Ujumbe: 2
Lugha: Esperanto
oxymor (Wasifu wa mtumiaji) 23 Februari 2012 12:28:55 alasiri
Facebook facile permesas fari enketojn. Ĉu ni ne uzu tion, por pli bone scii, kiel la neesperantistoj taksas Eon?
La rezultoj estus interesaj en si mem. Plue, ili povus helpi la esperantistojn, kiuj volas strategion por efike disvolvigi ĝin.
Mia ideo estas :
1) ni interkonsentu interesan demandon pri Eo. La demando estu simpla, kaj rapide legebla, do ni ne metu argumentojn ene (plue ĉar ni celas havi opinion de homoj, ne ŝanĝigi ĝin).
2) ĉiu lernu-ano, kiu volas, metu la sondon ĉe sia fejsbuk-a muro (sialingve).
3) je konsentita dato, la enketo estos finita. Ĉiu metas la rezultojn en lernu-an fadenon, por ke ni adiciu la rezultojn (kaj aldonas la interesajn komentojn).
La fejsbuka enketo celu nur neEsperantistoj (la opinio de Esperantistoj ja estas interesa, sed ni jam povas havi ĝin ĉe ĉi tiu forumo).
Se vi taksas tion farinda, proponu enketon.
Mia propono de enketo :
"
Se vere, Esperanto estus pli malpli dekoble* pli rapide lernebla por sama precizeco; tiam, uzi Eon kiel lingvo inter homoj, kiuj ne havas komunan lingvon, estus por mi :
a) farinda projekto, do tio eble funkcios iam, ĉar ...
b) farinda projekto, oni povas provi, sed neniam funkcios, ĉar ...
c) interesa ideo, sed fakte malfarinda projekto, ĉar...
d) tute nevolebla afero, ĉar ...
"
Kaj sube, en komento, mi aldonus
"
Ĉi tio estas enketo farita ĉe pluraj fejsbukanoj. Mi konsentas ke mia respondo estos uzata por fari grupajn datumojn. Se vi estas Esperantisto, bonvolu NE respondi, por ne biasigi la enketon. Dankon pro via partoprenado.
Ne hezitu komenti!
"
*ĉu iu havas pli bonan estimadon, kaj fonton, pri ĉi tiu nombro...estas nombro kiun mi ofte aŭdis, kaj ke mi taksus vera pro mia sperto...sed tio ne sufiĉas

fstphane (Wasifu wa mtumiaji) 23 Februari 2012 2:41:29 alasiri
Interesa ideo.Sed persone mi ne uzas fejsbukon.
"dekoble"ne estas vera por ĉiuj.
*ĉu iu havas pli bonan estimadon, kaj fonton, pri ĉi tiu nombro...estas nombro kiun mi ofte aŭdis, kaj ke mi taksus vera pro mia sperto...sed tio ne sufiĉasRilate al tiu ĉi nombro,eble estus pli bone diri,laŭ mi,"...inter kvin kaj dekoble pli..."
"dekoble"ne estas vera por ĉiuj.