Al la enhavo

Esperanto kvazaŭ helpilo

de Ryuuichi, 2012-aprilo-03

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 17:49:35

Saluton!

Ĉu vi iam uzis Esperanton kvazaŭ helpilo, kiam vi devus fari taskon malfacilan, ekzemple, fari skribon en alia lingvo? Mi ofte uzas ĝin por konstrui skemon antaŭ ekverki redaktaĵon en angla lingvo. Al mi ankaŭ utilas kiam mi estas en leciono de franca lingvo. Mi ja antaŭkonas plurajn vortojn, kiujn mi plej eble neniam vidis antaŭe, dank' al Esperanto.

Oni konkludas ke esperanto ankaŭ funckias kvazaŭ lingvohelpilo.

Fakte estas stultaĵo, sed mi emis publikigi mesaĝon pri io ajn en Esperanto lango.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 18:47:41

Jes, mi defintive profitis de Esperanto ekzemple en mia lernado de Latino.

Martinbr (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 23:24:32

Kiam mi lernas alian lingvon, ofte mi rekonas vortojn aŭ strukturojn el iu lingvo, kiun mi lernas antaŭe. Do ĉiuj lingvoj povas esti helpilo por lerni aliajn lingvojn. Al mi okazis nur sufiĉe malofte, ke en aliaj lingvoj mi rekonis elementojn de Esperanto. Sed eble estus malsame, se Esperanto estintus unu el la unuaj lingvoj, kiujn mi lernis.

raffadalbo (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 19:17:29

Martinbr:Do ĉiuj lingvoj povas esti helpilo por lerni aliajn lingvojn.
Tre vere! rideto.gif

maratonisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 06:04:32

La itala estas fremdlingvo, kiun mi parolas sufiĉe bone. Kiam mi parolas (eĉ kiam skribas) esperante, mi miksas ĝin kun la itala kaj inverse. Mi eklernis la italan antaŭ dekoj da jaroj, Esperanton - antaŭ tri jaroj.

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 07:54:57

Kiam mi lernis Esperanton, mi tuj rekonis multegajn vortojn el lingvoj kiujn mi jam sciis, nome, hispana, franca kaj angla.

Amike.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 09:06:40

Martinbr:Kiam mi lernas alian lingvon, ofte mi rekonas vortojn aŭ strukturojn el iu lingvo, kiun mi lernas antaŭe. Do ĉiuj lingvoj povas esti helpilo por lerni aliajn lingvojn. Al mi okazis nur sufiĉe malofte, ke en aliaj lingvoj mi rekonis elementojn de Esperanto. Sed eble estus malsame, se Esperanto estintus unu el la unuaj lingvoj, kiujn mi lernis.
Mi lernis esperanton kiel la dua fremdlingvo (la unua estis la deviga rusa lingvo en mia bazlernejo - post 15 jaroj de lernado mi ne povis paroli ĝin flue). Post ses monatoj mi jam povis legi kaj skribi esperante. Neniun alian lingvon oni povas ellerni tiel rapide. Esperanto estas simila al rekta vojo. La natura lingvo estas kiel vojo en densa ĝangalo - plena da esceptoj kaj kaptiloj. Tial mi opinias, ke neniu alia lingvo estas tiel helpiga por la lernado de fremdlingvoj kiel esperanto. Oni devas ĝin ellerni kiel la unua lingvo, ĉar la unua fremda lingvo estas la plej malfacila por lernanto.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 10:33:43

Esperanto kiel helpilo povas esti utila por lerni vortojn kiujn similas al tiuj de aliaj lingvoj, sed povas esti danĝera ĉar ĝi estas tiel faĉila kompare al nacilingvoj, ke oni probable estos malfeliĉa vidante tiom da esceptoj kaj stultaĵoj propraj de tiuj lingvoj, kaj oni ne volos lerni ilin, nur se ili estas reale necesaj por laboro aŭ alia deviga afero.
Ĝis

zan (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 11:46:21

Mi nun ne lernas fremdajn lingvojn krom Esperanto. Lingvoj, kiujn mi antaŭe provis lerni, ne fariĝis mia uzebla lingvo. Nun dank'al Esperanto mi lernis multajn vortojn, kiuj similas al tiuj de latinidaj lingvoj. Tia scio certe helpos min eklerni eŭropajn lingvojn. Sed mi ne kuraĝas fari tion. Ĉar ili havas multe da vortoŝanĝoj(konjugacio,deklinacio). Mi tute senkuraĝiĝas, nur vidinte la enkondukaĵon.

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 12:19:46

zan: eklerni eŭropajn lingvojn. Sed mi ne kuraĝas fari tion. Ĉar ili havas multe da vortoŝanĝoj (konjugacio, deklinacio). Mi tute senkuraĝiĝas, nur vidinte la enkondukaĵon.
Vi pravas. Okazas la samo al mi kun fremdaj lingvoj. Ili estas tro malfacilaj. Ne estas egalpezo inter peno kaj rezulto. Ankaŭ mi pensas ke vi jam havis sufiĉe da kuraĝo lernante Esperanton kiu, resume, estas okcidenta lingvo. Sed almenaŭ ĝi estas pli elportebla ol la aliaj.

Amike.

Reen al la supro