Al la enhavo

Kiel nomiĝas tiu ĉi ĉina signo?

de Demian, 2012-majo-23

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2012-majo-23 04:46:23

Ĉu vi rekonas la signon en la foto?

Mi ĉiam eraras kiam mi provas enmeti tiun signon per Cangjie. Mi ne konas la elparolon kaj mi ne povas kopii la signon.

Mi pensas ke la unue oni devas presi 水 _ _ 木. Sed kio okazos inter ili, mi ne scias.

Kaj mi provis trovi ĝin per radikalo (水 + 8) je Vikivortaro (Zh). Mi ne povis trovi.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2012-majo-23 12:01:11

La signo 梁, ĝia prononco estas liang (kun la dua tono).
Bedaŭrinde mi ne lernis Cangjie, kaj mi ne scias kiel tajpi ĝin per Cangjie...

Kaj pri la radikalo, la radikalo de la signo estas 木, anstataŭ 水, ĉar temas pri io el ligno (almenaŭ origine el ligno)

Demian (Montri la profilon) 2012-majo-23 12:51:52

黄鸡蛋:La signo 梁, ĝia prononco estas liang (kun la dua tono).
Dankon! ridulo.gif

黄鸡蛋:Kaj pri la radikalo, la radikalo de la signo estas 木, anstataŭ 水, ĉar temas pri io el ligno (almenaŭ origine el ligno)
Vi pravas. Kiam mi uzis la vortaron de Vikio per 木 + 7, mi trovis 梁. ridulo.gif

====

Kaj ĉu la radikalo ne ĉiam estas la plej supra kaj/aŭ la plej maldekstra parto de signo?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2012-majo-23 13:57:51

Demian:
Kaj ĉu la radikalo ne ĉiam estas la plej supra kaj/aŭ la plej maldekstra parto de signo?
Fakte ne ĉiam. Multaj radikaloj ofte kuŝas supre aŭ staras maldekstre, sed ekzistas iuj radikaloj kiuj oftege, se ne ĉiam, staras dekstre, ekz. 刂, aŭ kuŝas malsupre, ekz. 廾, 心 (kiam ĝi restas tiu formo sed ne iĝas 忄)

Kaj pri 梁, se vi dividas la signon en du partojn - unu supran kaj unu malsupran - vi ricevos 木 kiel la malsupran parton, dum la supra parto estas iel komplika, kun 水 maldekstre kaj io kion mi ne povas nomi en la dekstro. La problemo estas, ke 水 ne estas unu el tiuj du partoj, sed nur parto de parto - tio malfaciligas al ĝi funkcii kiel radikalo. (Jes ekzistas kontraŭekzemploj, sed nur malmultaj)

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-majo-28 20:12:38

Mi ankaŭ interesiĝas pri ĉinaj literoj. Mi miras, kial oni ne inventis simplan medodon por ordigi la signojn, kial oni bezonas parkere lerni pli ol 200 "ŝlosilojn" por serĉi vorton en vortaro (krom se oni konas la oficialan prononcon kaj uzas pin-yin vortaron). Sed kiam oni legas gazeton, tio estas malfacila.

Mi komprenis ke vortoj enhavas unu, du aŭ tri signojn; ke signo enhavas subsignojn kiuj ankaŭ estas signoj: ili povas esti validaj signoj (ŝlosiloj) aŭ aliaj partoj. Tiuj subsignoj povas indiki prononcon aŭ signifon, sed ne estas aŭtomata regulo, kiel la afiksoj en esperanto.

Tiuj ŝlosiloj enhavas plurajn strekojn. Estas pluraj tipoj de strekoj (inter ĉ. 8 kaj 30, laŭ la aŭtoroj), sed unu streko povas havi plurajn segmentojn (se oni ne levas la penikon). La tipo de streko rilatas al la maniero pentri ĝin kaj nur proksimume al ĝia formo: ekz. la unusegmenta streko kiu iras malsupren-maldekstren povas esti granda aù malgranda kiel komo; Gi povas komenci vertikale aŭ oblikve, ktp.

Mi ankaŭ komprenis, ke iu ŝlosilo povas havi plurajn formojn (kaj eĉ ne la saman nombron de strekoj) kiel homo, koro, akvo, ktp.

Do male al latinalfabetaj lingvoj, en la ĉinalfabetaj lingvoj estas malfacile uzi vortaron sen antaŭaj konoj pri la lingvo.

Estas kiel por trovi nekonatan kreskaĵon en botanikan indeks-libron...

karasutengu (Montri la profilon) 2012-majo-29 03:48:30

梁 signifas konstruan trabon en japana.

Tiu pronocas "HARI" en japana.

Kial tiu nesamas kun ĉina?

Mi ne sccias pri tio.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2012-majo-29 04:20:33

Altebrilas:Mi ankaŭ interesiĝas pri ĉinaj literoj. Mi miras, kial oni ne inventis simplan medodon por ordigi la signojn, kial oni bezonas parkere lerni pli ol 200 "ŝlosilojn" por serĉi vorton en vortaro (krom se oni konas la oficialan prononcon kaj uzas pin-yin vortaron). Sed kiam oni legas gazeton, tio estas malfacila.

Mi komprenis ke vortoj enhavas unu, du aŭ tri signojn; ke signo enhavas subsignojn kiuj ankaŭ estas signoj: ili povas esti validaj signoj (ŝlosiloj) aŭ aliaj partoj. Tiuj subsignoj povas indiki prononcon aŭ signifon, sed ne estas aŭtomata regulo, kiel la afiksoj en esperanto.

Tiuj ŝlosiloj enhavas plurajn strekojn. Estas pluraj tipoj de strekoj (inter ĉ. 8 kaj 30, laŭ la aŭtoroj), sed unu streko povas havi plurajn segmentojn (se oni ne levas la penikon). La tipo de streko rilatas al la maniero pentri ĝin kaj nur proksimume al ĝia formo: ekz. la unusegmenta streko kiu iras malsupren-maldekstren povas esti granda aù malgranda kiel komo; Gi povas komenci vertikale aŭ oblikve, ktp.

Mi ankaŭ komprenis, ke iu ŝlosilo povas havi plurajn formojn (kaj eĉ ne la saman nombron de strekoj) kiel homo, koro, akvo, ktp.

Do male al latinalfabetaj lingvoj, en la ĉinalfabetaj lingvoj estas malfacile uzi vortaron sen antaŭaj konoj pri la lingvo.

Estas kiel por trovi nekonatan kreskaĵon en botanikan indeks-libron...
Pri strekoj: kiam mi lernis en elementa lernejo, oni instruis ke estas kvin tipoj de strekoj, traktante ĉiajn strekojn kun pluraj segmentoj kiel unu tipon. Certe, verdire plur-segmentaj strekoj havas multajn tipojn...

Kaj, pri la ordigo de la signoj, mi devas diri ke ordigo ne laŭ prononco sed nur laŭ la formo, estas tro malfacila. Iam en iu malnova video-ludo farita en Tajvano, mi trovis ke la signoj estis ordigitaj laŭ nombro de la strekoj. Tio povas esti facila maniero, se oni bone scias kiel skribi signon - do tio estas malfacila por tiuj sen antaŭaj konoj. Eĉ por ĉinoj, ĝuste nombri la strekojn de signo ne estas facilege, ĉar iam oni hezitas ĉu ie estas unu streko kun pluraj segmentaj, aŭ pluraj strekoj...

Kaj mi aŭdis pri iu alia ordigo, nomata "Sijiaohaoma", aŭ "numero de la kvar anguloj". Mi ne scias la detalojn, kaj nun legas pri tiu ordigo.

Demian (Montri la profilon) 2012-majo-29 05:06:11

Altebrilas:Mi miras, kial oni ne inventis simplan medodon por ordigi la signojn, kial oni bezonas parkere lerni pli ol 200 "ŝlosilojn" por serĉi vorton en vortaro. Sed kiam oni legas gazeton, tio estas malfacila.
Mi miras kial oni ne inventis simplan metodon por ordigi la vortojn en francaj (aŭ anglaj) vortaroj. Kial oni devas alturni al parto "H" de vortaro kiam oni aŭdas la vorton "Hout," aŭ "Q" kiam oni aŭdas la vorton "Que?" Sed kiam oni aŭskultas al RFI Francais Facile, tio estas malfacila.

Altebrilas:Do male al latinalfabetaj lingvoj, en la ĉinalfabetaj lingvoj estas malfacile uzi vortaron sen antaŭaj konoj pri la lingvo.
Mi neniam renkontis personon kiu povas uzi vortaron de iu ajn lingvo sen antaŭaj konoj. La ĉina estas escepto se vi pensas ke alfabetoj ne estas parto de lingvo, kaj koni abocon ne estas parto de "antaŭaj konoj."

===================

Mi parolas kvar lingvojn: anglan (alfabeto), panĝaba (abuĝido), hinda (abuĝido) kaj urdua (abĝado). Ili uzas tri malsamajn manierojn por esprimi sonojn sur papero.

Mi neniam pensas kiel angla-parolanto kiam mi skribas urdue. Same se mi komencus imagi min kiel urdua-parolanto kiam mi skribas angle (aŭ Esperante), mj skrbs tjl ĉ. (mi skribus tiel ĉi). Ni preskaŭ neniam uzas vokalojn kiam skribi.

Same estas kun la ĉina. Oni imagu mem kiel ĉino, aŭ pli bone, kiel infano (ege scivolema infano), kaj la ĉinaj signoj estiĝas nefacila.

Se oni ne imagus mem kiel infano, oni neniam komprenus kial oni ne skribas "Vu z-ale vu?" anstataŭ de "Vous allez vous?" Malfacileco... aŭ kuriozaĵo. ridulo.gif

N-true (Montri la profilon) 2012-majo-29 09:56:47

karasutengu:梁 signifas konstruan trabon en japana.
Tiu pronocas "HARI" en japana.
Kial tiu nesamas kun ĉina?
Ĝi ja havas la saman signifon en la ĉina lingvo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-junio-12 22:05:09

黄鸡蛋:

Pri strekoj: kiam mi lernis en elementa lernejo, oni instruis ke estas kvin tipoj de strekoj, traktante ĉiajn strekojn kun pluraj segmentoj kiel unu tipon. Certe, verdire plur-segmentaj strekoj havas multajn tipojn...

Kaj, pri la ordigo de la signoj, mi devas diri ke ordigo ne laŭ prononco sed nur laŭ la formo, estas tro malfacila. Iam en iu malnova video-ludo farita en Tajvano, mi trovis ke la signoj estis ordigitaj laŭ nombro de la strekoj. Tio povas esti facila maniero, se oni bone scias kiel skribi signon - do tio estas malfacila por tiuj sen antaŭaj konoj. Eĉ por ĉinoj, ĝuste nombri la strekojn de signo ne estas facilege, ĉar iam oni hezitas ĉu ie estas unu streko kun pluraj segmentaj, aŭ pluraj strekoj...

Kaj mi aŭdis pri iu alia ordigo, nomata "Sijiaohaoma", aŭ "numero de la kvar anguloj". Mi ne scias la detalojn, kaj nun legas pri tiu ordigo.
Dankon pro via respondo.

Mi trovis tion, sed tio estas en la japana - kion mi ankaŭ ne komprenas:
alklaku tie

Tio nomiĝas "meetodo de la kvar anguloj"

ĉu oni ne listigu la "ŝlosiloj" en la alfabeta ordo de la strekoj kiel oni lernas ilin en la lernejo? Se oni nomas A,B,C,D,E tiujn strekojn, kaj kreus "vortojn" kun la literoj de la strekoj en la ordo kie ili estas skribataj, ĉu estus signoj kun multaj "homonimoj" (= signoj kun la sama sinsekvo de strekoj)?

Reen al la supro