Al contingut

Krokodila Renkontiĝo 2012 (suda Francio / Okcitanio)

de le_chaz, 13 de febrer de 2012

Missatges: 3

Llengua: Esperanto

le_chaz (Mostra el perfil) 13 de febrer de 2012 14.28.18

Krokodila Renkontiĝo okazos de la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012 en la pirinea vilaĝo Arrout (suda Francio / Okcitanio).

Krokodila Renkontiĝo (aŭ mallonge KR) estas esperanto-aranĝo, kiu okazas printempe kiam la 1-a de majo trafas mardon aŭ ĵaŭdon, tiel ebligante longan 4-tagan semajnofinon. Ĝi okazas en Arrout, vilaĝo en la Pirenea montaro, proksimume 100 kilometrojn sude de Tuluzo kaj proksime de la hispana limo.

La temo de ĉi-jara KR estas «alternativoj». Por pli da informoj, vizitu la retpaĝaron de KR.

Ĝis baldaŭ! sal.gif

le_chaz (Mostra el perfil) 19 de març de 2012 17.55.28

Mi volas atentigi, ke baldaŭ venos la limdato por aliĝi al Krokodila Renkontiĝo kun rabato!

La unuan paŝon vi faros plenigante la jenan aliĝilon.

sal.gif

le_chaz (Mostra el perfil) 5 d’abril de 2012 8.05.44

le_chaz:Mi volas atentigi, ke baldaŭ venos la limdato por aliĝi al Krokodila Renkontiĝo kun rabato!

La unuan paŝon vi faros plenigante la jenan aliĝilon.

sal.gif
La limdato por aliĝi kun rabato estis ŝovita al la 10a de aprilo! Jam 10 personoj el 5 ŝtatoj!

Cetere, jen estas la antaŭprogramo de la renkontiĝo.

Tornar a dalt