Al la enhavo

Pri akuzativo

de Jorn644, 2012-marto-16

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Jorn644 (Montri la profilon) 2012-marto-16 11:17:46

Mi faris taskon 13 de la dek-unua leciono en la libro "La Tuta Esperanto". Ĝi troviĝas ĉi tie: http://www.esperanto.mv.ru/Seppik/lec11.html#t13

Ĉu iu volas kontroli ĝin je eraroj?
La lastan jaron miaj instruistoj metis en mian kapon tro multe da gramatikaj reguloj kaj tial mi sentis min preskaŭ malsana . Mi vizitis faman kuraciston , kiu malkaŝis al mi la gravan sekreton de la sano , dirante al mi : vi devas forgesi ĉion , kion vi lernis. Plena de ĝojo pro tiu saĝa konsilo , mi decidis fari longan vojaĝon tra la plej bela lando de la mondo : mia patrolando .

Kun kelke da bonaj kamaradoj la tridek-unuan de Junio mi forveturis per rapida vagonaro al la vilaĝo Katvosto , kie estas la moderna kastelo de la mezepoka kavaliro Fortbrak . La vagonaro tutan horon kuris preter urboj kaj arbaroj kaj poste dudek minutojn inter senarbaj rokoj .

La kastelo kuŝas tri kilometrojn ekster la vilaĝo . Kun batantaj koroj ni eniris inter la malnovajn murojn de la kastelo , de kie blovetis la vento de la historio . Irinte tra malvastaj koridoroj kaj krutaj ŝtuparoj , ni atingis la grandan salonon . En tiu impona ĉambrego , kiun oni iam uzis por festenoj , staras granda ŝranko . Ĝi estas 9 metrojn alta , 7 metrojn larĝa kaj 837 kilogramojn peza . La gardisto de la kastelo rakontis , ke malantaŭ la ŝrankego en la muro estas sekreta pordo , tra kiu kavaliro Fortbrak kun sia juna edzino forkuris por savi sian vivon de la malamikoj , kiam li estis 99 jarojn aĝa . Li estis tiom forta, ke li povis per unu sola fingro formovi la ŝrankon .

Kontraŭ la ŝranko sur la muro pendis portreto de la kavaliro , pentrita laŭ malnova foto . Mi enrigardis malantaŭ la portreton por vidi la duan sekretan pordon , sed mi vidis nur araneaj retoj kun sekaj kadavroj de muŝoj, kiuj ne sukcesis savi sian vivon .

Apud la salono estas la dormoĉambro . Kiam ni eniris , ĉarma museto saltis de la tablo kaj kuris sub la liton , ĉar sub la mebloj estas la sekretaj pordoj de la musoj. La gardisto klinis sin kaj prenis de sub la lito gravan historian objekton: la pantofloj de kavaliro Fortbrak. Ni rigardis ilin kun admiro kaj respekto.

Krom la salonon kaj dormĉambron ni rigardis ankoraŭ kvar ĉambrojn, sed anstataŭ la turo , kiu estas proksimume 84.693 milimetrojn alta , ni vizitis la kelon , kiu ne havas fenestron. Tie mi metis mian vizitkarton sur la pordon. Post tio ni revojaĝis hejme , ĉar ni ne havis plu monon kaj tempon. Hejme mi sentis min denove sana kaj freŝa , kaj tuj mi decidis, ke la venontan someron mi daŭrigos mian interesan kaj agrablan vojaĝon.

Jorn644 (Montri la profilon) 2012-marto-16 11:20:33

La tasko estis: Alskribu la finaĵon -n, kie ĝi estas necesa
Mi skribis la akuzativojn grase.
------------------------------
Mi dubas pri la jenaj:
La vagonaro tutan horon kuris preter urboj kaj arbaroj kaj poste dudek minutojn inter senarbaj rokoj.
poste estas adverbo, ĉu ne? Kiam post havas -e (poste) ĝi estas adverbo, kaj sen -e ĝi estas prepozicio. Ĉu prave?
Kun batantaj koroj ni eniris inter la malnovajn murojn de la kastelo
Ĉu mi uzu akuzativon por montri direkton post la prepozicio inter?
Mi enrigardis malantaŭ la portreton por vidi la duan sekretan pordon
Ĉu mi uzu akuzativon por montri direkton post la prepozicio malantaŭ?
Tie mi metis mian vizitkarton sur la pordon.
Ĉu mi uzu akuzativon por montri direkton post la prepozicio sur?

sudanglo (Montri la profilon) 2012-marto-16 12:14:30

Kiam oni dubas pri uzo de la akuzativo por montri direkton, nur necesas demandi ĉu la dezirata signifo estas al la koncerna loko aŭ je la koncerna loko.

Por la unua dubo via, la signifo estas poste, dum 20 minutoj; do la uzo de la akuzativo estas bona. Poste ne rolas kiel prepozicio.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-marto-16 20:44:34

Forigite

Jorn644 (Montri la profilon) 2012-marto-18 17:49:10

Dankon.

Reen al la supro