Al la enhavo

Ĉu troviĝas libroj ĉe Google Books en via lingvo?

de Demian, 2012-junio-29

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2012-junio-29 13:40:22

Mi hazarde ektrovis antaŭ kelkaj minutoj ke ne troviĝas eĉ unu libro en la panĝaba en Google Books.

La lingvo estas ĉefe parolata en Barato (24 milionoj) kaj Pakistano (80-90 milionoj). Ĝi estas la deka plej populara lingvo en la tuta monto. Bedaŭrdine, en neniu regiono la lingvo estas forta. En Pakistano, la registaro refuzas eĉ agnoskti ĝin. Kaj en Barato, personoj (ankaŭ miaj gepatroj) pli ŝatas kiam iliaj gefiloj (ankaŭ miaj) parolas angle. Oni estas punita en lernejo (ne ĉiuj, sed multaj, mia estis) se oni uzas la panĝaban.

Ajnkaze, mi pensas ke ekzistas pli multe da libroj en la panĝaba ol en Esperanto. Do, se Google povas digitaligi librojn en Esperanto, kiel ili forgesis la panĝaban?

Mi ĉiam pensis ke la panĝaba jam mortis. Sed nun mi timas, ke oni ne eĉ trovos tombon de la lingvo en estonteco. malgajo.gif

Reen al la supro