Al la enhavo

Traktaĵo pri "La Ringesrto" de J. R. R. Tolkien

de palaman, 2012-februaro-25

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

palaman (Montri la profilon) 2012-februaro-25 11:58:52

Tre ofte por trovi la ŝlosion por traktado oni devas atentegi ŝajnajn mallogikaĵojn de la verko – tio estas, tiajn detalojn, kiuj malbone kunmetiĝas kun la aliaj. Kiam la aŭtoro do kvazaŭ tromensogetas, kontraŭdiras sin mem. Ĉiu aŭtoro certe intencas eviti tiaaĵojn, sed tute ĉirkaŭiri ilin ŝajnas neebla. Ja la aŭtoro estas nura homo, sed la muzo ja ne estas. Kaj la aŭtoro havas homan logikon, dum ke la muzo ja – nehoman.

Ni atentu tiaspecan detalon en "La Ringestro".
Komence rememoru, pri kio do temas dum tiom da folioj? Kion intencas ĉiuj bonkoraj herroj? Detrui la Ringon, ĵeti ĝin en Orodruino por ke ĝi ne trafis manon de la Nigra Estro.
Nun rememoru, kiamaniere la Ringo fuĝis de sia Mastro?
Ĉio estas ja mirinde simpla. La homo nomita Isilduro, filo de Elendilo, dehakis la fingron de Saŭron kun la Ringo.
Tio ege surprizas nin kaj pripensigas: Ĉu vere Saŭrono havante la Ringon malpli bone posedis la batalarton ol Isilduro? Do se ne, ĉu no troigas la bataldanĝerecon de kamarado Saŭron? Por kio oni tiom baraktas eviti revenon de la Ringo al ĝia Mastro, se eĉ kun la Ringo li tamen restas sufiĉe venkebla persono? Certe bonkora Gandalfo scipovas (kiam tio necesas) haki fingrojn ne malpli bonŝance ol Saŭron! Kaj Ĝorlum ja estas elstara fakulo pri formordi fingojn kun ringoj. Se oni atakigos dek Gorlumojn kontraŭ kamarado Saŭron – do tiu ne plu havos lokon por surmeti ringaĉojn ridulo.gif
Tio estas evidenta mallogikaĵo ĉe Tolkien. Se Saŭron kun la Ringo estus tiom danĝera, do kial kaj kiel li tiom baldaŭ adiaŭis la Ringon? La klarigo de Tolkien mem restas tute nesufiĉa.

Do ni devas fari la laboron, kiun Tolkien mem farus nmalfacile aŭ eĉ tute ne povus. Ekkonscii, kion celas muzoj, kiam oni subdiras tiaspecajn (mallogikajn kaj nekonvikan) solvon. La verkisto mem ne povas analizi sian verkon, alikaze la fadeno de verko elglitis la manojn. La aŭtoro kondasmitas iom perfidi sin al deziro de muzo, fidi ŝin.

Do, mia klarigo de la afero:
La Ringo MEM ne volis servi malbonon kaj malican Nigran Estron. Tutan vivon ĝi revis havi mastron malenvian, modestan kaj moderan, kiu ne tro laborigos ĝin kaj ne igos ĝin kontentigi siajn stultajn deziraĉojn. Sed preferinde li metu la Ringon surbreten kaj amos ĝin neprofiteme. Unuvorte, iun similan al Bilbo Baggins.
Ĝuste tial la Ringo transdoniĝis el manoj al la aliaj ĝis kiam ĝi restis ĉe Baggins. Ĝormulo estis cetere ankaŭ nemalbona estro, sed Baggins ja multe pli bona.
Tio estas ĝenerala por ĉiu modernaj fabeloj motivo: spiritoj de plu volas servi homojn kaj laŭeble strebas trovi mastron, kiu amus neprofiteme, sen iu ajn postuloj... Oni trovas ĝin ĉefa kaj baza por "Moviĝanta kastelo de Haŭl", "Hari Poter kaj Donacoj de Morto" kaj muiltaj aliaj verkoj.

palaman (Montri la profilon) 2012-februaro-25 11:59:56

Sed ĉi tie, en "La Ringestro", la situacio estas komplikigita de tio, ke temas pri ringo – pri magia objekto, kiu ne estas spirito, estas materia kaj sekve povas esti detruita. Ni komprenas ke magia objekto postulas oferon por krei ĝin magia. Ni ne scias kiom da teruraj oferoj donacis Saŭron al diablo por ekhavi la Ringon, sed evidente ja sufiĉe. Sed detruiĝo de la Ringo (samkiel ekzemple detruiĝo de "krestraĵo" ĉe Hari Poter) faris la aferojn sensenca. Do diablo prenis la profiton, sed reatis libera de la devoj pri la artefakto.

Post kiam ni ekkonsciis la rezonon, nin ne plu mirigas konkludo, ke la Ringo PLEJ deziris reveni en Orodruino (de kie ĝi venis). Ja ĉiu "deziro" de la Ringvo – samkiel deziro de sorĉbastono kaj ĉiu magia artefakto – esats esence deziro de tiu spirito, kiu estis enloĝigita en la artefakton per iu (laŭregule sanga) oferado.

Nu, kaj tio ke Diablo ne tro deziras servi sorĉistojn kaj fakte servas ilin nur pro sia propra profito – tion oni de bezonas pruvi.

Do la ringspirito DEZIRIS laŭeble baldaŭe ĉesi enOrodruinigi la ringon kaj devojn rilate al sia kontrakto kun Saŭron. do ĉiu bonkora persono, kiu intencis fari la saman per siaj personaj kaŭzon, estis fakte plenumanto de volo de la ringo. tial oni nomas la verkon "La Frataro de la Ringo". Kaj ni ne plu miras ke tiu bona ago (detrui la Ringon) estis farita per helpo de sorĉistoj, mortuloj kaj aliaj malbonaj (de kristana vidpunkto) fortoj. Ĉi ĉio estas ja korekta kaj tute racia.

Do ni plu klarigu la verkegon "La Ringestro". Ĉar ĉiu detalo iĝas tute klarigebla kaj logika. Iĝas nun klara, kial ĝuste Gorlum akiris la respekton liberigi la mondon de la malfeliĉo. Ja li posedia la Ringon pli longe ol iu ajn, kaj amis la Ringon plie ol iu ajn. Kaj jen do – la Ringspirito pridonacis al sian fidelan sklavon plejan honoron – oferi la vivon por plemuni la deziron de sia estro.

Sahaquiel (Montri la profilon) 2012-februaro-27 17:49:21

Unue, l' mezter' estas alia mond', sen estaĵoj tiaj kiaj l' kristanaj diabloj, Saŭron kreis l' ringon per sia propra pov', li oferis nenion al diabloj.

Due, Eble Isildur', fil' de Elendil' estis tre forta hom', kun granda pov' kaj l' nura kiu povis dehaki l' fingron de Saŭrono.

Reen al la supro