politikaj vidpunktoj. Al anarkiistoj mi respondu per la ekzemplo de la hispana civila milito. Tiam kelkaj anarkiistoj, la sekvantoj de Durruti defendas laborisran ŝtaton de sindicatoj kaj POUM (Partio Laborista de Unuigo Markista). Aliaj anarkiistoj aliĝis la burĝan registraron de Katalunjo. Tio, laŭ mia opinio, estis malpli honorinda. La plej malhonorinda, mi opinias, estus forstaradi kaj permesi ke la faŝistoj regpotenciĝu. Eble la tria konformus al anarkiistaj principoj, precipe se faŝismo kaj komunismo samemiĝus. Mia kvartalo rememorigas la tridekan datreveno de batalo inter socialistoj kaj faŝistoj. kiujn socialistoj kaj lokaj nigruloj venkis. rideto.gif Mi partoprenis tiam kiel homa barikado. rideto.gif Tiam oni diris en ĵurnaloj ke la faŝistoj kaj la kontraŭfaŝistoj estis ambaŭ samaj ĉar ili batalis unu kontraŭ alian, sed maldekstruloj ne kutimidas je perforto. Faŝismo gloris perforton kaj militon.

hulten (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-29 19:54:59

piteredfan:Tiam oni diris en ĵurnaloj ke la faŝistoj kaj la kontraŭfaŝistoj estis ambaŭ samaj ĉar ili batalis unu kontraŭ alian, sed maldekstruloj ne kutimidas je perforto. Faŝismo gloris perforton kaj militon.
Ĝi estas malbona ke la ĵurnaloj diras kej. Kaŭzo estas, mi pensas, ambaŭ estas kontraŭ la nuna politiko, kontraŭ la nuna mondaordo.

borja (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-30 16:58:17

Mi ŝatas ke ni povas priparoli amike pri politikaj vidpunktoj. Al anarkiistoj mi respondu per la ekzemplo de la hispana civila milito. Tiam kelkaj anarkiistoj, la sekvantoj de Durruti defendas laborisran ŝtaton de sindicatoj kaj POUM (Partio Laborista de Unuigo Markista). Aliaj anarkiistoj aliĝis la burĝan registraron de Katalunjo. Tio, laŭ mia opinio, estis malpli honorinda. La plej malhonorinda, mi opinias, estus forstaradi kaj permesi ke la faŝistoj regpotenciĝu. Eble la tria konformus al anarkiistaj principoj, precipe se faŝismo kaj komunismo samemiĝus. Mia kvartalo rememorigas la tridekan datreveno de batalo inter socialistoj kaj faŝistoj. kiujn socialistoj kaj lokaj nigruloj venkis. Mi partoprenis tiam kiel homa barikado. Tiam oni diris en ĵurnaloj ke la faŝistoj kaj la kontraŭfaŝistoj estis ambaŭ samaj ĉar ili batalis unu kontraŭ alian, sed maldekstruloj ne kutimidas je perforto. Faŝismo gloris perforton kaj militon.
Kara piteredfan, mi ne sukcesas kompreni tion, kion vi celas, sed mi ŝatus diri ion. Multaj uzas la okazaĵoj, kiuj estis dum la hispana civila milito por iel plifortigi tion, kion oni diras pri la anarĥiistoj, jen por kritiki kaj prijuĝi ilin jen por laŭdi ilin. Estas ĝuste taksi ĉiun laŭ la faktoj sed tiuj okazaĵoj estis tre gravaj, krome estas malfacile koni la kialojn de iuj tiamaj eventoj, do miaopinie estus nekonsilinde taŭgigi ilin al la personaj opinioj, tial mi petas, ke ni flankenmetu tiujn okazaĵojn kaj uzu aliajn argumentojn por paroli pri anarĥiismo.

Amike.
sal.gif

Reen al la supro