Al la enhavo

Ĉu vi legas/havas blogojn en Esperanto?

de BenjamenoPoeto, 2012-majo-24

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

BenjamenoPoeto (Montri la profilon) 2012-majo-24 23:29:26

Ĉu vi legas blogojn en Esperanto? Ĉu vi havas vian propran blogon en Esperanto? Kiujn blogojn vi legas? Se vi havas propran blogon, kie?

Mi legas blogojn pri novaĵoj, specife Libera Folio kaj Eŭropa Civitano, kaj blogojn de poezio, specife Akvosfero kaj Herba Taglibro plus la blogojn de diversaj membroj de iPernity.

Mi recente kreis mian propran blogon, kie mi tradukas diversajn poemojn el la angla. Krome mi ĝojus se vi dirus al mi, kion vi pensas pri la tradukitoj.

vincas (Montri la profilon) 2012-majo-25 08:17:17

Mi legas http://europacivitano.wordpress.com/
[url=www.liberafolio.org]www.liberafolio.org[/url]

whysea (Montri la profilon) 2012-junio-05 04:52:40

Mi havas du blogojn en esperanto.

La unua nomiĝas, "Esperanto, Jes Ja!" kaj troviĝas ĉi tie: http://eojesja.tumblr.com/ kaj temas pri esperantaĵoj. Mi kreis ĝin ĉefe por komencantoj aŭ mezniveluloj kiu volas aŭdi kaj legi la lingvon.

La alia 'stas mia propra blogo pri io ajn, kie mi parolas pri kion mi volas, krokodilas fojfoje, kaj kelkfoje aĉigas nian belan lingvon per lingva ludado kaj eksperimento. Ne estas tiom leginda, sed se volas vi ĝin vidi, jen: http://elmarec.tumblr.com/

Bonas ke vi volas traduki poemojn. Mi ankaŭ volas tion fari el la angla kaj la hispana.

Fenestro (Montri la profilon) 2012-julio-01 06:53:36

Karaj Amikoj!
Mi estas tre feliĉa pro tio, ke vi legas mian modestan blogon titolitan "Eŭropa Civitano".
Kiel vi certe rimarkis, en la pasintaj semajnoj okazis problemoj kaj malofte aperis
artikoloj, eĉ ŝajnis, ke la paĝo ĉesos. Sed nun laŭ miaj esperoj mi kapablos vivteni
ĝin kaj publiki pli kaj pli novajn artikolojn!
Eĉ mi deziras proponi ankaŭ alian paĝon (http://bildrakonto.wordpress.com/), kie aperas bildrakontoj poparte. Aperos du
bildoj en ĉiu tago. Tiel vi ĉiutage povas sekvi la daŭrigon de la historio,
rigardante kaj legante la pli kaj pli novajn bildojn.
La unua historio estas: La milito de la mondoj!
Bonan legadon!
Eŭropa Civitano

swar0g (Montri la profilon) 2012-julio-05 09:44:28

Estus bone vidi pli multe da blogojn en Esperanto, sed ne pri Esperanto kaj la movado ktp.

Oni devus uzi la lingvon por aliaj aferoj, sed ne por religiaj ritaroj (= glorado de Zamenhov, finvenkistaj revoj, ktp).

mschmitt (Montri la profilon) 2012-julio-05 10:14:01

En Esperanto, sed ne pri Esperanto: https://filmcitajxoj.wordpress.com/

reza (Montri la profilon) 2012-julio-05 11:45:13

En esperanto sed neniel pri Esperanto!
http://www.ipernity.com/blog/reza.torabi

brodicius (Montri la profilon) 2012-julio-05 13:50:08

Mi ne konas multajn blogojn en Esperantujo. Mia estas snaildom. Mi parolas ĉefe pri la suda-aŭstralia esperantujo, miaj planlingvoj kaj universitato. Mi faras la skribaĵojn en Esperanto kaj la angla. Ankaŭ kelkfoje mi faras skribaĵojn en la hispana aŭ la tokipona.

(Mi jam scias, ke la tokipona skribaĵo estas...malĝusta.)

Vespero_ (Montri la profilon) 2012-julio-05 18:05:54

Mi havas blogon pri miaj esperantaj tradukadoj, sed estas plejparte angla. Mi tradukas esperantajn kantojn al angla, kaj mi tradukantas Pokemon Red (Pokemono Ruĝa) al esperanta.

alonsososo (Montri la profilon) 2012-julio-05 20:42:34

Mi ŝatas legi diversajn blogojn pro ekscii interesajn aferojn kaj plibonigi mian EOn, ekz blogon de Bernado ĉe Ipernity. Mi mem verkas jen:
http://www.ipernity.com/home/187676

Reen al la supro