Al la enhavo

Tajpi Kanji (Kanĝio) sen scii elparolon

de Demian, 2012-julio-02

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2012-julio-02 03:45:13

Ĉu ekzistas maniero tajpi kanĝion sen antaŭe scii elparolon. En la ĉina oni povas tajpi hanzi-on per Cangjie kaj Wubi tiam, kiam oni ne scias la elparolon. Ĉu ekzistas iu metodo fari la saman en la japana?

Mi konas pri Anthy kaj aliaj IME-oj. Sed ili surbaziĝas sur elparolo de vortoj. Kontraste, Cangjie kaj Wubi surbaziĝas sur formo de signoj (字).

darkweasel (Montri la profilon) 2012-julio-02 10:34:21

N-true:muso (ĉu oni diras "musilo"?)
Ne - ja ne temas pri ilo por "musi", kio ajn estas tio. Vidu en ReVo kaj vortaro.net.

Demian (Montri la profilon) 2012-julio-03 03:27:07

黄鸡蛋:Bedaŭrinde, ŝajnas al mi ke ne ekzistas tia maniero, se vi tajpas nur en la japana.

Tamen kion oni faru se vi ne scias elparoli vorton ĉar la vorto konsistas el kanĝioj?

Mia solvo unua: tajpi la kanĝiojn, sed per aliaj elparoloj, ĉar en la japana, kanĝio povas havi multajn elparolojn kaj iam mi scias alian elparolon de la kanĝio, kies elparolon en iu speciala vorto mi ne scias.

Kaj mia solvo dua: tajpi la signon kun la sama formo en la ĉina, ĉar nun oftege programaroj akceptas tian signon kiel la saman kanĝion (aŭ kredeble ĝi estas ĝuste la sama kanĝio, en la signifo de kodo)
La dua solvo estas pli bona. Do, oni devas instali du apartajn skrib-sistemojn: Cangjie kaj Anthy (Linukso). Sed tio estas pli bona ol tajpi malĝustan kanĝion.

tonymec (Montri la profilon) 2012-julio-03 04:18:07

Demian:Ĉu ekzistas maniero tajpi kanĝion sen antaŭe scii elparolon. En la ĉina oni povas tajpi hanzi-on per Cangjie kaj Wubi tiam, kiam oni ne scias la elparolon. Ĉu ekzistas iu metodo fari la saman en la japana?

Mi konas pri Anthy kaj aliaj IME-oj. Sed ili surbaziĝas sur elparolo de vortoj. Kontraste, Cangjie kaj Wubi surbaziĝas sur formo de signoj (字).
Ĉu Vindozo aŭ Linukso/Unikso/OS.X? Se mi bone komprenas, ekzistas multaj diversaj XIM metodoj (entajpaj metodoj por X-fenestroj), supozeble pli, aŭ aliaj, ol por Vindoza Globala IME.

Aliflanke, japanaj kanĝioj multe similas tradiciajn ĉinajn hanziojn (ekz-e tiujn uzatajn en Tajvano kaj iom plu en Hongkongo sed ne en Pekino). Se vi havas IM metodon laŭ strekoj por tradiciaj ĉinaj glifoj, ĝi supozeble ankaŭ taŭgos por multaj komunuzaj japanaj kanĝioj. Tamen tio ĉi kompreneble ne taŭgos por la t.n. kokuĝioj 国字 t.e. naciaj glifoj (glifoj inventitaj en Japanio mem).

Plia ebleco estas se vi havas eblaĵon entajpi glifojn laŭ unikoda numero, ekz-e per la tekst-editilo Vim. Tiam vi povos ekz-e uzi la (tre dikajn) pdf-dosierojn listigatajn dekstre en http://www.unicode.org/charts/#scripts sub "East Asian Scripts". Ĉiu unuopa el tiuj dosieroj havas ĈJK-glifojn (po 256 en paĝo) ordigitajn laŭ Unikoda 16-ona numero, kio proksimume sekvas la ordon laŭ radiko kaj strekoj uzata en la fama Kangŝia vortaro. Vd. ankaŭ "Unihan Radical-Stroke Index" kie vi povos serĉi ĈJK-glifon elektante sinsekve la nombron da strekoj en la radiko, la specifan radikon, la nombron da aldonaj strekoj, kaj fine la specifan glifon, ĉio tio ne konante la elparolon.

Rajta (Montri la profilon) 2012-septembro-30 12:17:12

Vindozo: IME Pad
Linukso: Kanjipad (kun Gjiten)

Demian (Montri la profilon) 2012-septembro-30 12:35:06

tonymec:Ĉu Vindozo aŭ Linukso/Unikso/OS.X? Se mi bone komprenas, ekzistas multaj diversaj XIM metodoj (entajpaj metodoj por X-fenestroj), supozeble pli, aŭ aliaj, ol por Vindoza Globala IME.

Aliflanke, japanaj kanĝioj multe similas tradiciajn ĉinajn hanziojn (ekz-e tiujn uzatajn en Tajvano kaj iom plu en Hongkongo sed ne en Pekino). Se vi havas IM metodon laŭ strekoj por tradiciaj ĉinaj glifoj, ĝi supozeble ankaŭ taŭgos por multaj komunuzaj japanaj kanĝioj. Tamen tio ĉi kompreneble ne taŭgos por la t.n. kokuĝioj 国字 t.e. naciaj glifoj (glifoj inventitaj en Japanio mem).

Plia ebleco estas se vi havas eblaĵon entajpi glifojn laŭ unikoda numero, ekz-e per la tekst-editilo Vim. Tiam vi povos ekz-e uzi la (tre dikajn) pdf-dosierojn listigatajn dekstre en http://www.unicode.org/charts/#scripts sub "East Asian Scripts". Ĉiu unuopa el tiuj dosieroj havas ĈJK-glifojn (po 256 en paĝo) ordigitajn laŭ Unikoda 16-ona numero, kio proksimume sekvas la ordon laŭ radiko kaj strekoj uzata en la fama Kangŝia vortaro. Vd. ankaŭ "Unihan Radical-Stroke Index" kie vi povos serĉi ĈJK-glifon elektante sinsekve la nombron da strekoj en la radiko, la specifan radikon, la nombron da aldonaj strekoj, kaj fine la specifan glifon, ĉio tio ne konante la elparolon.
Mi mortus antaŭ mi povas lerni tiujn unikodajn signojn! Mi demandis pri iu Cangjie-tipa metodo.
ridulo.gif

Ĝis nun mi solvis la problemon per uzado de du enigaj metodoj samtempe. Mi uzis enigajn metodojn Mozc kaj Cangjie 5. Ĝi estas bona maniero. Sed estas eta problemo; tajpi latinajn literojn estiĝas problemo!

Hodiaŭ mi provis fari etajn ŝanĝojn en Cangjie 5. Mi fuŝigis la tutan sistemon! malgajo.gif Scias malmulte da programado!

Rajta:Linukso: Kanjipad (kun Gjiten)
Kanjipad aspektas bona solvo.

===

Mi volas enigan metodon, kiu

(1) helpus min memori Kanji (kiel Cangjie)
(2) ne devigas min elekti inter 暑い kaj 熱い kiam mi tajpas あつい。 (kiel Cangjie)
(3) kaj estas logika (ne kiel kodoj de Unikodo) okulumo.gif

====

Se iu volas provi krei novan ibus-table, mi estus ege dankema! ridulo.gif

La nova ibus-table estos bazita sur Cangjie 5. Tiel oni povus tajpi japanan kanĝion (eĉ simpligita) kaj inkluzivos etajn ŝanĝojn; kodoj por kana.

Demian (Montri la profilon) 2012-septembro-30 14:09:14

星です。

Vi povas vidi Cangjie-kodojn per alklaki sur kanĝio.

Tiu ĉi estas ekzemplo de samtempa uzado de Cangjie 5 (tradicia) kaj Mozc (eniga metodo per Google)

Tie ĉi troviĝas ĉiuj da kodoj de Cangjie 5.

Kaj tie ĉi estas informo pri Mozc.

walfino (Montri la profilon) 2012-oktobro-08 17:13:25

Ankaŭ povas uzi Tegaki (tio estas trovebla per pakaĵmastrumilo en Ubuntu/Kubuntu).

Reen al la supro