Contenido

Mi rezonis, ke ..

de sudanglo, 19 de abril de 2012

Aportes: 4

Idioma: Esperanto

sudanglo (Mostrar perfil) 19 de abril de 2012 09:22:52

Mi rezonis, ke la rapideco de mia intereta konekto estas limigita per la konekto kun la telefon-centralo (aŭ far mia ret-provizanto), kaj ne far la ret-adaptilo de mia komputilo kiu ja kapablis sendi datumojn de la komputilo al la enkursigilo jam je 54 megoj.

Do kiam mia enkursigilo paneis kaj mi ne nur aĉetis novan tian, sed ankaŭ instalis pli modernan ret-adaptilon en la komputilon, mi estis agrable surprizita trovi, ke la rapideco de mia inter-reta konekto saltis de 5 megojn gis 12 megojn.

1. Kiel tio povas esti? La botelkolo en la sistemo devus esti la senda rapideco ekde kiam la signaloj forlasas mian domon.

2. Ĉu 12 megojn per kupra konekto al la telefon-centralo estas bona rezulto?

novatago (Mostrar perfil) 21 de abril de 2012 10:32:58

Klarigi ke mi pensas ke konsultejo estas por lingvaj aferoj.

sudanglo:kiam mia enkursigilo paneis kaj mi ne nur aĉetis novan tian, sed ankaŭ instalis pli modernan ret-adaptilon en la komputilon, ... la rapideco de mia inter-reta konekto saltis de 5 megojn ĝis 12 megojn.

1. Kiel tio povas esti? La botelkolo en la sistemo devus esti la senda rapideco ekde kiam la signaloj forlasas mian domon.

2. Ĉu 12 megojn per kupra konekto al la telefon-centralo estas bona rezulto?
Mi tre dubas ke la problemo iam estis la retadaptilo de la komputilo ĉar eĉ la plej malrapidaj jam delonge atingas 10 Mb-ojn.

Eble la paneita retkondukilo ne estis bone agordita aŭ estis tro malnova kaj tial ne adaptita por rapidecaj ĝisdatigoj eĉ se ĝi ankoraŭ estis uzebla.

12 Mb-oj estas, laŭ mi bonega rapideco.

Ĝis, Novatago.

sudanglo (Mostrar perfil) 21 de abril de 2012 10:43:58

Sed la retadaptilo en mia portebla komputilo (malpli ol 2 jarojn aĝa) nur donas 5-7 Megojn per la sama enkursigilo. Ambaŭ komputiloj uzas Vindozon XP 3.

Diferenco estas ke la ret-adaptilo de la portebla estas 'g', la nova estas 'n'

novatago (Mostrar perfil) 21 de abril de 2012 10:54:03

sudanglo:Sed la retadaptilo en mia portebla komputilo (malpli ol 2 jarojn aĝa) nur donas 5-7 Megojn per la sama enkursigilo. Ambaŭ komputiloj uzas Vindozon XP 3.

Diferenco estas ke la ret-adaptilo de la portebla estas 'g', la nova estas 'n'
La sendrataj g-adaptiloj atingas 54 Mb-ojn. La plej malrapidaj (b-adaptiloj) atingas 11 Mb-ojn. Kompreneble, tio ne nepre garantias tiun rapidecon. Eble iu ŝtelas vian interretan konekton, sed tiu nur estas ideo; povas ekzisti aliaj faktoroj.

Ĝis, Novatago.

Volver arriba