Mesaĝoj: 9
Lingvo: Esperanto
joselo (Montri la profilon) 2012-junio-29 21:57:38
dum la lastaj tagoj mi leĝis multajn artikolojn pri la muziko de Wagner, Hitler kaj Israelo. Asocio de Israelo volas fari koncerto kun muziko de Wagner. Wagner estis la plej preferata komponisto de Hitler kaj on diras ke la muziko de Wagner estis aŭskultita en la Koncentrejoj. Pro tio ĉi tiu muziko estas malpermesita tie. Sed la prezidanto de ĉi tiu asocio, kiu ankaŭ estas israelido kaj lia patro estis je Koncentrejo diras ke la muziko de Wagner neniam esis aŭskultita je la Koncentrejoj ĉar estis neebla: la muziko de Wagner bezonas plu ol 100 muzikistoj.
Ĉu vi scias ion???? Mi estas tre interesata.
Amike,
JoSeLo
darkweasel (Montri la profilon) 2012-julio-01 08:35:24
- Hitler ŝatis Wagner.
- Hitler estis malbona persono.
- Sekve, estas malbone ŝati Wagner.
Kaj krome:
- Hitler amis hundojn.
- Hitler estis malbona persono.
- Sekve, ami hundojn estas malbone.
Ĉu ne tute logike?
Chainy (Montri la profilon) 2012-julio-01 09:15:10
joselo:...kaj lia patro estis je Koncentrejo diras ke la muziko de Wagner neniam esis aŭskultita je la Koncentrejoj ĉar estis neebla: la muziko de Wagner bezonas plu ol 100 muzikistoj.?!
Indas legi pri fonografoj.
Chainy (Montri la profilon) 2012-julio-01 09:17:44
darkweasel:Nu, la logiko estas ja interesa:Tre bona logiko!
- Hitler ŝatis Wagner.
- Hitler estis malbona persono.
- Sekve, estas malbone ŝati Wagner.
Kaj krome:
- Hitler amis hundojn.
- Hitler estis malbona persono.
- Sekve, ami hundojn estas malbone.
Ĉu ne tute logike?
Kompreneble, se iu devis aŭskulti certan muzikon en malbonaj kondiĉoj, tiam estas evidente, ke tiu poste ne ŝatas tiun muzikon, sed tio povas koncerni ajnan muzikon.
Sunjo (Montri la profilon) 2012-julio-01 09:34:43
@darkweasel: via logiko estas tro simpla en tiu ĉi kazo. Ne nur temas pri Hitler kiu ŝatis la muzikon de Wagner, sed ankaŭ pri la kialoj por tio. Se nur la muziko plaĉis al li, tio certe estus malpli granda problemo, sed Wagner mem ja estis kontraŭjudisto.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-julio-01 10:43:45
Sunjo:@darkweasel: via logiko estas tro simpla en tiu ĉi kazo. Ne nur temas pri Hitler kiu ŝatis la muzikon de Wagner, sed ankaŭ pri la kialoj por tio. Se nur la muziko plaĉis al li, tio certe estus malpli granda problemo, sed Wagner mem ja estis kontraŭjudisto.Bone.
Ni tamen memoru - sen voli iel ajn pravigi tion - ke "antaŭ Hitler" kontraŭjudismo estis sufiĉe disvastiĝinta, kutima kaj socie akceptata sinteno, kio ĝi hodiaŭ ne plu estas.
Ĉion kontraŭjudisman antaŭ Hitler oni vidu do el la tiama perspektivo, ne el la hodiaŭa.
Altebrilas (Montri la profilon) 2012-julio-04 21:46:16
Kaj la hodiaŭa perspektivo estas kredi, ke ni nun tenas la veron. Sed en ĉiuj epokoj oni kredis tion...
Eble iutage homoj estos sufiĉe saĝaj por akcepti la ideon, ke ili povas erari. Sed ni devos longe atendadi.
robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-julio-05 00:44:18
Paulinho (Montri la profilon) 2012-julio-06 21:33:35
Mi ŝatas hundojn.
Mi ne ŝatas kian ajn formon de premo: dekstra, maldekstra, religia, ktp.