Al la enhavo

Ĉu estas "Google Translate" bona novaĵo?

de eddyh, 2012-marto-02

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

eddyh (Montri la profilon) 2012-marto-02 10:05:24

Ĉu estas "Google Translate" bona novaĵo?

Lastatempe ni malkovris ke ekzistas versio el "Google Translate" ankaŭ por la Esperantan lingvon. Ĉu estas tio bona novaĵo? Mi kredas ke ĉi tio ne estas "donaco de la cielo" sen malfeliĉaj konsekvensoj.

1. Amiko aŭ roboto? Ĝis nun mi trovis la Esperantamundon malgrandan sed tre afablan. Por mi estas tutatempe plezuro komunikadi kun alia homoj kiu, tiel kiel mi, faris la klopodon lerni la lingvon. Unu el mia korespondantoj min adresas kiel "karo amiko kaj samideano". Estonte dovus ni adresi novajn korespondantojn kiel "karo Esperantaparolanto aŭ Googleuzulo"?

2. Malkresko de lernado pri lingvoj. Mi havas la impreson ke en la tuta mondo oni malpli kaj malpli interesiĝas pri fremdlingvoj, aparte se oni konisderas la anglan lingvon kiel helplingvo anstataŭ fremdlingvo. Mi kredas ke la lernado de fremdlingvoj helpas pri la interkomprendiĝo kaj la fondaĝo de amikecoj intro homoj kiuj vivas en alia mondopartoj.

3. Senlaboreco. Se mi estus tadukisto mi ĉagriniĝus. "Google Translate" estas produko de artiferita intelekto. Eĉ se nuntempe ĝi ne estas tiel akurata kiel la homa cerbo, ekistas granda ebleco ke estonte komputiloj tradukos pli bone ol homoj. Mi kredas ke komputiloj dovus plipotencigi homojn kaj ne anstataŭigi homojn.

Fine, por respondi al la evidenta demando, me ne uzis "Google Translate" por skribi ĉi tian mesaĝon , sed mi laboras kun helpo de komputilovortaro. Tiamaniere mi esperas plibonigi mian lertecon pri la Esperanta lingvo.

Amike

Eddy

mschmitt (Montri la profilon) 2012-marto-02 11:07:59

Vi ne povas haltigi progreson. Kaj Google Translate, inter la 30 lingvoj kiujn ĝi jam konas ekde kelkaj jaroj, ne mortigis iun, ĉu? ridulo.gif

La luma flanko estas tio: Hazardaj legantoj de miaj esperantlingvaj afiŝoj nun povas traduki ilin kaj tiel la legantoj povas lerni ke Esperanto fakte estas viva kaj uzebla lingvo.

zan (Montri la profilon) 2012-marto-02 11:14:29

Mi opinias "Google Translate" utila. Ĝi helpos al mi pli rapide kaj pli multe legi Esperantajn tekstojn. Ĝi ankoraŭ erare tradukas al la japana, sed mi almenaŭ komprenas pri kio temas. Mi ĝojas, ke mi mem jam kapablas legi Esperanton. Ĉar eĉ se "Google Translate" eraras, mi ne eraras.

Desit1 (Montri la profilon) 2012-marto-03 02:23:30

eddyh:Ĉu estas "Google Translate" bona novaĵo?

Lastatempe ni malkovris ke ekzistas versio el de "Google Translate" ankaŭ por (la Esperantan lingvon) Esperanto. Ĉu estas tio bona novaĵo? Mi kredas ke ĉi tio ne estas "donaco de la ĉielo" sen malfeliĉaj konsekvencoj.

1. Amiko aŭ roboto? Ĝis nun mi trovis la Esperantan mondon malgrandan sed tre afablan. Por mi estas tutatempa plezuro komunikadi kun aliaj homoj kiuj, tiel kiel mi, faris la klopodon lerni la lingvon. Unu el miaj korespondantoj min adresas sendas leterojn kiel "kara amiko kaj samideano". Estonte dovus devus ni adresi sendi leterojn al novajn korespondantojn kiel "kara Esperantaparolanto aŭ Googleuzulantoo"?

2. Malkresko de lernado pri lingvoj. Mi havas la impreson ke en la tuta mondo oni malpli kaj malpli interesiĝas pri fremdlingvoj, aparte se oni konisderas la anglan lingvon kiel helplingvon anstataŭ fremdlingvo. Mi kredas ke la lernado de fremdlingvoj helpas pri la interkomprendiĝo kaj la fondo de amikecoj inter homoj kiuj vivas en aliaj mondopartoj.

3. Senlaboreco. Se mi estus tadukisto mi ĉagreniĝus. "Google Translate" estas produkto de artefarita intelekto. Eĉ se nuntempe ĝi ne estas tiel akurata kiel la homa cerbo, ekzistas granda ebleco ke, estonte, komputiloj tradukos pli bone ol homoj. Mi kredas ke komputiloj (povus)devus plipotencigi homojn kaj ne anstataŭigi homojn.

Fine, por respondi al la evidenta demando, mi ne uzis "Google Translate" por skribi ĉi tiun mesaĝon , sed mi laboras kun helpo de komputila vortaro. Tiamaniere mi esperas plibonigi mian lertecon pri la Esperanta lingvo.

Amike

Eddy
Jen kelkaj korektoj ridulo.gif

Vi scipovas la hispanan aŭ francan, ĉu ne?

Pri la enketo:
Mi ne ŝatas la tradukilon de Google, simple ĉar mi ne bezonas ĝin. Kelkfoje oni diras "Mi tradukis tion ĉi pere de la tradukilo de Google!" kaj mi respondas "Ĉu? Kial ne faris tion vi mem?"

Mi tre ĝojas ke vi ne uzis la tradukilon de Google ĉar tio montras al ni ke vere vi tre ŝatas laborigi vian cerbon por plibonigi viajn konojn, kaj ne pigrigi ĝin per facila "klaklaklakado".

cellus (Montri la profilon) 2012-marto-03 08:04:28

Mia respondo estas "Jes". Ĉar ĝi helpos novulojn lernante esperanton kaj ĝi ankaŭ – espereble – povas helpi al ni, kiuj scipovas esperanton, nome, se ni volas tradukigi tekston al lingvo kiun ni ne scipovas, ni povas unue fari tradukon en esperanton kaj tiam vidi ĉu estos io kion la programo ne komprenas. Tamen miaj ĝisnunaj proboj ŝajnas indiki ke google traduku ne povas lerni el traduku en lingvo b tiel ke ĝi povos uzi ĝin ankaŭ en lingvo c. Do, se mi tradukas tekston el mia gepatra sveda en esperanton kaj korektas la eventualajn erarojn en la esperanta traduko, mi ne havas garantion ke la programo faros la samajn aŭ eĉ aliajn erarjojn en ekzemple la pola.

Ekzemple ĝi ne povas ĝis nun bone uzi "ajn" aŭ ju... des. Kelkajn aferojn ĝi tradukas bone el esperanto en la svedan, sed ne nepre en la polan!

Mi trovis ke en tradukoj el la sveda en la latva ĝi ŝajnas miksi personojn kaj verbajn formojn. Nun mi malbone scias la latvan kaj ne povas bone prijuĝi tion. Samajn erarojn ĝi ankaŭ cetere faras en la pola, sed ĉar mi iom scias ĝin, mi povas iagrade kontroli tiujn.

Sed mi trovis ke ĝi faris tre bonajn, se ne tute korektajn tradukojn el "lerneja" vidpunkto el esperanto en la svedan!

Mi demandas al mi ĉu miaj multaj korektoj de svedaj tradukoj helpis al la programo.

Kjell R

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-marto-04 23:30:51

Mi kredas ke la simpla fakto de vidi Esperanton en la listo de la tradukeblaj lingvoj antaŭenigas nian movadon. Kiam pli-malpli neŭtra intanco, kiel Google/Guglo traktas nian lingvon sur la sama nivelo kiel la etnaj lingvoj, ĝi donas al E seriozecon.

pauxleto (Montri la profilon) 2012-marto-04 23:50:27

eddyh:Ĉu estas "Google Translate" bona novaĵo?
Jes, mi pensas "Google Translate" estas bona novaĵo!

ludomastro (Montri la profilon) 2012-marto-05 04:33:59

Mi ankaŭ pensas ke estas bona novaĵo. Perfekta? Ne. Bona? Jes.

Desit1 (Montri la profilon) 2012-marto-05 05:21:37

Traduki per Google Translate estas kiel peti al malbona tradukisto fari malbonan tradukon kiun, pere de alia ilo, ni mem povintus fari.

Eble estas bone traduki unu vorton kiun oni ne konas, sed ne plenan frazon, nek por komencantoj nek por spertuloj. Tio, kiel mi diris antaŭe, estas pigrigo la menson.

Ĉiam via, Sankta Goku!

Cimerman (Montri la profilon) 2012-marto-05 06:07:56

Desit1:Traduki per Google Translate estas kiel peti al malbona tradukisto fari malbonan tradukon kiun, pere de alia ilo, ni mem povintus fari.

Eble estas bone traduki unu vorton kiun oni ne konas, sed ne plenan frazon, nek por komencantoj nek por spertuloj. Tio, kiel mi diris antaŭe, estas pigrigo la menson.

Ĉiam via, Sankta Goku!
Kompreneble! Ĝusta esperantisto REGAS la lingvon!
Se li ĝin ankoraŭ ne regas, tiam li strebas diligente eklerni ĝin.

Reen al la supro