Al la enhavo

La esperanto movado estas racisma kaj genocida

de Paquillo, 2012-majo-31

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Paquillo (Montri la profilon) 2012-majo-31 23:22:57

Oni kreis interesan fadenon en la angla kiun mi ŝatus ankaŭ diskuti ĉi tie.

La esperanto movado estas racisma kaj genocida.

Mi petas ke iu angla e-isto traduku la tekston de la anglalingva fadeno ĉi tien. Dankon.

La imperio atakas denove, sed ĉu ili faras tion por ke ni diskutu en ilia lingvo anstataŭ en e-o?

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-junio-01 00:02:38

Ne gravigu ignoron kaj malkulturon. Nenio rilatas ajn lingvo al racismo nek genocido. Estas nur por krei polemikon kaj provi detrui Eon denove, ne gravas kiu ajn estas , ne ni nutru trolojn, nur mankas mencii Hitler-on per tiuj komentoj, (do, tiu ulaĉo regis eon...) Estas evidente.

Chainy (Montri la profilon) 2012-junio-01 01:19:21

Paquillo:Oni kreis interesan fadenon en la angla kiun mi ŝatus ankaŭ diskuti ĉi tie.

La esperanto movado estas racisma kaj genocida.

Mi petas ke iu angla e-isto traduku la tekston de la anglalingva fadeno ĉi tien. Dankon.
Nu, mi pensas ke eble ne indas traduki tiun tekston, ĉar ĝi ne estas vere inteligenta. La tradukilo de Google donos al vi sufiĉe bonan komprenon de ĝi!

Paquillo:
La imperio atakas denove, sed ĉu ili faras tion por ke ni diskutu en ilia lingvo anstataŭ en e-o?
Ĉu vi ne iom troigas? Povas esti, ke tiuj homoj simple ne scipovas skribi en Esperanto?

erinja (Montri la profilon) 2012-junio-01 01:34:13

La lernu-uzanto kiu kreis tiun fadenon en la anglalingva forumo ne estas trolo.

Li kopiis mesaĝon kiun li legis en la reto, li volis scii kiel respondi al persono kiu diras tiujn malbonaĵojn.

Kompeneble la respondo estas ke oni ne nutru trolojn, oni ne respondu al tiaj mesaĝoj.

Sed la lernu-uzanto kiu kopiis tiun mesaĝon kaj afiŝis ĝin ne konsentis kun tiu aĉa vidpunkto, do bonvolu ne miskompreni tion.

Fuzzy (Montri la profilon) 2012-junio-01 05:38:35

Sed ĉu iu vere tradukos la fadenon Esperanten?

cellus (Montri la profilon) 2012-junio-05 10:00:11

Mi kredas ke Edĉjo prezentas tre interesan demandon. Fakte la sufiĉe komplika angla lingvo estas ŝirmilo por aliaj lingvoj, malgraŭ la fakto ke ĝi konkeras pli kaj pli da agadkampoj en mia lando, Svedujo.

Sed imagu ke esperanto estus same disvastigita kiel la angla lingvo. Homoj pli rapide lernus esperanton ol la anglan. ĉie ajn en la mondo vi povus renkonti esperantiston kun kiu vi ne nur povus fuŝe paroli, sed intersanĝi interesajn pensojn je pli alta grado ol vi povas kun la angla lingvo.

Tio ankaŭ signifus, ke vi povus labori en kiu ajn lando! Via registaro ne havus la bridon sur vi, kiu estas via gepatra lingvo, kiun vi pli bone scias.

Imagu kiom da gepatroj sendus siajn infanojn al esperantaj lernejoj, multe pli ol nun, kiam ekzemple en tre malgranda skalo okazas ke svedaj familioj sendas siajn infanojn al angla lernejo, sed tio okazas. Kaj svedo kun la angla lingvo je preskaŭ denaska nivelo, havos grandajn profesiajn avantaĝojn! Kaj tio estus ankoraŭ tiel kun esperanto.

Krome: En esperantaj kongresoj oni ofte kondamnas ĉiujn reptilajn lingvajn agadojn, krokodilado ekzemple. Ĉu tio ne ŝanĝiĝus en lingva subpremo al tiuj kiuj da›ure volas uzi siajn etnajn lingvojn (Parolu esperanton tie ĉi!).

Kiam oni akuzas esperanton por esti tro eŭropa, oni fakte riskas kulpigi sin pri rasismo, ĉar esperanto estas kompreneble, kiel ĉiuj lingvoj, por tiu kiu volas lerni ĝin. En apartheido oni volis doni al ĉiu kulturo sian ĝardeneton, kaj unu el la celoj de ANC en Sudafriko estis ke la angla lingvo estu instruata al ĉiuj, kiuj volus lerni ĝin. Estas paternalisma sinteno imagi ke esperanto nur estas por la hind-eŭropaj parolantoj!

Do, indas pensi pri kio esperanto fariĝus se ĝi havus la saman dominan pozicion kiel la angla.

Persone mi pensas ke se esperanto funkcius pli bone ol iu alia lingvo kiun mi scias, do mi preferus ĝin. Pli strange ne estas.

TatuLe (Montri la profilon) 2012-junio-05 21:15:29

cellus:Imagu kiom da gepatroj sendus siajn infanojn al esperantaj lernejoj, multe pli ol nun, kiam ekzemple en tre malgranda skalo okazas ke svedaj familioj sendas siajn infanojn al angla lernejo, sed tio okazas. Kaj svedo kun la angla lingvo je preskaŭ denaska nivelo, havos grandajn profesiajn avantaĝojn! Kaj tio estus ankoraŭ tiel kun esperanto.
Do gepatroj sendas siajn infanojn al anglaj lernejoj pro tio, ke ili (preskaŭ) denasknivele ellernu la anglan. Sed tiukaze similtipaj esperantaj lernejoj donus multe malpli grandan profesian avantaĝon, ĉar estas sufiĉe facile bone ellerni Esperanton sen multjara edukado, eĉ se oni komencas lerni ĝin kiel plenkreskulo (almenaŭ laŭ mia sperto). Pro tio mi imagus ke esperantaj lernejoj ne nepre estus tre popularaj.

(La titolo de ĉi tiu fadeno estas tiel provoka, ke oni malemas diskuti en ĝi) senkulpa.gif

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-junio-05 21:36:16

TatuLe: --- ĉar estas sufiĉe facile bone ellerni Esperanton sen multjara edukado, eĉ se oni komencas lerni ĝin kiel plenkreskulo (almenaŭ laŭ mia sperto). Pro tio mi imagus ke esperantaj lernejoj ne nepre estus tre popularaj.

(La titolo de ĉi tiu fadeno estas tiel provoka, ke oni malemas diskuti en ĝi) senkulpa.gif
jes, mi diris ke ne ni nutru trolon, sed kial ne? ni ne devas kaŝi tiajn malspritaĵojn...
Nu, imagu se ni estus rilataj kun esperanto dum la samaj jaroj ol aliaj lingvoj kiuj ni vidas-aŭdas de la infaneco. Estus jam kiel tute hejma lingvo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-junio-05 23:38:12

If that doesn’t sound racist and pro-genocide to you, I don’t know what does
"se tio ne ŝajnas al vi racisma kaj genocida, mi ne scias kio (ŝajnas tia)"

La trolulo verŝajne ne scias multon.
Nek la bazajn celojn de esperanto, kiujn li povas legi ie ajn en la esperantistaj TTT-paĝoj.
Nek pri la reala genocido kies viktimo estis inter aliaj la propra familio de Zamenhof.

Ofte, kiam homo komencas argumenton per retorika "mi ne scias " aù "mi ne komprenas", li nevole pravas, ĉar li ne konscias ke ne temas nur pri retoriko, sed ankaŭ pri sia nescio aŭ nekompreno...

Reen al la supro