Al la enhavo

Korektado

de Hyperboreus, 2012-majo-24

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-majo-24 18:39:39

Forigite

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2012-majo-25 04:56:16

li trovis sin en sia lito aliformigita en monstran fiinsekton.
Mi preferus "li trovis en sia lito sin aliformigita en monstran fiinsekton", ĉar mi miskomprenis vian frazon unuavide, pensante ke lia lito estis aliformigita.

sian volbitan, brunan,
Mi uzus "volban" aŭ "volbigitan"

se mi daŭrigus dormi ankoraŭ iom kaj foregesus ĉiujn frenezaĵojn,
Tajperaro, mi divenas. "forgesus", ĉu?

Egale je kia forto li ĵetis sin sur la dekstran flankon, ĉiam li rebalanciĝis en la dorspozicion.
Mi dirus "per kia ajn forto...".

sudanglo (Montri la profilon) 2012-majo-25 08:18:32

Kiam Gregor Samsa vekiĝis unu matenon el malkvietaj sonĝoj, li trovis sin en sia lito aliformigita en monstran fiinsekton. Li kuŝis sur sia kirasece malmola dorso kaj vidis, kiam li levis iom la kapon, sian volbitan, brunan, per arkformaj rigidaĵoj dividitan ventron, sur kies alto la litkovrilo, tute preta subengliti, apenaŭ povis apogiĝi. Liaj multaj, komparataj kun lia kroma amplekso plendinde maldikaj kruroj movetiĝis senhelpe antaŭ lia vizaĝo.

Unu matenon, vekiĝinte en sia lito el malkvietaj sonĝoj, Gregor Samsa trovis sin transformita en monstran skarabon. Li kuŝis sur sia kirasece malmola dorso kaj vidis, kiam li levis iom la kapon, sian volbo-forman brunan segmentitan ventron, sur kies alto la litkovrilo, tute preta forgliti, apenaŭ povis teniĝi. Antaŭ lia vizaĝo movetiĝis senhelpe liaj multaj kruroj, plendinde maldikaj kompare kun lia kroma amplekso.

HB mi iomete ĵonglis la tekston, kaj ŝangis certajn vortojn. La sola vera eraro estis laŭ mi komparataj kun - oni kutime uzas adverban formon 'kompare kun'.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-majo-25 09:44:52

“Kio okazis al mi?” li pensis. Tio ne estis sonĝo. Lia ĉambro, vera, nur iom tro malgranda homĉambro, kuŝis kvieta inter la kvar bonkonitaj vandoj. Super la tablo, sur kiu dispakita modelaro de ŝtofkomercaĵoj estis etendita – Samsa estis veturvendisto –, pendis portreto, kiun li antaŭ nelonge elŝiris el ilustraĵa gazeto kaj lokigis en belan, origitan kadron. Ĝi prezentis sinjorinon, kiu, provizita je peltĉapelo kaj peltŝalo, sidis rekte kaj levis kontraŭ la rigardanton pezan peltmufon, en kiu ŝia tuta antaŭbrako estis kaŝita.

'Kio okazis al mi?', li pensis. Tio ne estis sonĝo. Lia ĉambro, vere nur iom tro malgranda homĉambro, kuŝis kvieta inter la kvar bone konataj vandoj. Super la tablo, sur kiu dispakita modelaro de ŝtofkomercaĵoj estis etendita – Samsa estis vojaĝanta komizo –, pendis portreto, kiun li antaŭnelonge elŝiris el ilustrita gazeto kaj lokigis en belan, oritan kadron. Ĝi prezentis sinjorinon, kiu, provizita je peltĉapelo kaj peltŝalo, sidis rekte kaj levis kontraŭ la rigardanton pezan peltmufon, en kiu ŝia tuta antaŭbrako estis kaŝita.

TatuLe (Montri la profilon) 2012-majo-25 13:38:49

en sia nuna farto li ne povis meti sin en tiun ĉi pozicion
Mi dirus "stato" anstataŭ "farto" (en vortaro.net: farto = Stato de ies sano). Sed ankaŭ "farto" ja eblas, se oni intencas egaligi la transformiĝon al malsaniĝo.
Li penis tion eble cent fojojn
Ĉi tie pli taŭgus "provi" ol "peni" - Eble mi malpravas, sed laŭ mi "peni" estas vorto kiu emfazas la malfacilecon kaj longdaŭrecon de tio, kion oni faras, kaj oni ne vere povas dum unu mateno peni ion cent fojojn (krom eble figure), same kiel estus strange strebi al io aŭ klopodi ion cent fojojn dum mallonga tempo.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-majo-25 17:59:07

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2012-majo-25 19:13:10

Hyperboreus:
@sudanglo: En la origina teksto oni legas fakte "vera, nur iom tro malgranda homĉambro" kaj ne "vere". La ĉambro ne estas "vere nur iom tro malgranda" sed ĝi havas du ecojn: "ĝi estas vera (kaj ne elpensita)" kaj "ĝi estas nur iom tro malgranda". Ĝi ne estas "truly too small", sed "true and too too small". Mi speras ke je tiu ĉi kondiĉo, "vera" ja estus ĝuste. Kion vi diras?
Efektive laŭ mi malfacilas traduki tie ĝuste richtig. Laŭ mia lingvosento tia richtig iom similas al la signifokampoj de deca kaj taŭga, multe pli ol al tiu de vera.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-majo-25 19:28:41

Mispensigis min la vorto vera. Do se la signifo estas ke la ĉambro estis reala kaj ne imagita, tiam adjektivo konvenas. Tamen mi trovas la tutan ideon malelegante esprimita, kaj mi tute reverkus ĝin por ke la senco estu klara.

Tio ne estis sonĝo. Lia ĉambro palpeble reala kaj por homo, eĉ se iom tro malgranda, kuŝis .....

Komparataj ĝenas min. Diri, ke io en Esperanta estas eraro, foje kondukas nin sur filozofian terenon. Mi certe trovas ĝin ne-kutima. Mi pripensos.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-majo-25 19:52:16

Forigite

sudanglo (Montri la profilon) 2012-majo-26 09:47:06

La anglalingva versio troveblas ĉi tie. En tiu traduko la ĉambro estas a regular human bedroom. Do kutima, ordinara.

Tamen, kiel ĝenerala principo, mi dirus ke Esperantlingvaj tradukoj de klasikaĵoj ne devus tro sklavece transpreni la originalon, kaj oni ne hezitu plibonigi, poluri kaj plilogikigi la tekston tiel ke ĝi estu distra kaj glate legebla.

Per tiu rekomendo mi ne celas ke oni artefarite limigu la vortaron, sed ke oni evitu tro longajn frazojn kun kompleksa strukturo, eĉ se tio estas karakteriza de la epoko aŭ stilo de la aŭtoro.

Esperanto estas antaŭ ĉio dua lingvo por ĉiuj kaj tiaj kompleksaj frazoj bremsas la ĝuon de legado.

Reen al la supro