Al la enhavo

Sarkozy k Merkel

de Altebrilas, 2012-februaro-07

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-februaro-07 11:28:09

Mi hieraŭ vidis ilian komunan intervjuon ĉe la televodo. Kiam Merkel faris paroladon germanligve, tio aspektis monotona, ĉar ni aŭdis nur la tradukanto. La francoj plejofte ne parolas la germanan, tial la televidoj ne aŭdebligas la originalan. Eĉ Sarkozy ŝajnis enuiĝi. malgajo.gif

Mi havis la saman impreson 20 jarojn antaŭe, kiam Mitterand debatis kun Kohl.

Feliĉe, kiam estis demandoj de la ĵurnalistoj, estis iomete da humuro. okulumo.gif

Mi bedaŭras, ke la EU-estroj ne parolas esperante: la debatoj estus pli vivaj. rido.gif

Mankas komuna kulturo, libere elektita kaj ne trudita, ĉefe pri valoroj kaj sentemoj, kiu helpus la politikistojn diverslandajn komuniki kun siaj reciprokaj popoloj..

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2012-februaro-07 14:17:15

Frau Merkel jam diris tiom da malspritaj frazoj, ke preskaŭ neniu vere volas aŭskulti ŝin, ekzemple:
"Lieber Barack, ich bedanke mich für die intensiven, freundschaftlichen Gespräche und auch für den sehr intensiven Austausch. Ich denke, auch wenn wir anders aussehen als unsere Vorgänger, haben wir doch vieles miteinander zu besprechen."

Traduko:
"Kara Barack, mi dankas vin por la intensaj, amikaj interparoloj kaj ankaŭ por la tre intensa interŝanĝo [kiel "konversacio"]. Mi pensas, ke kvankam ni aspektas diference ol niaj antaŭuloj, ni havas multajn temojn por diskuti."

Serioze: KION?

Eble estas pli bona, ke nur malmultaj francoj komprenas na Merkel.

PS: Ke ŝi perturbas la francan baloton, verdire ne estas akceptebla...

MallumaKobajo (Montri la profilon) 2012-februaro-08 10:40:25

Eŭropo bezonas alian politikan strukturon. La tiel nomata "germanfranca direktoro" ne reprezentas la tutan eŭropan loĝantaron. Merkozion okulumo.gif oni ne elektis. Francoj elektis Sarkozy-on por la francaj aferoj kaj rilatoj. Simile la germanoj pri Merkel. Sed la hispanoj ambaŭ ne elektis, sed ĉi tie prenas ĝiajn decidojn kiel proprajn.

Mi tion ne zorgu, ĉar mi estas meksikano. Sed mi loĝas en Eŭropo, kaj ĝiaj decidoj frapas min.

Ĝis!

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-februaro-09 14:20:57

En Eŭropo, francoj plendas, ke germanoj estras EU-n. la aliaj plendas, ke francoj kaj germanoj estras ĝin. Germanoj plendas, ke ili devas pagi por ĉiuj! okulumo.gif

Reen al la supro