Al la enhavo

Eklerni la Bengalan lingvon!

de tagorepoeta, 2012-julio-11

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

tagorepoeta (Montri la profilon) 2012-julio-11 18:16:57

Chu iu parolas , konas auh deziras eklerni la bengalan lingvon? Nun mi klopodas fari tion, kaj atendas amikojn por helpi min ...

Wilhelm (Montri la profilon) 2012-julio-11 18:31:09

Mia patrino iam akiris angla-bengala vortaro. Ŝajnas al mi tre bela lingvo.

efisak (Montri la profilon) 2012-julio-12 00:33:58

Mia edzino loĝis en Bangladeŝo por duan kaj duonan jarojn. Ŝi parolas ke la Bangladeŝa lingvo havas facilan gramatikon.

Demian (Montri la profilon) 2012-julio-12 05:25:14

tagorepoeta:Chu iu parolas , konas auh deziras eklerni la bengalan lingvon? Nun mi klopodas fari tion, kaj atendas amikojn por helpi min ...
Probal DASGUPTA, eksa(?) estro de UEA estas bengalano. vi povas kontakti lin. Mi opinias ke li certe helpos vin trovi bengalanojn, kiuj parolas E-on kaj la bengalan.

Lia blogo: http://probaleo.blogspot.com/

Sur Lernu! troviĝas Giridhar RAO. Li estas eminenta E-oisto kaj tre bona persono. Li estas fama E-oisto en Barato, kaj li ankaŭ povas asisti vin lokigi bengalajn E-oistojn.

tagorepoeta (Montri la profilon) 2012-julio-12 13:21:55

Ho, mia amiko, chu via edzino parolas E-on same kiel vi? Estos profita por mi ke shi rakontos pri sia sperto en Bangladesho...! Kisas vin chiujn Marcia kaj familio (Rio de Janeiro, BRazilo)

efisak:Mia edzino loĝis en Bangladeŝo por duan kaj duonan jarojn. Ŝi parolas ke la Bangladeŝa lingvo havas facilan gramatikon.

tagorepoeta (Montri la profilon) 2012-julio-12 13:24:23

Jes, amiko Wilhelm, vi pravegas! LA Bengala estas belsonora, charma lingvo kaj lauh la lingvistoj plej spertaj, la plej simila, fonetike, al la Itala... Interesa afero, chu jes?
Wilhelm:Mia patrino iam akiris angla-bengala vortaro. Ŝajnas al mi tre bela lingvo.

tagorepoeta (Montri la profilon) 2012-julio-12 16:07:17

Ho, karulo, mi certigas al vi ke Probal ankorauh estas nia UEA prezidanto, chu? Ni jam konis lin iomete sed , kompreneble, li ne povas ofte babili kun ni... kaj li prezentis nin al kelkajn bengalparolantoj kaj ni partoprenas la liston |"baratanoj" en la gruparo de guglo sistemo .
Tamen, estas por mi grave kontakti plurajn aliajn bengalparolantojn pro la fakto ke niaj horaroj estas tro malsimilaj kaj malfaciligas nin interparoli, chu vi komprenas nian bezonon? Koran dankon, amiko Demian, pro via ghentila helpado. Brakumas vin fratece, Marcia kaj familio (Rio de Janeiro, Brazilo)

Demian:
tagorepoeta:Chu iu parolas , konas auh deziras eklerni la bengalan lingvon? Nun mi klopodas fari tion, kaj atendas amikojn por helpi min ...
Probal DASGUPTA, eksa(?) estro de UEA estas bengalano. vi povas kontakti lin. Mi opinias ke li certe helpos vin trovi bengalanojn, kiuj parolas E-on kaj la bengalan.

Lia blogo: http://probaleo.blogspot.com/

Sur Lernu! troviĝas Giridhar RAO. Li estas eminenta E-oisto kaj tre bona persono. Li estas fama E-oisto en Barato, kaj li ankaŭ povas asisti vin lokigi bengalajn E-oistojn.

Wilhelm (Montri la profilon) 2012-julio-12 20:00:22

tagorepoeta:... lauh la lingvistoj plej spertaj, la plej simila, fonetike, al la Itala... Interesa afero, chu jes?
Tre interesa!

codesito (Montri la profilon) 2012-septembro-04 21:50:18

Ĉu la bengala kaj la hindia havas similajn gramatiko kaj vortaro? Kiu el ili estas pli facila?

tagorepoeta (Montri la profilon) 2012-septembro-05 11:52:51

Ne amiko, certe ne...tion mi scias ĉar jam antaŭe demandis al nia bonega samideano Kotha Naga Siva Kumar , kiun vi povos kontakti en "fejsbuko". La du idiomoj multe malsimilas....kaj laŭ la opinio de Naga Siva la bengalan estas pli malfacile lerni ol la hindan.
codesito:Ĉu la bengala kaj la hindia havas similajn gramatiko kaj vortaro? Kiu el ili estas pli facila?

Reen al la supro