Więcej

Venu senpage al muzikfestivalo per Esperanto

od Rogir, 18 maja 2012

Wpisy: 1

Język: Esperanto

Rogir (Pokaż profil) 18 maja 2012, 17:16:39

Saluton muzikamantoj,

Ankaŭ ĉi-jare vi povas senpage al Roskilde per Esperanto! De la 30-a de junio ĝis la 8-a de julio okazos en Roskilde en Danujo unu el la plej grandaj muzikfestivaloj de Eŭropo, kaj DEJO denove akiris senpagajn lokojn. Se vi nun aliĝas ĉe http://roskilde.festoklubo.dk/aligo, vi senpage eniros (kutime tio kostas 240€), vi ricevos senpage manĝon kaj loĝadon, kaj vi kvarfoje volontulos dum ok horoj ĉe unu el la pordoj. Ne maltrafu tiun ĉi ŝancon, aliĝu nun ĉe http://roskilde.festoklubo.dk/aligo! Kaj antaŭe vi estos bonvena en Kopenhago, kaj poste je la 10-a de julio en Kopenhago estos KEF-eto, koncerto kun multaj famaj artistoj (http://kef10.saluton.dk/).

Roĉjo

Wróć do góry