Al la enhavo

Pri ĉina gramatiko (4)

de Demian, 2012-majo-31

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2012-majo-31 01:54:38

Ĉu la subaj frazoj estas ĝustaj?

你可以到那裡去學世界語,也中文。他們所學校教學很好。
= Vi povas iri tien por studi Esperanton kaj la ĉinan. Ilia lernejo instruas tre bone.

你可以到這裡來學世界語,也中文。我們所學校教學很好。
= Vi povas veni tien ĉi por studi Esperanto kaj la ĉinan. Nia lernejo instruas tre bone.

Ĉu:

到 + X + 去 = iri al X

kaj

到 + X + 來 = veni al X ?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2012-majo-31 05:30:20

Demian:
Ĉu:

到 + X + 去 = iri al X

kaj

到 + X + 來 = veni al X ?
Jes, pli-malpli. (Fakte en la ĉiutaga ĉina lingvo, nun oni ofte esprimas kiel "去..." aŭ "来..." )

Demian:Ĉu la subaj frazoj estas ĝustaj?

你可以到那裡去學世界語,也中文。他們所學校教學很好。
= Vi povas iri tien por studi Esperanton kaj la ĉinan. Ilia lernejo instruas tre bone.

你可以到這裡來學世界語,也中文。我們所學校教學很好。
= Vi povas veni tien ĉi por studi Esperanto kaj la ĉinan. Nia lernejo instruas tre bone.
Bedaŭrinde, ne.

La ĝusta esprimo estas "你可以到那裡去學世界語,還有中文。他們學校教學很好。" aŭ "你可以到那裡去學世界語和中文。他們學校教學很好。"

Post "也" oni ofte metas verbon, aŭ predikaton, sed ne solan objekton.

Kaj en la oficiala ĉina lingvo, oni ne uzas solan mezurilon inter la posedanto kaj la posedaĵo. "他們所學校" estas malĝusta. (Tamen tia esprimo ekzistas en la kantona lingvo) Anstataŭe oni diras "他們的學校" aŭ "他們學校", subkomprenante "的".

Reen al la supro