去目錄頁

librivox.org - senkostaj sonregistrita libroj

mannyneira, 2012年2月26日

讯息: 9

语言: Esperanto

mannyneira (显示个人资料) 2012年2月26日下午5:52:16

Forumanoj,

Serĉante ekzemplojn de parolata Esperanto, mi trovis retpaĝon librivox.org, kiu enhavas nombron da senkostaj sonregistritaj libroj en esperanto: kaj mi pensis ke aliaj lenrnantoj eble estus interesitaj.

Ili inkluzivas la "unuan libron" de Zamenhof, ankaŭ lian "Plenan Gramatikon de Esperanto", kelkajn aliajn kursojn esperantajn, "La Aventurojn de Alicio en Mirlando" de Lewis Carroll, kaj (interese) "La Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj" de la UN.

Ĉi tiu retpaĝon ŝajnas bonega ideo: estas domaĝo ke ne estas pli multaj libroj esperantaj tie. Iu ajn povas kontribui: tiu bezonas nur libron nekopirajtitan, komputilon kun mikrofono, kaj horon aŭ tri.

Ĉimomente, kiel devas esti evidente, mi ne paroli esperante sufiĉe bone: sed kiam - fine - mi parolas pli da Esperanton ol da esperantaĉon, eble provos mi mem.

Amike,

Manny

Interretano (显示个人资料) 2012年2月26日下午6:33:20

Se vi volas aŭskulti Esperanta paroladon, estas ankaŭ Esperanta Retradio, kiu estas elsendata ĉiutage.

Krom Gutenberg kaj la retpaĝaro de Don Harlow, estas ankaŭ Vikifontaro, kiu entenas kelkajn mallongajn verkojn, ekzemple la Leteron al Borovko, aŭ paroladojn el Universalaj Kongresoj.

mannyneira (显示个人资料) 2012年2月28日下午10:21:43

Dankon Interretano pro via respondo.

Mi estas aŭskultinta "Esperanta Retradio"-n - ĝi estas unu el la kaneloj en "Esperanto-radio Muzaiko", programo por Androidaj poŝtelefonoj. Mi ankaŭ rekomendas la radio-stacion, kaj la programon.

Mi konas Gutenberg, Vikifontaro, kaj la verkoj de Don Harlow... sed ĉu ili havas sonregistraĵojn?

Manny

Rodrigoo (显示个人资料) 2012年2月29日上午11:27:08

Ja estas bona ideo, ĉefe se ni povus havi librojn registritajn de personoj el malsimilaj lokoj... en la pasintaj tagoj, surprizigis min aŭskulti kelkajn strangajn akĉentojn, ehe.

Jam de kelkaj semajnoj mi ekaŭdis aŭdlibrojn kaj plaĉegas al mi (malgraŭ ke ne anstataŭigas bonan librolegadon. okulumo.gif

Eble ĉisemajne mi klopodos registri la Tri Noveloj de Mark Twain (estis la plej interesa en Gutemberg). Ĉu iu scias pri aliaj retejoj kiuj disponebligas e-librojn - prefereble eldonitaj antaŭ 1923?

Mannyneira, nepre ne hontiĝu registri! Certe iu ajn profitos fruktojn donitajn de via registrado! Aldone, mi konas muuuultajn centjaraĝajn esperantistojn kiujn tre bizare parolas... kio helpis min plibonigi mian elparoladon estis konsilo de japanano: nepre ne parolu kiel brazilano!
Do, viakaze, esploru pli la plej kutimaj prononceraroj de viaj samlingvanoj. Ofte, estas ekzakte nia denasklingvemo kiu fuŝas nia akĉentadon, ehe.

Sammondane,
Ĥod

mannyneira (显示个人资料) 2012年2月29日下午1:43:27

Rodrigoo, dankon pro via kuraĝigo, vere. Vi estas klare persono bonkara ridulo.gif

Sed eble... estus pli bone por mi (kaj ĉiuj) se mi atendu iomete antaŭ ol registri mian voĉon. La plej granda problemo ne estus mia akĉento. Sendube mia akĉento estas terurega, vi komprenas, sed tio ne mortigus iun ajn. Ne, la problemo estus ke mi devas diri iujn vortojn dufoje (aŭ trifoje...) antaŭ ol trovi la pravan prononcon. La litero "c" estas la plej malbona. Ial, fojfoje, la dirado de "c" balbutigi min tute, kaj aŭskulti "eksci... ek... eksciteco" rereree eble ja mortigus. (Vortojn kiaj "ekciteco" estis inventitaj kaŝe de tiuj, kiuj volis malebligi ke anglaparolantoj ciame lerni la lingvon internacian. Aŭ eble sole mi.)

Mi ne scias kie oni povus trovi publikhavajn librojn, krom tiuj lokoj nomitaj supere.

Mia favorata aŭtoro estas Jorge Luis Borges - sed malfeliĉe mi kredas ke liaj verkoj ne estas tradukitaj esperanten, kaj ne jam estas publikhavaj. Ili estas belege skribitaj - kun la plej simplaj vortoj rakontantaj la plej filozofie fascinantajn rakontojn - kaj tradukiĝus bone. Sed devas esti multaj aliaj libroj por legi kaj registri. Ĉu iu ajn scias aliajn fontojn?

Vi pravas - estus bone auskulti parolantojn (por mi) neanglajn. La leganto de "Alicio en Mirlando", de librivox.org, estas angla - kaj tre bona - sed estas eble ke mi komprenas lin iomete pli facile ĉar la maniero de lia parolado estas kiel la mia. Do, se vi registras libron de Mark Twain, bonvolu, diru al mi: mi tre ŝatus aŭskulti ĝin!

dobri (显示个人资料) 2012年2月29日下午2:51:15

Multaj E-libroj troviĝas sur la paĝo
http://i-espero.info/elsutaro/esperantaj-libroj

Rodrigoo (显示个人资料) 2012年2月29日下午3:57:22

Manny, mi komprenas ke vi emas unue plibonigi vian fluecon anttaŭ ja registri, tio estas laŭdinda. Tamen, eble estus pli bone por vi forgesi la publikajn registrojn nun kaj nur registri por vi mem. En la retpaĝo de librivox ili diras ĉi tie:
"If you want to improve your reading, edit your own work but don’t be a perfectionist, just keep on reading and editing — you’ll naturally begin to make small adjustments in your reading, and the whole process will become more and more enjoyable."
Do, eble se vi faras tion por vi mem, por ke vi sin aŭskultu, povus esti bona lernilo, ĉu ne?
Rilate al la prononco, mi ja sugestas ke vi kontrolu la prononcsugestoj de Bertilo en PMGO, ja helpegis min (ĉefe rila al Ĥ, kies sono ni ja ne havas en la portugala). Vi kaj povas trovi PMGO en la retpaĝo sugestita de Dobri, kaj en la oficiala kaj ĝisdatigita paĝo de Bertilo: bertilow.com

Iel ajn, dank`al la bona konsilo de Dobri, mi memoris pri Georgo Dandi, de Moliere. Estis unu el la unuaj libroj kiujn mi legis en esperanto: facilaj vortoj, amuzaĵo kaj bona rolo de la historio. Ja leginda!

Mi ekregistras hodiaŭ Mark T. Vidos ni la rezulto. lango.gif

Sammondane,
Ĥod

Rodrigoo (显示个人资料) 2012年2月29日下午4:06:12

Ah, al tiuj kiuj havas je sia dispono bona interretkonekto, ja indas elŝulti Esperanto Eletronike, de E@I:
http://i-espero.info/elsutaro/esperanto-elektronik...

Ĝi enhavas ĉiajn aferojn. lango.gif

Mi ankaŭ ne scias ĉu vi kontrolis, Manny, tamen estas verkoj de Jorge Luis Borges en e-o. Ili troveblas ĉe tiu paĝo kiun Interretano komentis Don Harlow.

Sammondane,
Ĥod

mannyneira (显示个人资料) 2012年3月6日上午6:33:49

Dankon al vi, dobri: la E-libroj sur via retpaĝo estas bonegaj. Ĉu estas sonregistritaj libroj tie ankaŭe?

Ĥod, dankon ankaŭe pro via konsilo. Mi ja provos registri min mem por bonigi mian akĉenton: ĉi tiu estas ideo interesa.

Mi konas PMEG bone. Mi estas leganta, malrapide, ĉapitron post ĉapitron. Mi konscias ke ĝi estas libro referenca, sed ĝi estas skribita en tiel klara Esperanto, ke ĝi estas perfekta simple por praktiki legado.

La ĉapitro pri akĉento estis tre helpema, sed la problemo ne estas vere ke mi ne kompreni *kiel* prononci vortojn, ĝi estas simple ke mi ne ĉiame povas fari ĝin ridulo.gif

En mia lasta mesaĝo, mi estis nur mokanta min mem iomete. Mi opinias ke, eble, ne estas multe por diri pri prononcado... ĝi estas nur afero de tempo. La buŝo devos lerni novajn movojn, tial mi devos praktiki, praktiki, praktiki. Kaj mi akĉento estas boniĝanta, tre malrapide, sed laŭgrade.

Fakte, "ĥo" ne estas *tro* malfacila por diri, por mi... Mi familio estas hispana, kaj kiam mi estis juna mi parolis nur hispane - kaj la hispanoj ne timas "ĥo" ridulo.gif Sed mi vivas precipe en Anglujo, Irlando, kaj Sudafriko antaŭ tridek jaroj, parolanta nur angle, kaj nun mi parolas kun vera angla akĉento. Mi estus parolinta Esperanton pli bone kiam mi estis knabo ridulo.gif

Sed "co"... mi ne vere komprenis la kialon, sed se estas du aŭ tri "coj" en vorto, iame mi diras "c...c..." kvazaŭ freneza serpento.

> Mi ekregistras hodiau Mark T. Vidos ni la rezulto.

Bonvolu, diru al mi, kiam oportuna, kiel vi progresos... Mi ŝatus multe aŭskulti.

> Mi ankau ne scias cu vi kontrolis, Manny, tamen estas verkoj de Jorge Luis Borges en e-o. Ili troveblas ce tiu pago kiun Interretano komentis Don Harlow.

Ĥod! Kiel mi povas danki vin! Mi estis rigardinta tiujn paĝojn antaŭe, sed mi ne rimarkis la verkojn de Borges tie. Dankon, dankon! Mi komencos legi ilin ĉinokte ridulo.gif

Manny

回到上端