Al la enhavo

Helpu min trovi la plej bonan operaciumon?

de Zafur, 2012-februaro-05

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Zafur (Montri la profilon) 2012-februaro-05 05:33:12

La tekokomputilon mi eble aĉetos estas tre antikva. Mi volas ĝin ĉar estas alloga. ridulo.gif (Mi ordinare malŝatas Apple-n. En la okazo se iu volas koni kiu modelon, ĝi estas la pektena konko "ibook" aŭ en la angla, "Clamshell ibook G3")

La konstruplanoj estas 466mhz procesoro kaj 584 ĉefmemoro. Ĝi ankaŭ havas 10GB diskaparaton, do la amplekso de la operaciumo ne estas grava. (Ĝin jam plibonigis.)

Kio estas la plej bona Linuksa operaciumon? (La tekokomputilo ankaŭ havas PPC-an (PowerPC) arĥitekturon.)

(Mi bedaŭras pro iu eraroj. Mi ankoraŭ estas "eterna komencanto". ridulo.gif )

mschmitt (Montri la profilon) 2012-februaro-05 07:35:50

Debian Linuks funkcios sufiĉe rapide sur la iBook G4. Sed mi dubas ĉu tia maljuno sistemo feliĉigos vin, se vi ne estas spertulo. Mia Powerbook G4/550 el la jaro 2001 havis multe da problemojn pri linuksaj peliloj, ekzemple de la sendrata reto aŭ eĉ la sonkarto.

Ili estas belaj ludiloj, sed estas problema se vi volas fari ĝin vian ĉefan komputilon. Aliaflanke, se ĝi estas ludilo por vi, la originala operaciumo eble estas la plej bona alternativo. (Bedaŭrinde ne plu ekzistas Firefox por MacOS X PPC.)

Zafur (Montri la profilon) 2012-februaro-05 18:35:54

mschmitt:Ili estas belaj ludiloj, sed estas problema se vi volas fari ĝin vian ĉefan komputilon. Aliaflanke, se ĝi estas ludilo por vi, la originala operaciumo eble estas la plej bona alternativo. (Bedaŭrinde ne plu ekzistas Firefox por MacOS X PPC.)
Jes, mi aŭdis pri Debian. Eble mi uzos ĝin. Mi ne estas spertulo sed... Mi estas "gik"eto (geek), kaj mi konas gikegon. lango.gif

Ĝi ne estos mia ĉefan komputilon. (Eble mi uzos ĝin por skribas ĉe lernejo.) Mi jam havas du komputilojn, unu estas portebla. Do jes, ĝi estos ludilo. ridulo.gif La komercisto forigis la originalan operaciumon. Mi esperis por Linukso ĉar mi preferos ludi kaj lerni kun ĝin. Espereble malpli problemojn okazos. malgajo.gif
La originala operaciumo estis Mac OS 9.xx.

(Mi esperas modifi la komputilon iam kun "netbook"a partojn... Sed post multaj jaroj.)

Koracio (Montri la profilon) 2012-februaro-07 20:18:31

Tie estus iu malgranda Linukso gusta, Puppy, Damn Small, aŭ simila.

mschmitt (Montri la profilon) 2012-februaro-07 21:27:59

La originala operaciumo estis Mac OS 9.xx.
Ho, vi eĉ skribis sed mi ne legis ke via iBook havas G3 procesoron. MacOS 9 jam estis ege posttempa je 2000. Mi ankoraŭ havas originalan diskon de Mac OS X 10.1 kio alvenis kune kun la Powerbook, sed mi ne scias ĉu ĝi operacius je la iBook kaj vi verŝajne eĉ ne trovus uzeblan retesploradon por ĝi.

Feliĉe, vi havas multe da memoron kaj iu ajn Linukso kun simpla fenestrosistemo certe funkcios bone.

Hantek (Montri la profilon) 2012-februaro-07 21:39:09

Koracio:Tie estus iu malgranda Linukso gusta, Puppy, Damn Small, aŭ simila.
Mi ankaŭ pensas ke Puppy Linukso estus inda instali. Ankaŭ Lubuntu aŭ Xubuntu funkcias bone.

Zafur (Montri la profilon) 2012-februaro-08 00:34:38

Dankon por via helpo, mschmitt. ridulo.gif
Mi aŭdis pri Puppy Linukso. Ĉu Puppy/Damn Small funkcios je PowerPC arĥitekturon?

flipe (Montri la profilon) 2012-februaro-10 16:27:52

mi metas ĉi tien kelkaj ligiloj de Linuksaj versioj por PPC arkitekturo.

http://penguinppc.org/
http://www.debian.org/ports/powerpc/ (Debian estas ĉiam bona elekto)
http://www.archlinŭppc.org/
http://mintppc.org/about (Linukso Mint por PPC)
http://www.yellowdoglinŭ.com (Fama Linuksa por PPC)

Zafur (Montri la profilon) 2012-februaro-11 02:30:36

flipe:mi metas ĉi tien kelkaj ligiloj de Linuksaj versioj por PPC arkitekturo.

http://penguinppc.org/
http://www.debian.org/ports/powerpc/ (Debian estas ĉiam bona elekto)
http://www.archlinŭppc.org/
http://mintppc.org/about (Linŭ Mint por PPC)
http://www.yellowdoglinŭ.com (Fama Linuksa por PPC)
Dankon por via helpo! ridulo.gif Mi legos ilim.

Reen al la supro