Mesaĝoj: 6
Lingvo: Esperanto
Demian (Montri la profilon) 2012-junio-29 10:01:55
La situacio de ĉefaj gazetoj en la angla estas pli bona ol la situacio de ĉefaj gazetoj en la hinda. La gazetoj en la panĝaba estas iomete pli bonaj ol en la hinda. Mi ne scias pri aliaj lingvoj.
Laŭ tiu ĉi raporto nur 31 miliono da baratanoj legas anglan ĉiutagan. Sed ne ĉiuj legas ĉefajn gazetojn. Mi kalkulis ke nur 6 milionoj (The Hindu, The Indian Express, Hindustan Times, The Times of India) leĝas tutnaciajn gazetojn.
Laŭ la sama raporto, la ĉefaj ĉiutagaj gazetoj en Barato estas:
1. The Times of India (angla: 3,433,000)
2. दैनिक जागरण /dejnik ĝagran/ (hinda, 2,354,000)
3. മലയാള മനോരമ /malajala manor'ama/ (malajlama, 1.590,000)
4. अमर उजाला /a'mar uĝala/ (hinda, 1,360,000)
5. The Hindu (angla, 1,331,000)
Ĉu la sama pravas en via nacio?
cellus (Montri la profilon) 2012-junio-29 18:55:54
Laŭ informoj en la radio mi komprenas ke ĉiuj gvidaj svedaj politikistoj legas la anglalingvan, kaj publikigitan en Britujo, Financial Times, kiu, se mi komprenis la aferon bone, havas la plej bonajn analizojn pri la politiko en la Eŭropa Unuiĝo.
Kio povas interesi esperantiston estas do la fakto ke svedoj estas regataj en la angla lingvo je pli alta grado ol ili ĝenerale kredas – aŭ volas – kredi (!), ĉar la sveda lingvo estas uzata en preskaŭ ĉiuj domenoj de la sveda socio.
robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-junio-29 21:53:55
Ekzemple, la usonanoj ne scias ke la germana registaro volas forigi tute atomenergion - oni nomas tion la Engergiewende (turno de energio - sed tio ne estas bona traduko - eble iu germanparolanta esperantisto povus trovi pli bonan tadukon).
darkweasel (Montri la profilon) 2012-julio-01 10:08:55
robbkvasnak:EnĈu eble energia reformo aŭ eĉ energia revolucio?gergiewende (turno de energio - sed tio ne estas bona traduko - eble iu germanparolanta esperantisto povus trovi pli bonan tadukon).
Ĉiuokaze: En Aŭstrujo, la gazetaro estas tre dominata de la (ne tre bonkvalita) tagĵurnalo "Kronen Zeitung". Ĝi havas, laŭ la alligita artikolo, tri milionojn da legantoj - kaj Aŭstrujo havas ok milionojn da loĝantoj.
Almenaŭ en Vieno, gravaj estas ankaŭ la senpagaj tagĵurnaloj "Heute" kaj "Österreich", haveblaj ĉe preskaŭ ĉiu metrostacio kaj fakte eĉ pli malbonkvalitaj ol Kronen Zeitung.
Ankaŭ aliaj gazetoj ekzistas, sed ne estas tiel gravaj - do:
Demian:ju pli populara gazeto, des malpli estas la kvalito de la gazetocerte validas ankaŭ por Aŭstrujo.
Tempodivalse (Montri la profilon) 2012-julio-02 03:46:05
En Barato, ju pli populara gazeto, des malpli estas la kvalito de la gazeto.Vi ĵus tutprecize priskribis la staton de l'usona gazetaro. Fakte mi plejparte legas mondajn novaĵojn rete, ne papere; tamen kiam mi, de temp' al temp', ekrigardas en la gazetujon ĉe loka butiko, min ĝi neniam interesas. Rete, mi ofte evitas la usonajn novaĵajn retejojn. RT, BBC, kaj Al-Ĵazeera al mi plaĉas, ĉar ili jae prezentas realajn gravajn aferojn anstataŭ la trivialaĵon prezentatan de Los-Anĝeles Times (interalie) pri banalaj holivudaj famuloj.
RiotNrrd (Montri la profilon) 2012-julio-02 04:13:10
Tempodivalse:Rete, mi ofte evitas la usonajn novaĵajn retejojn. RT, BBC, kaj Al-Ĵazeera al mi plaĉas...Ankaŭ mi. Aparte RT. "The Alyona Show" plaĉas al mi ege, kaj mi spektas ĝin preskaŭ ĉiutage (lundo al vendredo). Pli novaĵoj, malpli blovaĵoj.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)