Al la enhavo

Pri geja fiero

de Ryuuichi, 2012-aprilo-19

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 19:45:25

Sendube estas iuj samseksemuloj en ĉi tiu forumo (eĉ mi), do mi demandas hodiaŭ: se oni, la samseksemuloj, celas laŭrajtan egalecon, kial diable ni festas tagon specialan por sciigi la aliajn ke ni estas fieraj pro esti samseksemaj? Ĉu por rimarkigi la aliaj ke ni malsamas ol ili? Ĉu la aliseksemuloj havas tian festotagon por montri ilian fieron pro esti aliseksemaj? CERTE NE!

Kion vi opinias pri la geja fiero-tago?

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 19:58:17

Mi subtenas gejan fieron ĉar mi jam vivis en epoko sen ĝi. Mi vivis en epoko kiam samseksemuloj hontis pri si mem! Kaj bv rigardi Ruslandon kie oni ĉiam denove malpermesas gejan fierfeston. Tial ni bezonas ĝin. La aliseksemuloj havas siajn festojn ankaŭ – ekz Fraŭlino Mondo (Miss World) kaj ili havas festojn en kioj ni ne rajtas danci kune. Krom tio, estas okazo por ni konatiĝi inter ni.

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 20:08:41

robbkvasnak:Mi vivis en epoko kiam samseksemuloj hontis pri si mem!
Vere vi kredas ke tiel publikan feston helpos la hontemajn samseksemulojn agnoski kaj fieriĝi pri sia kondiĉo?

robbkvasnak:Kaj bv rigardi Ruslandon kie oni ĉiam denove malpermesas gejan fierfeston. Tial ni bezonas ĝin.
Ĉu mi devas memorigi vin, ke en geja fierfesto, multaj dancas kaj promenas surstrate preskaŭ nude? Tio ne estas vera manifestacio, tio nur estas insulto al tiuj, kiuj promenas en urbo en tiu tago. Tiaj "manifestacioj" taŭgas por nenio. Kion oni vere celas, estas montri ke ni samas ol la aliaj, ne rimarkigi diferencon.

robbkvasnak:La aliseksemuloj havas siajn festojn ankaŭ – ekz Fraŭlino Mondo (Miss World) kaj ili havas festojn en kioj ni ne rajtas danci kune.
Tio neniel rilatas al la diskuto-temo o.o

robbkvasnak:Krom tio, estas okazo por ni konatiĝi inter ni.
Bone, oni ĉiam povas konatiĝi per nehontema agmaniero. Se oni kaŝiĝas, neniu nin povas rekoni...

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 20:11:58

Eble la hispanoj dancas nude kaj eble en San Francisco sed tutcerte ne en Fort Lauderdale

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 20:14:25

robbkvasnak:Eble la hispanoj dancas nude kaj eble en San Francisco sed tutcerte ne en Fort Lauderdale
Ĉu ili iras surstrate ordinare vestitaj? Nekredeble, kiaj respondecaj samseksemuloj! okulumo.gif

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 20:15:39

Venu por vidi!

naturavivas (Montri la profilon) 2012-aprilo-20 04:38:16

Miaj plej karaj gesamideanoj,
La geja fiero-taga cerimonio devas enteni celon, strategion kaj temon. La danco kaj aliaj artaj prezentadoj, aŭ artaj amuzadoj inter la partoprenantoj, ja taŭgas ĉar oni povas divastigi ideon kaj samtempe amuziĝi. Se kelkaj geuloj troiĝas kaj troigas la aferojn, tio rilatas nur al ili, ne al la geja fierfesto mem. La geja fierfesto en Kubo, ekzemple, entenas tian akademian, edukadan, pedagogian etoson, dank'al la granda kaj bela laboro de Mariela Castro Espín, famega seksologiistino kubana, kaj de ŝia eskipo.

http://www.cenesexualidad.sld.cu/
http://www.cenesexualidad.sld.cu/seccion-en-espera...

Kisojn kaj brakumojn al vi ĉiuj!

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 19:18:43

Eble oni ne vidas nudulojn kaj seksagadon en Fort Lauderdale ĉar gravaj politikistoj ankaŭ partoprenas. Ili parolas al la ĉeestantoj pri la politikaj celoj de nia komunumo. Lastjare partoprenis nia reprezentantino en Washington, Debbie Wasserman-Schultz, kiu ankaŭ estas la prezidantino de la demokratana partio. Partoprenis la urbestroj de kelkaj urboj kaj ankaŭ komisionanoj. Partoprenis religiaj organizaĵoj kaj homrajtemaj organizaĵoj. Temis pri informiga renkontiĝo kie mi multe lernis. Mi eĉ havis la eblecon paroli vizaĝ-al-vizaĝe kun s-ino Wasserman-Schultz. Memkompreneble kelkaj partoprenintoj vestis naĝkostumojn - sed en Fort Lauderdale tio ne estas io malnormala - nia urbo estas turmisma loko kun belegaj plaĝoj. La homoj ĉi-tie malofte vestas mantelojn, ktp. Plej ofte oni iras en mallongaj patalonoj kaj simplaj sandaloj kaj to-ĉemizo.

Reen al la supro