Al la enhavo

kio estas superstiĉo?

de zan, 2012-majo-25

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2012-majo-25 09:53:04

Superstiĉo--(Laŭ NPIV)Psika sinteno, kiu rigardas aŭgursignifaj iujn ceremoniojn, gestojn ks aŭ iujn hazardajn okazaĵojn:

--(laŭ Vikipedio)Superstiĉo estas kredo, kiu nek baziĝas sur racio aŭ klarigeblaj faktoj, nek kongruas kun oficiale akceptitaj religiaj sistemoj.

La du klarigoj ŝajnas iom malsamaj. Ĉu oni povas nomi "superstiĉo" neracian rimedon, kiun tamen oni kredas bona daŭre de malnova tempo.

Ekz: Por kuraci vundon de vespa piko oni verŝu urinon sur la vundon.
Por kuraci malvarmumon oni volvu poreon ĉirkaŭ sia kolo.
(La dua eble estas veraĵo laŭ plej nuntempa scienco.)

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-25 10:10:52

zan: Ĉu oni povas nomi "superstiĉo" neracian rimedon, kiun tamen oni kredas bona daŭre de malnova tempo.
Ekz: Por kuraci vundon de vespa piko oni verŝu urinon sur la vundon.
Por kuraci malvarmumon oni volvu poreon ĉirkaŭ sia kolo.
(La dua eble estas veraĵo laŭ plej nuntempa scienco.)
Ne laŭ mi, tio estus hejmaj rimedoj aŭ avinaj rimedoj (hispane oni diras tiel ĉi), sed ne ekzakte superstiĉo, kiel ekzemple la nigra kato, aŭ la rompita spegulo. Tion kio vi diras estus speco de pratempa medicino aŭ kuracismo, ankaŭ verŝi urinon sur meduza juko.

PD: por mi superstiĉo estas io kio vi pensas/kredas ke alportos malbonŝancon aŭ bonŝancon se vi vidas aŭ faras ion, ekemple ankaŭ pasi sub portebla ŝtuparo- ĉu porteblan ŝtuparon?

zan (Montri la profilon) 2012-majo-25 11:04:42

Dankon, mi komprenis.
Ankaŭ japane tiajn kuracadojn oni povas nomi "avina saĝo".
Kiam oni ne pensas, ke "avina saĝo" efikas, ĝi ofte nomiĝas same kiel "ekzakta superstiĉo" en la japana. Do mi demandis.

TatuLe (Montri la profilon) 2012-majo-25 14:13:22

Laŭ Reta Vortaro, "superstiĉo" estas:
Malsaĝa kredo je mistera kvazaŭsorĉa influo de diversaj objektoj, agoj aŭ paroloj sur la okazontaĵoj
Tio estas laŭ mi bona difino, kvankam laŭ mi pli taŭgus nomi ĝin "neracia kredo" ol "malsaĝa kredo".

N-true (Montri la profilon) 2012-majo-27 16:52:27

TatuLe:Laŭ Reta Vortaro, "superstiĉo" estas:
Malsaĝa kredo je mistera kvazaŭsorĉa influo de diversaj objektoj, agoj aŭ paroloj sur la okazontaĵoj
Tio estas laŭ mi bona difino, kvankam laŭ mi pli taŭgus nomi ĝin "neracia kredo" ol "malsaĝa kredo".
Laŭ tiu ĉi difino, ankaŭ la religioj estus superstiĉoj, ĉar tie oni ja ankaŭ faras neraciajn aferojn kiel preĝi al Dio aŭ oferti aferojn por Dio aŭ la prauloj. Sed oni kutime (eĉ kiel ateisto) ja ne nomas tion superstiĉo.
Do, eble tamen necesas aldono pri "akceptitaj religioj", kvankam tio ankaŭ estas ege subjektiva afero.

Aldona bona superstiĉo:
Multe da homoj, kiam ili aĉetas trambileton kaj la aŭtomato redonas la moneron, skrapas la moneron ĉe la metalo de la aŭtomato. Poste ili kredas, ke la aŭtomato akceptas la moneron, ĉar ili skrapis la moneron tie. Nekredeble!

zan (Montri la profilon) 2012-majo-28 07:27:15

N-true:Aldona bona superstiĉo:
Multe da homoj, kiam ili aĉetas trambileton kaj la aŭtomato redonas la moneron, skrapas la moneron ĉe la metalo de la aŭtomato. Poste ili kredas, ke la aŭtomato akceptas la moneron, ĉar ili skrapis la moneron tie. Nekredeble!
Mmm?? Ĉi tio estas superstiĉo? Laŭ PIV superstiĉo estas aŭgursignifo.
(aŭguro=simbola antaŭsigno)
Skrapado de monero por akceprigi ĝin al aŭtomato ne estas aŭgursignifo,ĉu ne? Ĉu tio estas 'kvazaŭsorĉa influo' laŭ la difino de REVO? Ĉiukaze la vorto superstiĉo havas nesimplan signifon. Ŝajnas al mi, ke ĉia kredo tamen nekredebla por iu, ĝi estas superstiĉo por tiu.

Skrapado de monero eble estas saĝa rimedo(ne superstiĉo), ĉar tiamaniere la monero sufiĉe puriĝas por akceptigi la aŭtomaton. (mi legis rete)

zan (Montri la profilon) 2012-majo-30 00:39:39

Mi legis kritikon al PIV(PV kaj PIV). Laŭ ĝi: "Krome, ĝi(=PIV) estas tre franccentra."
La kritiko indikas, ke troviĝas vortoj, kiuj estas malsame traktitaj en PV kaj en PIV. Ĉu ankaŭ la vorto superstiĉo estas unu el tiaj?

PIV=Psika sinteno, kiu rigardas aŭgursignifaj iujn ceremoniojn, gestojn ks aŭ iujn hazardajn okazaĵojn
ReVo=Malsaĝa kredo je mistera kvazaŭsorĉa influo de diversaj objektoj, agoj aŭ paroloj sur la okazontaĵoj

"Mistera kvazaŭsorĉa influo" estas pli vasta esprimo ol "aŭgursignifaj".

Laŭ English dictionary :
superstition = a belief that some objects or actions are lucky or unlucky, or that they cause events to happen, based on old ideas of magic:

La unua "lucky or unlucky" similas al "aŭgursignifaj". La dua "cause events to happen" signifas pli ol "aŭgursignifaj".

Kiel esprimiĝas la traduko de "superstiĉo" en vian lingvon?

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-majo-30 08:00:22

zan:
Kiel esprimiĝas la traduko de "superstiĉo" en vian lingvon?
En la hispana vortaro: (RAE-Reĝa Akademio- España)

1-Kredo for de la religia fido kaj kontraŭa al racio.

2-Troiga fido pri io aŭ ega valoro de io.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-majo-30 08:10:38

zan:
Kiel esprimiĝas la traduko de "superstiĉo" en vian lingvon?
Germane Aberglaube - laŭ duden.de: kredo konsiderata freneza je la efikeco de supernaturaj fortoj en certaj homoj kaj aĵoj.

zan (Montri la profilon) 2012-majo-30 10:58:40

Interese, kiel ia nacio klarigas supersutiĉon sialingve.

迷信(laŭ jp-wikipedia)
homaj kredoj, en kiuj mankas raciaj bazoj: precipe tiaj, kiuj estas malutilaj por la socio

Reen al la supro