Al la enhavo

Aperta letero al sinjoro Claude Piron

de n1954, 2007-septembro-20

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

n1954 (Montri la profilon) 2007-septembro-20 02:46:44

Aperta letero al sinjoro Claude Piron
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Estimata samideano!

Nun via fama artikolo "Chu la tuta mondo suferas pro afazio?"
estas legebla ankau ruslingve je mia pagharo, bv. vidi
http://mi.anihost.ru/piron.htm

Mi faris traduksistemon REP kiu donas lauvortan tradukon el Esperanto
al la rusa lingvo kaj poste mi redaktis la rezulton de ties laboro.

En mia vivo havis grandan signifon alia via artikolo "Psikologia rezisto
al la Lingvo Internacia". Mi suferis, same kiel multaj esperantistoj, pro tio
ke ordinaroj homoj (tiel nomataj "lohoj") tute ne akceptas E-on kaj ech
nenion volas audi pri ghi. Via artikolo shajne klarigis situacion
kaj per tio faris mian doloron malpli akra. Mi penis konvinki sin
ke viaj argumentoj estas veraj, penis kredi je ili. Via nova artikolo,
brile verkita, daurigas vian psikologian argumentadon.

Nun mi opinias, ke viaj artikoloj chiam interesaj kaj arte konstruitaj, tamen
ne atingas kernon de la problemo, ili ne sufichas por trovi
vojon al praktika enigo de komuna lingvo sur la tuta Tero. Vi nur
klarigas - pro kio nia propagando ne donas bonan rezulton, pro kio lohoj
estas malicaj au indiferentaj al la LI. Sed kiel venki ilia rezisto?
Vi silentas. Vi nur aludas ke iam (baldau) menso de la homaro serenighos
kaj chiuj lohoj komprenos sian eraron kaj ellernos E-on kiel komunan lingvon.

Vi agas kiel psikoterapiisto. Sed nun ni bezonas ne konsolojn, ni bezonas
ardan spiritan gvidanton, similan al d-ro Zamenhof. Post la Dua mondmilito ...

dauro je http://mi.anihost.ru/aperta.htm

Reen al la supro