Al la enhavo

Ĉu vi manĝas tujajn nudelojn?

de Junpe, 2012-julio-12

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Junpe (Montri la profilon) 2012-julio-12 04:23:59

Mi legas, ke tujaj nudeloj disdoniĝas kiel helpo al lokoj en la tuta mondo, al kiuj okazis naturaj katastrofoj.

Iomete surprizas min, ke tujaj nudeloj manĝiĝas tutmonde.

Mi ankaŭ legis ie, ke en Brazilo oni enhavigas al la nudeloj plejmulton da la supon, kaj manĝas en simila maniero kiel italaj pastaĵoj (kaj miasupoze per forko, kaj ne per manĝobastonetoj).

En Japanio oni manĝas tujajn nudelojn en multe da varma supo. (Kvankam troviĝas ankaŭ tujaj nudeloj kun saŭco. Ili ne nomiĝas "rameno".)

Oni rigardas tujajn nudelojn kiel malmultekostaj (kompare kun kuiraĵoj de nesekigitaj nudeloj en restoracioj) kaj nesanigaj manĝaĵoj.

Ĉu vi manĝas tujajn nudelojn? Kaj tasonudelojn (bildoj)? Mi ankaŭ interesiĝas pri kiel ili manĝiĝas.

Mi legas, ke tasonudeloj inventiĝas de inventisto, kiu vojaĝis al Usono, kaj vidis tie, ke homoj, al kiuj mankas taŭgaj ujoj, kiuj kutimas en Japanio, manĝas tujajn nudelojn (ramenojn) en tasoj.

Mi loĝas en urbo, kie tujaj nudeloj inventiĝis, kaj kie troviĝas muzeo de tujaj nudeloj.

whysea (Montri la profilon) 2012-julio-12 08:12:51

Jes, mi foje manĝas tujajn nudelojn/ramenon. Ĉi tie en usono ni ofte nomas ilin "ramen" aŭ "ramen noodles". Tasonudeloj estas tre ordinara ĉi tie. Ili nomiĝas angle, "cup of noodles", "cup noodles" aŭ simple (denove) "ramen". En mia gimnazia lernejo, oni povis aĉeti tasonudelojn en la kafeterio.

Junpe:Mi loĝas en urbo, kie tujaj nudeloj inventiĝis, kaj kie troviĝas muzeo de tujaj nudeloj.
Tujnudela muzeo!? Haha ridego.gif

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-julio-12 08:31:24

Forigite

galvis (Montri la profilon) 2012-julio-12 12:29:14

Hyperboreus:
Junpe:Mi legas, ke tujaj nudeloj disdoniĝas kiel helpo al lokoj en la tuta mondo, al kiuj okazis naturaj katastrofoj.
Sufiĉe strange, ĉi tie ne.
Tie ĉi en Venezuelo, ni konas ilin, sed vidante la ligilon,
mi sentas envion.

Zafur (Montri la profilon) 2012-julio-12 13:59:02

Jes, mi manĝas tujajn nudelojn. Ne nur rameno, sed pli specoj.

Mi provas eviti ilin, tamen. Ili estas fritita kaj malsana.

nigra_rivereto (Montri la profilon) 2012-julio-12 14:16:10

Junpe:
Mi ankaŭ legis ie, ke en Brazilo oni enhavigas al la nudeloj plejmulton da la supon, kaj manĝas en simila maniero kiel italaj pastaĵoj (kaj miasupoze per forko, kaj ne per manĝobastonetoj).

En Japanio oni manĝas tujajn nudelojn en multe da varma supo. (Kvankam troviĝas ankaŭ tujaj nudeloj kun saŭco. Ili ne nomiĝas "rameno".)

Oni rigardas tujajn nudelojn kiel malmultekostaj (kompare kun kuiraĵoj de nesekigitaj nudeloj en restoracioj) kaj nesanigaj manĝaĵoj.
Jes, en Brazilo oni multe manĝas tujajn nudelojn (ĝenerale per forko) kun multe aŭ malmulte da likvaĵo/saŭco. Ĉi tie ili kelkfoje estas nomataj "lamen". Por tasonudeloj oni uzas la anglan vorton "cup noodles". Ankaŭ en Brazilo ili estas rigardataj kiel nesanigaj.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-julio-12 18:13:44

Forigite

Junpe (Montri la profilon) 2012-julio-13 03:02:27

Hyperboreus:
galvis:
Hyperboreus:
Junpe:Mi legas, ke tujaj nudeloj disdoniĝas kiel helpo al lokoj en la tuta mondo, al kiuj okazis naturaj katastrofoj.
Sufiĉe strange, ĉi tie ne.
Tie ĉi en Venezuelo, ni konas ilin, sed vidante la ligilon,
mi sentas envion.
Ankaŭ ni konas ilin kaj en ĉiu vendejo oni povas aĉeti ilin. Sole oni ne disdonas ilin al suferantoj de naturaj katastrofoj.
Jen paĝo de la paĝaro de Monda Tujnudela Asocio. (Bedaŭrinde ne en Espranto, sed en la angla aŭ en la ĉina aŭ en la japana.)

http://instantnoodles.org/noodles/disaster-relief....

Probable tujnudeloj disdoniĝas ne al suferantoj en ĉiuj lokoj de naturaj katastrofoj, sed al suferantoj en kelkaj el la lokoj.

Abusonhhoson (Montri la profilon) 2012-julio-13 03:51:32

En mia lernejo,studentoj ofte manĝas tujnudelojn en manĝejo.Tial ke tujnudeloj estas sufiĉe ĉipaj kaj iomete bongustaj.

Reen al la supro