Al la enhavo

Ĉu la signoj videblaj en la foto estas hanĝao?

de Demian, 2012-junio-02

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2012-junio-02 02:34:16

Mi ektrovis botelon da vinagro en kuriejo. Sur la botelo estas presitaj tri ĉinaj signoj kaj unu signo en korea aboco, hangulo. Mi volas demandi, ĉu la ĉinaj signoj estas hanĝao?

Se jes, kiom da estas uzataj ili estas en nuntempaj koreioj? Mi legis ke oni ne uzas hanĝaon en Nord-Koreio, sed en Sud-Koreio, studentoj ankoraŭ lernas ilin kaj uzas ĝin iomete.

Foto:

kefga_x (Montri la profilon) 2012-junio-02 05:55:47

La koreaj ĉinaj signoj (hanĝaoj) estas simple tradiciaj ĉinaj signoj. Nuntempe ili estas pli kaj pli malofte, sed oni povas ĉiam vidi ilin. Ekzample:

미혼女 싫어하는 미래 남편의 직업은?

박태환, 美 그랑프리 100m 1위 (kaj angle kaj koree)

英언론 "가가와, 맨유와 5년 계약 주급1억"

日 네티즌 "가가와, 아시아 역대 최고 박지성 넘어라"

Antaŭe hanĝaoj estis vere oftaj kiel en la japana nun. Je la retpaĝo Page f30 oni povas vidi iom. Ekzample:
안녕하세요. 이곳은 한자위키입니다. 현재 한자위키를 어떻게 이끌어 나갈지에 관한 의견을 받고 있습니다. 사용자 모임에 의견을 남겨주시기 바랍니다.
kaj kun hanĝaoj:
安寧하세요. 이곳은 漢字위키(한자위키)입니다. 現在 漢字위키를 어떻게 이끌어 나갈지에 關한 意見을 받고 있습니다. 使用者 모임에 意見을 남겨주시기 바랍니다.
Vi povus vidi pli tie : 한자위키(hanĝaa vikio)

Masoris (Montri la profilon) 2012-decembro-11 02:40:42

kefga_x:
안녕하세요. 이곳은 한자위키입니다. 현재 한자위키를 어떻게 이끌어 나갈지에 관한 의견을 받고 있습니다. 사용자 모임에 의견을 남겨주시기 바랍니다.
kaj kun hanĝaoj:
安寧하세요. 이곳은 漢字위키(한자위키)입니다. 現在 漢字위키를 어떻게 이끌어 나갈지에 關한 意見을 받고 있습니다. 使用者 모임에 意見을 남겨주시기 바랍니다.
Vi povus vidi pli tie : 한자위키(hanĝaa vikio)
Ho! Tie estas mia Vikio, kiun mi faris. Malgraŭ mi nuntempe ne zorgas ĝin, tamen oni kutime uzas. Ĉar Vikio estas bona sistemo, kiu fukciadas sen administranto.

Masoris (Montri la profilon) 2012-decembro-11 02:44:31

kefga_x:La koreaj ĉinaj signoj (hanĝaoj) estas simple tradiciaj ĉinaj signoj. Nuntempe ili estas pli kaj pli malofte, sed oni povas ĉiam vidi ilin. Ekzample:

미혼女 싫어하는 미래 남편의 직업은?

박태환, 美 그랑프리 100m 1위 (kaj angle kaj koree)

英언론 "가가와, 맨유와 5년 계약 주급1억"

日 네티즌 "가가와, 아시아 역대 최고 박지성 넘어라"
Fakte ĵurnaloj multe uzas hanĝaojn por mallongigi titolon de artikolo. En via ekzemplo, 女 por virino, 美 por Usono, 英 por Britio, 日 por Japanio.

karasutengu (Montri la profilon) 2012-decembro-26 03:56:24

Bonvolu disvastigu hanĝaon!

Demian (Montri la profilon) 2012-decembro-26 09:57:32

kefga_x:박태환, 美 그랑프리 100m 1위 (kaj angle kaj koree)
Mi ne vidas ioman anglan titole.

Vi ne celus diri ke 100m estas angle, ĉu?

Matematikaj simboloj (kaj 'm' de metro estas unu el ili) estas universalaj. Do francaj, rusaj, ĉinaj, japanaj, koreaj kaj eĉ arabaj lernolibroj pri matematiko, fiziko kaj aliaj sciencoj uzas ĝin.

Ne multaj komprenos la frazon 'du oble du faras kvaron' aŭ 'two times two is four' sed montru al iu 2 x 2 = 4 kaj ili ĉiuj komprenos!

Ĵus venis al mi ideo ke eble matematikaj simboloj estas ilo ni havas kiel universala lingvo. ridulo.gif

kefga_x (Montri la profilon) 2012-decembro-26 10:17:11

Demian:
Mi ne vidas ioman anglan titole.
La artikolo estas tute skribita en la angla, kaj sub la angla artikolo la sama artikolo estas skribita en la korea. ridulo.gif

Demian (Montri la profilon) 2012-decembro-26 10:38:32

kefga_x:
Demian:
Mi ne vidas ioman anglan titole.
La artikolo estas tute skribita en la angla, kaj sub la angla artikolo la sama artikolo estas skribita en la korea. ridulo.gif
Oops! Mi neniam alklakis sur la ligilo.

Reen al la supro