Al la enhavo

Kiel mi povas trejni por C-ekzameno?

de dpmsf, 2012-aprilo-30

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

dpmsf (Montri la profilon) 2012-aprilo-30 18:31:57

La C-ekzameno estas la plej diferenca el A aŭ B. Do kiel mi povas trejni por C-ekzameno de lernu!?

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-30 18:55:52

Mi proponas. Demandu ĉe edukado.net.

erinja (Montri la profilon) 2012-aprilo-30 23:18:14

Studu gramatikon detale. Tralegu la tuton de PMEG.

Ne gravas ke la C-ekzameno havas alian formon ol ekzamenoj A kaj B. Se vi tre bone konas la gramatikon de Esperanto, se vi sufiĉe multe legis en Esperanto, vi povos sukcesi je la C-ekzameno.

Desit1 (Montri la profilon) 2012-majo-09 18:47:29

La C-nivela ekzameno estas la plej malfacila kaj longa ekzameno en Esperanto kun vi iam/ĉiam/neniam faris.

Mi sukcesis fari ĝin antaŭ unu jaro, kaj mi ne studis ridulo.gif sukseson al vi!

Ah! Legu multe pri kulturo! Sciu kiujn librojn verkis kiuj aŭtoroj...kaj kie estis la unuaj kongresoj, kaj kial pli gravas kelkaj kaj kial aliaj kongresoj...lernu pri Kabe, pri Unesko, pri la Eŭropa Lingva Referenckadro, pri plurallingvismo...lernu ĉion...

TatuLe (Montri la profilon) 2012-majo-10 00:23:57

Redzin:Kie mi povas fari ĝin?
La ekzamenoj de lernu estas ĉe:
Mia lernu!EkzamenojEkzamenoj

Trarigardu ankaŭ la Antaŭkonoj-paĝon.

TatuLe (Montri la profilon) 2012-majo-10 02:28:12

Pri la KER-ekzamenoj vi trovos multe da informoj ĉe edukado.net

Laŭ mia scio ne eblas fari tiajn ekzamenojn per la reto, vi devos ĉeesti ekzameno-sesion. Jen paĝo kun lokoj, en kiu okazis/okazos ekzamenoj: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj. Vi povas rigardi, ĉu iu el la sesioj estos aranĝata proksime de vi.

Reen al la supro