Vidigi
de Hyperboreus, 2012-aprilo-02
Mesaĝoj: 7
Lingvo: Esperanto
Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 20:13:10
darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 20:55:51
Mi manĝigas la supon al vi. = Mi manĝigas vin per supo.
Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 20:58:32
darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 21:00:33
Hyperboreus:Jes, tamen tio ne estas tre klara esprimomaniero - mi persone ĝenerale evitas uzi -ig ĉe transitiva verbo ĝuste pro tiu dusignifeco.
Sekve, mi povas diri: "Neniu amis ŝin, sed mi amigis ŝin." je senco de "Mi igis ke ŝi estu amata"?
Tjeri (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 07:17:48
Mi manĝigas la supon al vi. = Mi manĝigas vin per supo.kaj ne forgesu ankaŭ: Mi manĝigas vin de kanibalo.
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
sudanglo (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 09:10:46
Ĉu ne estus logike diri "Mi vidigas la blindulojn." sed "Mi videbligas la leteron."?Estas tute nature, ke kutime 'vidigi' signifas montri.
Multaj aferoj ne povas principe vidi - tiel estas nur unu ebla signifo por mi vidigis la leteron/filmon ktp.
Kaj vidpova estas la kutima kondiĉo por homoj - tiel vidigi iun en la senco de ebligo de vidpovo estus malofte bezonata.
Tamen vi povus diri Jesuo vidigis la blindulon kaj marŝigis la kriplulon.
La principo de neceso kaj sufiĉo regas la konstruon de kunmetitaj vortoj en Esperanto, sed foje oni enmetas 'at', ekzemple en interkonatiĝi.
tommjames (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 09:24:57
Hyperboreus:Ĉu estas pliaj vortoj kiuj suferas la saman efikon kiel "vidigi"?Teorie iu ajn transitiva ig-verbo povas 'suferi' tiun dusignifecon. Sed mi ofte vidis manĝigi kaj sendigi tiel uzataj. Oni povas manĝigi infanon (aktiva) aŭ manĝigi supon al infano (pasiva). Oni povas sendi literon, aŭ sendigi ĝin (igi ĝin sendita de iu alia, en la angla "have the letter sent").
Parenteze, Zamenhof diskutis ĉi tiun aferon en siaj Lingvaj Respondoj:
Z:PRI LA SUFIKSO IG KUN VERBAJ RADIKOJ
Oni ofte demandadis sin, ĉu kun la verbaj radikoj “igi” signifas “igi -anta” aŭ “igi -ata”. Sed la demando per si mem estas ne ĝusta, ĉar “igi” kun verbo signifas nek “igi -anta”, nek “igi -ata”, sed nur “igi -i”, sekve ĝi povas tre bone esti uzata en ambaŭ sencoj (aktiva kaj pasiva). En la plimulto da okazoj la senco de ig en verboj prezentas absolute nenian malklaraĵon; sed en tiuj okazoj, kie malkompreniĝo povas aperi, ni devas ĝin eviti ne per senbezona katenado de la senco de ig (kio estus tiel same neoportuna, kiel la katenado de aĵ, pri kiu mi parolis en la respondo 11), sed per precizigo de nia frazo mem. Ekzemple, ni ne povas diri “sciigi amikon novaĵon”, sed ni povas diri “sciigi amikon pri novaĵo” aŭ “sciigi novaĵon al amiko” ambaŭ frazoj estas tute regulaj kaj ambaŭ estas tute klaraj, — kial do ni devas demandi nin, kiu el la diritaj frazoj estas la sole bona? En frazo, en kiu la verbo kun ig havas du komplementojn, la akuzativo kaj prepozicio montras tute klare la rilaton inter la ambaŭ komplementoj; frazo, kiu havas nur unu komplementon, estas ordinare ankaŭ tute klara, ĉar la forestado de la dua komplemento per si mem jam montras la sencon de la frazo (ekzemple, se mi, sen plua precizigo per “al”, diros “mi manĝigas mian ĉevalon”, neniu dubos pri la senco de la frazo); fine en tiuj tre maloftaj okazoj, kiam ni efektive povas timi malkompreniĝon, ni ja tute ne bezonas aktivigi aŭ pasivigi la sencon de la sufikso ig, sed ni povas tute bone kaj regule aktivigi aŭ pasivigi la verbon, dirante “manĝantigi” kaj “manĝatigi”. La sufikso ig per si mem havas sencon tute difinitan (= fari, lasi, kaŭzi); ĝi fariĝas neklara nur tiam, kiam ni krom ĝia propra senco nepre volas altrudi al ĝi ian sencon aldonan, kiun ĝi per si mem ne havas kaj ne devas havi kaj kiu ( en okazo de efektiva neceseco) devas esti esprimata per alia rimedo (ekzemple, sencon de aktivigado aŭ pasivigado, de daŭrigado aŭ momentigado k.t.p.).
Respondo 13, La Revuo, 1907, Aprilo