Al la enhavo

Ĉu "Kio okazas?" ĉiam estis altnivela kurso?

de kaffirlily, 2012-marto-25

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

kaffirlily (Montri la profilon) 2012-marto-25 23:26:44

Se jes, tiam me estus altnivela esperantisto, sed tio certe ne estas vero. Mi preskaŭ certas, ke "Kio okazas" estis meznivela kurso kaj ekzistis aliaj kursoj en la alta nivelo.

Kiel oni nun povas lerni pli da Esperanto en kurso kun ekzercoj kaj vortlistoj? Ĉu ekzistas vera altnivela kurso? Aŭ ĉu oni povas nur legi la gramatikon por prepari sin por la ekzamenojn?

erinja (Montri la profilon) 2012-marto-26 00:08:35

La aliaj alt-nivelaj kursoj ĉe lernu estis forprenitaj, en la plisimpligo de la paĝaro. Ili ĉefe estis nur partoj de kursoj. Laŭ mi, "Kio okazas?" ĉiam devis esti alt-nivela kurso.

Por fariĝi vere alt-nivela Esperantisto, oni ne bezonas vort-listojn kaj simplajn ekzercojn. Oni devas skribi en Esperanto por profundiĝi en la gramatiko. "Kio okazas" estas tre bona kurso por fari tion, ĉar vi devas skribi propran rakonton (gvidita de rakontoj), do vi ĝenerale skribos multe pli, ol vi skribus en la aliaj kursoj.

Do se vi volas fari la ekzamenojn, jes, legu la gramatikon kaj faru ekzercojn pri gramatiko. Sed faru "Kio okazas". Kun bona lingvohelpanto, vi multon lernos, ĉar vi ricevos klarigojn pri viaj eraroj.

Ĉu vi jam faris la A-nivelan ekzamenon? Se ne, mi rekomendas ke vi faru ĝin. Tio estas bonega maniero por trovi la malfortecojn de via kompreno de Esperanto, kaj vi povas pli diligente studi tiujn temojn.

(helpeto: neniam estas -n post "por". Devus esti, "por la ekzamenoj", sen -n)

kaffirlily (Montri la profilon) 2012-marto-26 02:29:10

erinja:La aliaj alt-nivelaj kursoj ĉe lernu estis forprenitaj, en la plisimpligo de la paĝaro. Ili ĉefe estis nur partoj de kursoj. Laŭ mi, "Kio okazas?" ĉiam devis esti alt-nivela kurso.

Por fariĝi vere alt-nivela Esperantisto, oni ne bezonas vort-listojn kaj simplajn ekzercojn. Oni devas skribi en Esperanto por profundiĝi en la gramatiko. "Kio okazas" estas tre bona kurso por fari tion, ĉar vi devas skribi propran rakonton (gvidita de rakontoj), do vi ĝenerale skribos multe pli, ol vi skribus en la aliaj kursoj.

Do se vi volas fari la ekzamenojn, jes, legu la gramatikon kaj faru ekzercojn pri gramatiko. Sed faru "Kio okazas". Kun bona lingvohelpanto, vi multon lernos, ĉar vi ricevos klarigojn pri viaj eraroj.

Ĉu vi jam faris la A-nivelan ekzamenon? Se ne, mi rekomendas ke vi faru ĝin. Tio estas bonega maniero por trovi la malfortecojn de via kompreno de Esperanto, kaj vi povas pli diligente studi tiujn temojn.

(helpeto: neniam estas -n post "por". Devus esti, "por la ekzamenoj", sen -n)
Pardonu min, mi ne skribis sufiĉe klare: mi jam faris "Kio okazas" kaj nun serĉas alian kurson. Kaj jes, mi jam sukcese faris A-nivelan ekzamenon kaj provis B-nivelan ankaŭ – nun mi provas min prepari por fari ĝin denove.

Parenteze, dankon por via helpeto; plaĉas al mi, kiam oni klarigas miajn erarojn ĉar tiam mi povas lerni.

erinja (Montri la profilon) 2012-marto-26 11:28:20

A ha mi komprenas.

Se vi jam faris "kio okazas?", la kursoj kiujn ni forprenis ne plu povus esti tre helpaj al vi, fakte! Ni forprenis ilin ĉar ili ne estis tre utilaj (ili ĉefe estis partoj de kursoj, kaj ne kompletaj kursoj), kaj ke ili aldonas laboron al niaj tradukantoj, sen multa aldonita valoro.

Se vi jam provis la B-ekzamenon, supozeble estis specifaj partoj en kiuj vi ĉefe eraris. Pri kiuj gramatikeroj temis? Eble vi povus legi en Esperanto-literaturo, kaj zorge atenti al okazoj kiam oni uzas (aŭ ne uzas) tiujn gramatikerojn, por provi kompreni precize kiam oni uzas aŭ ne uzas tiujn formojn.

Sed kiel mi jam diris, skribi multe estas laŭ mi la plej bona maniero por lerni kiam oni jam atingis certan nivelon. Eble vi povus skribi tre multe en la forumoj, kaj peti ke oni korektu viajn erarojn.

kaffirlily (Montri la profilon) 2012-marto-26 21:41:11

erinja:A ha mi komprenas.

Se vi jam faris "kio okazas?", la kursoj kiujn ni forprenis ne plu povus esti tre helpaj al vi, fakte! Ni forprenis ilin ĉar ili ne estis tre utilaj (ili ĉefe estis partoj de kursoj, kaj ne kompletaj kursoj), kaj ke ili aldonas laboron al niaj tradukantoj, sen multa aldonita valoro.

Se vi jam provis la B-ekzamenon, supozeble estis specifaj partoj en kiuj vi ĉefe eraris. Pri kiuj gramatikeroj temis? Eble vi povus legi en Esperanto-literaturo, kaj zorge atenti al okazoj kiam oni uzas (aŭ ne uzas) tiujn gramatikerojn, por provi kompreni precize kiam oni uzas aŭ ne uzas tiujn formojn.

Sed kiel mi jam diris, skribi multe estas laŭ mi la plej bona maniero por lerni kiam oni jam atingis certan nivelon. Eble vi povus skribi tre multe en la forumoj, kaj peti ke oni korektu viajn erarojn.
Dankon, Erinja. Jes, mi legas nun "La Fratoj Grimm" kaj la Detala Grammatiko. Miaj eraroj en la ekzameno estis precipe okazitaj pro mia nescio da vortoj, ekzemple, mi neniam vidis "ju...des" antaŭ la ekzameno, do mi ne komprenis la frazojn kiuj enhavis tiun vortgrupon.
(Tio estas longa frazo por mi!)

Kaj jes, mi nun ankaŭ provos, multe skribi en la forumoj. Vi pravas, skribi multe estas bona maniero por lerni. Dankon denove.

erinja (Montri la profilon) 2012-marto-27 00:07:49

Via gramatiko ĝenerale ŝajnas al mi esti tre bona. Do se vortprovizo estas problemo por vi, sendube multa legado helpos vin.

Reen al la supro